Re: (la bona lingvo) Re: (video-)klip-o : pri "bend/" kaj pri "film/"

0 views
Skip to first unread message

Fra Simo

unread,
Mar 11, 2008, 8:12:47 PM3/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
     Nepre ne  "bend/", sed la Fundamenta "stri/" !  (Se, post longa pripesado, oni venus al konkludo, ke estas pli bone rezervi la radikon "stri/" por tiaj sencoj, en kiuj ghi ne nomas ian apartan ajhon, sed ion nur-videblan sur ajho pli vasta, estus tute facile kontentighi per la Fundamenta proksimasignifa "ruband/".)

 
2008/3/10, Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>:

Nia problemo ni havas ankau' la linion:

vide-o --> vid-bend-o, (vid-bend-a, disk-a) film-o

Dankon pro la reatentigo pri tio. Repripensinte la aferon, mi nun preferas simple uzi "filmeto" por "klipo". Lau mi la linio povus aspekti jene:

klip-o (parolante pri film-arto) --> film-et-o, muzik-film-(et)-o

Marcos
 
     Pri "film/o", mi jam diris, kial mi kontrauas ties uzadon por io alia, ol filmo, kaj por ia dokumento au artajho registrita sur filmo, mi rekomendas, ke oni preferu ian alian vorton : au "film/ajh/o" (kiam efektive sur filmo tio estas registrita), au "kin/ajh/o" (tauga sendepende de la registradomaniero, sed nur tiam, kiam rigardanto havas impreson pri movighado).

     Kore salutas                                                       Francisko

Renato Corsetti

unread,
Mar 12, 2008, 3:41:36 AM3/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:


Nepre ne  "bend/", sed la Fundamenta "stri/" !

Jen atentinda atentigo. Ni plucerbumu.

Amike

Renato



~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
~ ~ ~
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages