2 views
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Feb 18, 2014, 7:34:58 AM2/18/14
to la-bona...@googlegroups.com
Protesto:
Preskau chiuj lingvoj jam havas (modestan) internacian vortaron. Sur la foto la vorto "dizajn" en la serba lingvo.
Sed Esperanto lau tendenco inter kelkaj bonlingvanoj rifuzas akcepti tiun internaciecon:
Ili volas malrekomendi "dizajno", malrekomendi "smartfono".
Ili preferas silenti pri la valoro kaj signifo de la 15a regulo. "Zamenhof trompighis en tio !" ili shajnas diri.
Mi opinias, ke la tiel kredantoj konfesigas sin al malgranda eklezio, kiu havas nenion allogan por kosmopolitoj.
 
Via,
Johan Derks
PC240017.JPG

José Antonio Vergara

unread,
Feb 18, 2014, 7:55:25 AM2/18/14
to ° listo 'la bona lingvo'
Mi subtenas la ĵusan eldiron de Johan. Mi foje havas la impreson ke la imagopovo de iuj bonlingvanoj estas kaptita de la deziro realigi la ideon kiu motivis la iamajn projektojn de filozofiaj lingvoj, en la 17-a kaj 18-a jarcentoj. 

José Antonio


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.

Josenilton

unread,
Feb 18, 2014, 8:08:10 AM2/18/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi preferas sidi en la mezo, nek propagandante unu ekstremon nek la alian.

Renato Corsetti

unread,
Feb 18, 2014, 9:22:03 AM2/18/14
to la-bona...@googlegroups.com

Johan:

 

|  Mi opinias, ke la tiel kredantoj konfesigas sin al malgranda eklezio, kiu havas nenion allogan por kosmopolitoj.

 

Nu, se ‘kosmopolito’ signifas rapide enpreni ĉiujn anglajn vortojn, kiuj iel modiĝas, estus pli bone rekte uzi la anglan, kaj ne pensi, ke la mondo estas varia.

 

Jose’ Antonio:

 

|  Mi foje havas la impreson ke la imagopovo de iuj bonlingvanoj estas kaptita de la deziro realigi la ideon kiu motivis la iamajn projektojn de filozofiaj lingvoj, en la 17-a kaj 18-a jarcentoj. 

 

Nu, eble, sed gravas restigi Esperanton senescepta kaj facile lernebla. Se oni insistas, ke ‘fon-‘ akiru la duan signifon ‘telefono’, mi klopodos ekscii kiel oni diras ‘telefono’ en la ĉina kaj ekuzos tion.

 

Amike

 

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Feb 18, 2014, 9:45:32 AM2/18/14
to la-bona...@googlegroups.com

La germana multe helpas, cxar tiu lingvo kutimas “analizi” la konceptojn, kaj ilin komprenigi per bazaj vortoj. Ekzemple, por “telefono” oni diras “Fernsprecher”, lauxvorte “malproksimen-parolanto” (ecx oni distingas la metodon disde la aparato, kaj oni diras “Fernspecherapparat” = “aparato parolanta malproksimen”). La problemo estas, kiamaniere esprimi la saman koncepton en esperanto, ne uzante tele- aux fon-.

Cxiukaze, la esperantaj simplaj vortoj ofte havas malnovigxintan aspekton. Persone, mi lernis (antaux pli ol duonjarcento) paroli per “vagonaro”, “malsanulejo”, “flugaparato” kaj simile; sed nuntempe mi (ankaux) uzas “trajno”, “hospitalo” kaj “aviadilo”.

Cxe-okaze: en elsendo de Radio Roma de 9.3.1942 estas uzataj tri terminoj por la sama afero:

>Dum taga operacio italaj ĉasaviadiloj eskortantaj batalis kun superaj malamikaj fortoj, sukcesante sekurigi la revenon al ĉiuj bombardaviadiloj. Unu malamika flugaparato estas faligita. Ses niaj aeroplanoj ne revenis al la bazoj.

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 18 febbraio 2014 15:22
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) kosmopolitoj

--

lowenstein, anna

unread,
Feb 18, 2014, 10:16:25 AM2/18/14
to la-bona...@googlegroups.com
Kara José Antonio,

Pro manko de tempo mi ne sekvis la diskutadon, do nur nun hazarde legis vian intervenon. Sed ĉu vi serioze aprobas la vorton "smartfono"??!! "Smart" estas angla vorto (pli uzata en Usono ol en Britujo, ŝajnas al mi), kiu signifas "inteligenta". "Fono" en Esperanto rilatas al la fono de bildo aŭ simile. Mi jam aŭdis dum kongreso la formon "inteligenta telefono". Kaj certe ekzistas ankaŭ aliaj solvoj, kiujn vi sendube longe diskutis dum la interŝanĝo de mesaĝoj.

Kore,
Anna
--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Josenilton

unread,
Feb 18, 2014, 10:22:13 AM2/18/14
to la-bona...@googlegroups.com

La problemo estas, ke la angla estas speco de fabricanto de internaciaj vortoj kaj esprimoj. Anglaj vortmodaĵoj unue insternaciiĝas tra naciaj lingvoj, tiel ke Esperanto sentas sin preskaŭ devigata adopti la novan vorton, ne nepre pro ĝia angleco, sed pro ĝia kvazaŭ trudata internacieco.

 
 
 

--

José Antonio Vergara

unread,
Feb 18, 2014, 10:38:52 AM2/18/14
to ° listo 'la bona lingvo'
Kara Anna,

pardonon, mi senintence miskomprenigis min. Jam de longe mi ne povas (aŭ ofte ne emas) sekvi la diskutojn de tiu ĉi listo, sed leginte hazarde hodiaŭ la mesaĝon de Johan pri la 15-a regulo, mi  kaptis la okazon por esprimi ĝeneralan opinion pri sinteno kiun mi kredas eble rimarki ĉe iuj bonlingvanoj.

Mi do neniel intencis esprimi aprobon al la vorto "smartfono"! Fakte, mi trovas ĝin monstra.

Amike,

José Antonio


José Antonio Vergara

unread,
Feb 18, 2014, 10:54:29 AM2/18/14
to ° listo 'la bona lingvo'
Renato: 

 

Nu, eble, sed gravas restigi Esperanton senescepta kaj facile lernebla.


Mi daŭre restas konvinkita pri la dezirindeco de ĝuste tio

José Antonio

Josenilton

unread,
Feb 18, 2014, 11:15:56 AM2/18/14
to la-bona...@googlegroups.com
Chu KOMPUFONO ne jam firmighis en Esperanto?

2014-02-18 12:16 GMT-03:00 lowenstein, anna <anna.lo...@esperanto.org>:

Johan Derks

unread,
Feb 18, 2014, 1:42:28 PM2/18/14
to la-bona...@googlegroups.com, AdE-diskuto
Ne temas pri tio, chu oni "aprobas". Oni estas, kiel Josenilton diris, preskaŭ (?) devigata adopti la novan vorton.
Pri la 15a regulo oni ne rajtas elekti kio plachas kaj rejheti kio ne plachas.
Tiuj kiuj ankau sekvas la diskuton en AdE-diskuto@
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: dinsdag 18 februari 2014 16:16
Onderwerp: Re: (la bona lingvo)

Johan Derks

unread,
Feb 18, 2014, 1:58:46 PM2/18/14
to la-bona...@googlegroups.com
Josenilton,
 
Tiu demando havas formale neniun rilaton kun nia diskuto pri smartfono
au chu vi opinias, ke fono estas sufikso, kiun la Akademio devus deklari oficiala?
 
Amike,
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: dinsdag 18 februari 2014 17:15
Onderwerp: Re: (la bona lingvo)

Johan Derks

unread,
Feb 18, 2014, 2:01:08 PM2/18/14
to la-bona...@googlegroups.com, AdE-diskuto
Ne temas pri tio, chu oni "aprobas". Oni estas, kiel Josenilton diris, preskaŭ (?) devigata adopti la novan vorton.
Mi bone komprenas, ke estas tiuj kiuj trovas la vorton monstra, sed pri la 15a regulo oni ne rajtas elekti kio plachas kaj rejheti kio ne plachas.
Tiuj kiuj ankau sekvas la diskuton en AdE-d...@yahoogroups.com scias, ke mi tie esprimis mian reziston kontrau la vorto "smarta",
sed tio estas alia afero. Ghi estas - lau la terminologio de la Antauparolo al la Fundamento - "nova vorto",
char mi ne kredas, ke la portempa rezulto de la kalkulado de 57,9% da internacieco (lau nombrado de denaske parolantoj) por tia moda vorto estas valida.
Pri aparato kiel smartfono oni povas atendi, ke ghi restos, almenau tiom longe kiom la aparato ekzistos.
Kiom ajn prava Anna estu, eksplikante pri la misuzado de "smart" kaj  "fon", kaj mi tute konsentas kun shi pri tio, tio ombrigas la fakton, ke smartfono ne estas Esperanta vorto kiel kunmetajho, sed kiel vorto, kalkuleble enprenita de la plimulto de lingvoj (tutmonde kaj europece) el sama fonto. 
 
Amike,
Johan Derks
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: dinsdag 18 februari 2014 16:16
Onderwerp: Re: (la bona lingvo)

Johan Derks

unread,
Feb 18, 2014, 2:23:04 PM2/18/14
to la-bona...@googlegroups.com
Renato,
 
Neniu krom Andreas defendas enkondukon de nova formo "fono",
kvankam ekzistas reala danghero ke aliaj estas inspirataj de li fari similajn proponojn, kiel "kompufono".
La ideo kunmeti "smart" kun "fono" estas tial bizara.
Tute alia fakto estas la esperanteco de la vorto "smartfono" lau la 15a regulo.
 
Amike,
 
Johan
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: dinsdag 18 februari 2014 15:22
Onderwerp: (la bona lingvo) kosmopolitoj
--

Josenilton

unread,
Feb 18, 2014, 2:47:11 PM2/18/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konsentas kun vi. Mi ne estas kompufonema, sed shajnas, ke ghi akiros la simpation de la homoj.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages