Renato Corsetti:
>tak-i --> turn-i
ŝip-o-n
Ĉu iu kompetentas pri ŝipadaj terminoj?
Mi respondas:
bedauxrinde, mi ne estas cxioscianto. Mi povas nur prezenti tion, kion mi trovas en libroj aux en la reto.
Verdire, mi posedas du relative ampleksajn marajn terminarojn en pluraj lingvoj, sed en cxi tiu momento mi ne povas konsulti ilin (cxar neofte mi utiligas ilin, ili trovigxas duavice en la bretaroj de mia hejma biblioteko, kaj bedauxrinde mi ne notis ilian topografian situon).
En la reto mi trovas interesan maran terminareton en esperanto:
http://www.esperanto.mv.ru/Efremov/marvortareto.html
kie “taki” estas klarigita jene:
ŝanĝi halson, ŝanĝi ventoflankon *
Turni la ŝipon al la vento per alia flanko (= taki, ĝiri).
ru сменить галс, переменить галс fr virer de bord, changer d'amures
Se la teksto estas prava, “taki” respondus al la itala “virare di bordo” (ŝanĝi direkton de la sxipo, tiel ke la vento trafu gxin cxe kontrauxa flanko); kaj se tiel, ne estus tute trafa la esprimo “turni sxipon”, cxar laux mia kompreno oni povas sxangxi direkton ankaux flanken; ecx, se oni fidas la bildojn cxe http://it.encarta.msn.com/media_461532224/Virare_di_bordo.html
por sxangxi la elmeton de la sxipo al la vento la direkto-sxangxo estas je 45 gradoj.
Estas vere, tamen, ke “turni” estas gxenerala termino, kiu ne montras per si mem la amplekson de la kurbigxo (kavankam en mia subkonscio, eble malprave, mi sentas gxin kvazaux “inversigi”).
Gxis
Antonio De Salvo
C’u “takado” ne temas pri speco de zigzagado?

Lau’ Vikipedio, la termino signifas, ke la s’ipo s’ang’as direkton por ke la vento venu de la alia flanko – sed g’i ne klarigas la motivon de tiu manovro.
Antau’ proksimume 48 jaroj mi lernis (do eble mismemoras), ke tio ebligas al la s’ipo iri kontrau’ la vento. En la supra bildeto, tiu manovro ebligus al la s’ipo iri orienten, anstatau’ iri rekte kontrau’ la vento (indikita per rug’a sago). C’u la vorto “zigzagi” povus utili? Eble “zigzagi kontrau’vente”.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato 8
novembre 2008 10.32
A: °listo 'la bona lingvo'
Oggetto: (la bona lingvo) tak-i
Anna Lowenstein:
C’u “takado” ne temas pri speco de zigzagado?

Lau’ Vikipedio, la termino signifas, ke la s’ipo s’ang’as direkton por ke la vento venu de la alia flanko – sed g’i ne klarigas la motivon de tiu manovro.
Antau’ proksimume 48 jaroj mi lernis (do eble mismemoras), ke tio ebligas al la s’ipo iri kontrau’ la vento. En la supra bildeto, tiu manovro ebligus al la s’ipo iri orienten, anstatau’ iri rekte kontrau’ la vento (indikita per rug’a sago). C’u la vorto “zigzagi” povus utili? Eble “zigzagi kontrau’vente”.
Mi respondas:
Anna certe pravas koncerne la duan signifon de “taki” = boardi (itale: bordeggiare), kiu cetere estas tiel klarigita en la angla-esperanta vortaro de Peter Benson cxe “tack”: sail against wind by zigzagging (= veli kontrauxvente per zigzagado).
Mi ne certas, ke ankaux en la unua signifo (turni sxipon) tauxgas la sama traduko; fakte, laux mi la direktosxangxo povas ankaux ne estigi zigzagadon, se la venta blovado stabiligxas. Kaj ankaux en la komunuza lingvo (almenaux en la itala), tia operaco montras, en figura senco, unuopan abruptan sxangxon de direkto (ekzemple, en siaj opinioj), sen ke tio kuntrenu zigzagadon (alternan revenon al la iamaj starpunktoj, kiel cxe “boardi”).
Gxis
Antonio
P.S. kiel evidentas, la termino “taki” estas pauxsajxo sur la angla (kiu, cetere, estas komunuza lingvo en la nuntempa navigado, samkiel gxis la 19-a jarcento la kutima interlingvo en Mediteraneo estis miksajxo el la dialektoj de pluraj marurboj, precipe Venecio kaj Gxenovo, kun portugalaj, katalunaj, provencaj, grekaj, arabaj kaj turkaj influoj: iaspeca antauxtempa esperanto. Nu, ankoraux hodiaux, en la marista praktiko de Mediteraneo, oni krias “vira! = flanken turnu!” por ordoni sxangxon de direkto, laux tiu “interlingvo”).
Mi ne speciale, sed auxtoro de E-norvega vortaro asertas, ke "taki" kun unu
signifo estas la samo kiel "gxiri", kaj kun alia, tre parenca signifo estas
la samo kiel "boardi". Se li pravas, facile konstateblas, ke "taki" ne estas
necesa en Esperanto.
Otto
tak-i --> ghiri, boardi.
"taki" ebligas la boaton antauheniri, ech kiam la vento venas fronte al ghi.
Kaj chu estas, ke mi skribas tro malfrue ? Chu la diskuto estas fermita ?Ne, la diskuto ĉi tie neniam estas fermita. Vi rajtas skribi, kiam vi volas, pri unu el la linioj en la listo..
Kiam iu velshipos, tutcerte li ne havas tempon, por diri tion, kio estas en la linio, char la manovro postulas rapidecon, chefe kiam la shipestro admonas. Foje, ni proponas difinojn anstatauh vortojn, kaj mi timas ke neniu uzos ilin.
"boardi" kaj "ghiri" mi proponas, sed iom malfrue, certe...
Mi dubas, c’u io ajn, kio okazas s’ipe, okazas rapide – kaj mi supozas, ke c’i tiu manovro rilatas c’efe al vels’ipoj. Mi povas imagi la kapitanon diri al la c’efmaristo: “La vento venas de la nordo. Ni devas fronti g’in zigzage,” au’, “Ni zigzagu kontrau’ la vento”, au’ (kiel ordono) “S’ang’u ventoflankon!”
Kompreneble la manovro estus jam konata al la maristoj, do se g’i nomig’us tiel, ili komprenus pri kio temas. Ofte tiuj frazoj, kiuj similas difinon, fakte estus mallongigataj en la koncerna kunteksto.
La angla vorto efektive estas “Tack”, sed mi dubas, c’u iam ajn kapitano kriis “Tack!” – g’i estas fakte tro mallonga. Pli vers’ajne temis pri specifa ordono pri la nova arang’o de la veloj.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Nicolas Gaufillet
Inviato: lunedì 17 novembre 2008
21.47
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re:
tak-i
Anna Lowenstein:
>Mi dubas, c’u io ajn, kio okazas s’ipe, okazas rapide – kaj mi supozas, ke c’i tiu manovro rilatas c’efe al vels’ipoj. Mi povas imagi la kapitanon diri al la c’efmaristo: “La vento venas de la nordo. Ni devas fronti g’in zigzage,” au’, “Ni zigzagu kontrau’ la vento”, au’ (kiel ordono) “S’ang’u ventoflankon!”
Kompreneble la manovro estus jam konata al la maristoj, do se g’i nomig’us tiel, ili komprenus pri kio temas. Ofte tiuj frazoj, kiuj similas difinon, fakte estus mallongigataj en la koncerna kunteksto.
La angla vorto efektive estas “Tack”, sed mi dubas, c’u iam ajn kapitano kriis “Tack!” – g’i estas fakte tro mallonga. Pli vers’ajne temis pri specifa ordono pri la nova arang’o de la veloj.
Mi ne estas maristo, sed mi havas la impreson, ke kiam montrigxas necese sxangxi subite ventoflankon, estas bezonata mallonga ordono; ne senkauxze (kiel mi jam skribis en pasinta mesagxo) en la fakta “interlingvo” de Mediteraneo la krio estas tute mallonga (“vira!”). Mi ne skandaligxus, do, pri “gxiru!” aux io simila (ekzemple, la mallongigita ordono “sxangxu!”).
Alia demando rilatas al la dua signifo (boardi), cxar laux mia kompreno temas pri agado, kiun oni ne faras sub la pusxo de tuja bezono.
Sed mi lasus la finan vorton al maristoj.
Amike
Antonio
"Zigzagi kontrawvente" klaras, se oni aldonas "vele".
De kiu lingvo venis "boardi" ?
gxis, Ronaldo
Laste, de la angla "board", sed nerekte de la franca "bord" ("sxipflanko").
En la itala, la vorto "bordeggiare" (= boardi, velsxipi zigzage) estas
atestita ekde 1621.
Interese, por la alia koncepto "turnigxi je sxipflanko", en itala lingvo oni
diris komence "girare di bordo" (tute parence al la esperanta "gxiri"), kaj
nur poste firmigxis la esprimo "virare di bordo" (pruntita el la franca
"virer de bord").
Gxis
Antonio
Alia demando rilatas al la dua signifo (boardi), cxar laux mia kompreno temas pri agado, kiun oni ne faras sub la pusxo de tuja bezono.
Sed mi lasus la finan vorton al maristoj.
La propono boardi, luvi → (vele) zigzagi kontraŭvente plaĉas al mi.
Pri "taki" mi ne havas opinion.
Amike salutas Leo
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/bea8decb-eadb-4db4-9ba2-b3ab9f3faf24n%40googlegroups.com.