20-a Movada Foiro dum la UK en Graco
GRAVE: Bonvolu resendi la respondilon ANTAŬ LA FINO DE MAJO.
La Movada Foiro estas grava okazo dum la Universala Kongreso, kiam ĉiuj Landaj kaj Fakaj Asocioj kaj aliaj movadaj instancoj povas prezenti sian agadon al la kongresanaro. Ĉiu asocio ricevos spacon ĉe tablo, kie ĝi rajtos prezenti siajn afiŝojn, informfoliojn, eldonaĵojn, fotojn de sia agado kaj simile.
Dato de la Movada Foiro en Graco: sabato, la 1-a de aŭgusto 2026.
Ejo: Kongresejo.
Komencohoro: Atentu, ke la Movada Foiro komenciĝos pli frue ol kutime, je 17.30.
Kiu rajtos partopreni?
Bonvolu atenti ke la Movada Foiro estas nur por kongresanoj (UK-aliĝintoj). Ankaŭ la ekspoziciantoj ĉe la tabloj devas esti aliĝintaj kongresanoj.
Financaj kondiĉoj:
● Partopreno en la Movada Foiro estos senpaga.
● Partoprenantoj rajtos vendi siajn proprajn revuojn; ricevi kotizojn, donacojn kaj kontribuojn; kaj akcepti mendojn kaj abonojn.
● Partoprenantoj ne rajtos mem vendi librojn kaj aliajn eldonaĵojn (krom revuoj); tiuj povos esti vendataj nur de la kongresa Libroservo. Tamen eblos ekspozicii siajn eldonaĵojn kaj direkti interesatojn al la Libroservo.
Elektro kaj retaliro:
Ekzistas Interreto, sed ni ne povas garantii, ke estos elektraj konektingoj apud la tabloj. Tial, se vi volos montri informilojn aŭ fotojn per via komputilo, venu kun la komputilo jam plene ŝargita.
Konfirmo de mendoj:
Ĉiuj mendoj estos konfirmitaj.
Se post unu semajno vi ankoraŭ ne ricevis konfirmon, bonvolu skribi denove.
Bonvolu resendi la suban respondilon ANTAŬ LA FINO DE MAJO. Malfruaj aliĝoj kaŭzas pli da laboro al la organizantoj, kun risko, ke ne plu estos disponeblaj tabloj.
● Nomo de asocio:
● Nomo kaj kontaktadreso (prefere reta) de respondeculo:
● Bonvolu indiki unu el la tri subaj respondoj.
1. Nia asocio deziras ricevi tablon por prezenti nian agadon dum la Movada Foiro.
2. Nia asocio NE deziras partopreni la Movadan Foiron.
3. Ni esperas partopreni la Movadan Foiron, sed ni ankoraŭ ne certas, ĉu reprezentanto de nia asocio ĉeestos la kongreson.
Bonvolu resendi vian respondon al Anna Lowenstein, la organizanto de la Movada Foiro, ĉe: