evoluo de la uzo de bosno/Bosnujo

4 views
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Jun 25, 2010, 3:41:51 PM6/25/10
to Renato Corsetti, Marcos Cramer, Bertilo Wennergren, la-bona...@googlegroups.com

Renato, reage al Johan, kiu skribis:

 

Ø  Se la AdE prenas serioza la fakton, ke la listo de rekomendataj landonomoj estas neniel oficialigo, ghi devus esti preta rekomenci la esploron kaj la debaton en chia momento.

 

> Principe tiaj reesploroj okazas kaj g’uste pri landonomoj ili okazis. Kompreneble post iom da

> tempo, kiam estos pli klare videbla kiel evoluis la uzo de bosno/Bosnujo kompare kun

> Bosnio/bosniano.

 

Oni ne bezonas atendi "iom da tempo". Jam estas klare videbla, ke la -finajho -io en Bosnio apartenas al la radiko.
Inteligenta serchado en interreto pruvas tion.
Mi trovis 68700 rezultojn por "Bosnia lingvo" kaj nur 1160 por "Bosna lingvo".
Komparu tion kun "Franca lingvo" kaj "Francia lingvo". Evidente neniu diras "Francia lingvo".
Se "Bosno" en la mensoj de Bosnianoj havus la signifon de enloghanto, oni multe pli dirus ankau "Bosna lingvo".
Kompreneble tiu unu ekzemplo ne estas decida, sed tiel ekzistas multaj, mi estas konvinkita.
 
Mi invitas Bertilon dokumenti en kiu maniero li trovis, ke Bosnianoj preferas "Bosno" ol "Bosniano" por enloghanto kaj chu tiuj liaj porparolantoj estante bonaj esperantistoj. estas konsciaj pri la fundeco de la problemo.
 
Estas pluraj argumentoj, kiuj mi jam komunikis private al Bertilo, kiuj montras en la direkto de Bosnio-bosniano.
Lia artikolo http://lingvakritiko.com/2009/06/13/landanoj-gentoj-kaj-kategorioj/ estas en tiu rilato ne-kleriga. Ech la tendencon ke pro la kelkaj kazoj en kiuj popolnomoj ne estis nomoj de ekzistantaj gentoj oni ne plu konsideru en nove aperantaj kazoj tion kiel kondichon mi forjhetas.Minimume la "ne-ekzistanta" popolo devas ekzisti en la kolektiva konscio de la enloghantoj. Tio absolute ne estas la kazo pri Bosnio. Se oni altrudas iun novan popolon, oni iras rekte kontrau la landnoma sistemo, kiel inventita de Zamenhof.
 
Mi ne volas shajni obstina, sed la fakto ke oni povas senghene diskuti pri Tanzanujo, sed ne pri Bosnujo, mirigas min.
 
Amike,
Johan Derks
 
Via,
Johan Derks
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: donderdag 24 juni 2010 18:51
Onderwerp: tabuo kaj ne-scio

Johan:

 

Ø  Se la AdE prenas serioza la fakton, ke la listo de rekomendataj landonomoj estas neniel oficialigo, ghi devus esti preta rekomenci la esploron kaj la debaton en chia momento.

 

Principe tiaj reesploroj okazas kaj g’uste pri landonomoj ili okazis. Kompreneble post iom da tempo, kiam estos pli klare videbla kiel evoluis la uzo de bosno/Bosnujo kompare kun Bosnio/bosniano.

 

Amike

 

Renato

Renato Corsetti

unread,
Jun 26, 2010, 4:07:21 AM6/26/10
to la-bona...@googlegroups.com

Dankon, Johan, pro via plua mesag’o pri c’i tiu temo. Nun, bonvolu atendi, ke la adresatoj primeditu.

 

Amike

 

Renato

 

Andreas Kueck

unread,
Jun 26, 2010, 5:42:03 AM6/26/10
to la bona lingvo
On 25 Jun., 21:41, "Johan Derks" <derks....@tiscali.nl> wrote:

> Se "Bosno" en la mensoj de Bosnianoj havus la signifon de enloghanto, oni multe pli dirus ankau "Bosna lingvo".

Se pro tio chi oni (t. e. ne nepre mi) pridubas la senc-havecon de
"Bosnujo" kiel gentobaza landnomo, tiam oni (t. e. ne nepre mi) ja
ankau devus pridubi - ech kun pli da praveco - la senc-havecon de
"Jugoslavujo" kiel gentobaza landnomo, chu ne? (Mi rimarkas, ke
"Jugoslavujo" same aperas en la aktuala listo de landnomoj
rekomendataj de la Akademio.)

--
Andreas Kueck

renato corsetti

unread,
Jul 3, 2010, 2:18:10 PM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com, listo 'klasikaj landonomoj'

Francisko:

 

Ø  CHu do la baza vorto ne estas "Bosn/o", lokalingve "Bosna", nomo de rivero ?  Se mi ghuste legis, Johano D. mem memorigas pri tio en unu alia mesagho.
     Se efektive tiel estas, kaj la lando ricevis de tiu rivero sian nomon, tiu lando en Esperanto devas esti nomata "Bosn/o/land/o", kaj ghiaj loghantoj estas "Bosn/o/land/an/o/j". Ech miloj da jaroj kaj milionoj da citajhoj ne povus shanghi, ke landon nomatan lau rivero Bosno oni devas nomi "Bosn/o/land/o" kaj ties loghantojn "Bosn/o/land/an/o/j".

 

Kara Francisko, la diskuto jam movig’is al alia listo, al kiu vi bonvenas, se vi decidas alig’i. C’iuokaze la proponoj pri tiu problemo estas ankorau’ tro multaj por ke oni decidu ion, lau’ mi.

 

Amike

 

Renato

Andreas Kueck

unread,
Jul 4, 2010, 10:05:27 AM7/4/10
to la bona lingvo
On 3 Jul., 20:18, "renato corsetti" <renato.corse...@uniroma1.it>
wrote:
> Francisko:
>      Se efektive tiel estas, kaj la lando ricevis de tiu rivero sian nomon, tiu lando en Esperanto devas esti nomata "Bosn/o/land/o", kaj ghiaj loghantoj estas "Bosn/o/land/an/o/j".

Lau tiaj konsideroj (al kiuj mi ne emas alighi) oni devus tamen
novnomi plurajn "river"-landojn, ekzemple la landojn "Gambio",
"Paragvajo" (oficiala), "Senegalo" kaj "Urugvajo" (oficiala).

--
Andreas Kueck

Johan Derks

unread,
Jul 5, 2010, 10:50:20 AM7/5/10
to la bona lingvo
Andreas Kueck:
> > Francisko:
> > Se efektive tiel estas, kaj la lando ricevis de tiu rivero sian nomon, tiu lando en Esperanto devas esti nomata "Bosn/o/land/o", kaj ghiaj loghantoj estas "Bosn/o/land/an/o/j".
>
> Lau tiaj konsideroj (al kiuj mi ne emas alighi) oni devus tamen
> novnomi plurajn "river"-landojn, ekzemple la landojn "Gambio",
> "Paragvajo" (oficiala), "Senegalo" kaj "Urugvajo" (oficiala).

Kial insisti, ke devas esti unu sistemo (kaj do la kontrauopinianto ne
povas teni sian opinion konsekvenca) ? Chu pluraj faktoroj ne devas
esti pesitaj kune ?

Chu vi ambau ne membras la retdiskutliston klasikaj-
lando...@yahoogroups.com ?
Johan Derks

Andreas Kueck

unread,
Jul 5, 2010, 11:46:24 AM7/5/10
to la bona lingvo
On 5 Jul., 16:50, Johan Derks <derks....@tiscali.nl> wrote:

> Chu pluraj faktoroj ne devas esti pesitaj kune  ?

Ja. Kaj mi deiras de tio, ke laue rekomendis kaj decidis la Akademio.

> Chu vi ambau ne membras la retdiskutliston klasikaj-
> landono...@yahoogroups.com ?

Mi vidas unu dangheron en la daura diskutado pri landnomoj (kaj Anna
prave menciis tion en prelego): Chiu nova propono postlasas spurojn,
kiujn iuj esperantistoj ekprenas kaj opinias la "ghustaj" landnomoj.
La rezulto estas la pligrandigo de la jama hhaoso*). Mi konsilas
simple akcepti la Akademiajn decidojn kaj plej aktualajn rekomendojn.
Iafoje estas pli bone, vivi senghene kun malmultaj eventualaj ne-tut-
konsekvencajhoj, ol daure kompromiti la tutan aferon.

*) Vidu ekzemple la fantazilandojn en
http://italakongreso.esperantoitalia.it/aligxilo2010/lista.php -
terure! Tian fush-ujismon mi ne volas.

--
Andreas Kueck

renato corsetti

unread,
Jul 5, 2010, 3:12:40 PM7/5/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Mi konsilas
simple akcepti la Akademiajn decidojn kaj plej aktualajn rekomendojn.
Iafoje estas pli bone, vivi senghene kun malmultaj eventualaj ne-tut-
konsekvencajhoj, ol daure kompromiti la tutan aferon.

Mi konsentas pri tio [krom eventuale pri la aldono de la listo kun -io].

> *) Vidu ekzemple la fantazilandojn en
http://italakongreso.esperantoitalia.it/aligxilo2010/lista.php -
terure! Tian fush-ujismon mi ne volas.

Pro via instigo mi iris rigardi la landonomojn en tiu pag'o. Efektive ili
iom troigis, sed prenu g'in kiel signon, ke ankau' uj-istoj havas siajn
trofervorulojn. Mi jam diris ke en Italujo estas malfacile komprenigi al
homoj la malsamecon inter civitaneco kaj nacieco. Do, sistemo en kiu nepaloj
log'us en Nepalujo kiel italoj en Italujo estus pli simpla por ni.

Amike

Renato

winmail.dat

Fra Simo

unread,
Jul 5, 2010, 8:56:04 PM7/5/10
to la-bona...@googlegroups.com

2010/7/3 renato corsetti <renato....@uniroma1.it>
      Mi apenau povas imagi, kie estas loko por "diskuto" pri tio. Sufichas konstati, chu la landon oni nomis lau la rivero,au la riveron lau la lando.
     Bedaurinde, Renato ne skribis la nomon de tiu "alia listo", pri kiu li aludas.

 
--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

renato corsetti

unread,
Jul 6, 2010, 4:09:37 AM7/6/10
to la-bona...@googlegroups.com

Francisko:

 

> Mi apenau povas imagi, kie estas loko por "diskuto" pri tio. Sufichas konstati, chu la landon oni nomis lau la rivero,au la riveron lau la lando.

 

Tamen, kiel oni diris en la latina “Kiom da kapoj, tiom da opinioj!”


> Bedaurinde, Renato ne skribis la nomon de tiu "alia listo", pri kiu li aludas.

 

Vi pravas. Jen: klasikaj-...@yahoogroups.com .

 

Amike

 

Renato

Andreas Kueck

unread,
Jul 6, 2010, 9:39:17 AM7/6/10
to la bona lingvo
On 5 Jul., 21:12, "renato corsetti" <renato.corse...@uniroma1.it>
wrote:

> ankau' uj-istoj havas siajn trofervorulojn.

... sed iel ne-konsekvencajn, char ...

> sistemo en kiu nepaloj
> log'us en Nepalujo kiel italoj en Italujo estus pli simpla por ni.

... ili uzas "Kongo" kaj "Kanado" anstatau (lau Renato) por italoj pli
simplajn respektivajn (sed fantaziajn) "-uj'"-havajn formojn.

--
Andreas Kueck

renato corsetti

unread,
Jul 6, 2010, 12:35:16 PM7/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> ... sed iel ne-konsekvencajn, char ...

Nu, la troa fervoro iom blindigis ilin en la decida momento, kaj ili ne
povis pensi pri Kongujo (= Kongolando, kiel kelkaj diras) kaj Kanadujo (=
Kanadio uzata de la malaj fervoruloj).

Amike

Renato

winmail.dat

Andreas Kueck

unread,
Jul 11, 2010, 12:30:17 PM7/11/10
to la bona lingvo
On 25 Jun., 21:41, "Johan Derks" <derks....@tiscali.nl> wrote:

> Jam estas klare videbla, ke la -finajho -io en Bosnio apartenas al la radiko.

En la germana Vikipedio
( http://de.wikipedia.org/wiki/Bosnier ) estas skribita tio; sekvas
mia traduko; mi lasas la germanajn esprimojn "Bosnier"*) kaj
"Bosniaken"**) ne-tradukitaj:
"Chiutaglingve la esprimo [Bosnier] estas tamen ofte uzata sinonime al
Bosniaken en la senco de supozita nacio nomdona por chiuj shtatanoj,
ankau fare de multaj Bosniaken mem."

Supoze ke tiu aserto trafas, tiam la esprimo "bosnoj" por la loghantoj
de la koncerna lando estas oportuna, chu ne?

*) Lau la dirita Vikipedia artikolo:
"Bosnier estas la shtatanoj de Bosnujo kaj Hercegovino sendepende de
tio, al kiu religio au etno ili apartenas."

**) Pri Bosniaken lau la dirita Vikipedia artikolo:
"la bosnischen islamanoj, hodiau pleje nomataj Bosniaken"

--
Andreas Kueck

renato corsetti

unread,
Jul 11, 2010, 1:05:15 PM7/11/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Supoze ke tiu aserto trafas, tiam la esprimo "bosnoj" por la loghantoj
de la koncerna lando estas oportuna, chu ne?

Mi provas diri de longa tempo, ke la tuta afero havas politikajn flankojn. Tiu estas la vidpunkto de la islamaj bosnoj. La vidpunkto de la serbaj bosn(ian)oj kaj de la kroataj bosn(ian)oj eble estas alia.

Estas kiel se oni petus kastilianojn aŭ katalunojn, ĉu ekzistas la nocio "hispano" por la loĝantoj de Hispanujo.

Amike

Renato


Johan Derks

unread,
Jul 12, 2010, 3:43:36 PM7/12/10
to la bona lingvo
Andreas:
"Chiutaglingve la esprimo [Bosnier] estas tamen ofte uzata sinonime al
Bosniaken en la senco de supozita nacio nomdona por chiuj shtatanoj,
ankau fare de multaj Bosniaken mem."
Supoze ke tiu aserto trafas, tiam la esprimo "bosnoj" por la loghantoj
de la koncerna lando estas oportuna, chu ne?

Mi ne konsentas pri tio.


Mi bedauras ke vi ne havas la disciplinon pridiskuti tiajn aferojn en
klasikaj-...@yahoogroups.com, kien mi transplantis la diskuton
kaj kie ghi apartenas.

Amike,
Johan
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages