Bokalo

4 views
Skip to first unread message

lowenstein, anna

unread,
Nov 21, 2013, 12:52:35 PM11/21/13
to la-bona...@googlegroups.com
Tiu vorto ne estas oficiala. Mi mem neniam uzas ĝin - mi diras "ujo" aŭ "vazo". Kion diras la aliaj Bonlingvanoj?

Anna

--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Antonio De Salvo

unread,
Nov 21, 2013, 1:55:00 PM11/21/13
to la-bona...@googlegroups.com

Mi diras (bier)krucxo, (vin)krucxo.

Gxis

Antonio

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di lowenstein, anna
Inviato: giovedì 21 novembre 2013 18:53
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Bokalo

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.

Renato Corsetti

unread,
Nov 21, 2013, 2:23:23 PM11/21/13
to la-bona...@googlegroups.com
Efektive mi neniam aŭdis de vivanta esperantisto la uzon de 'bokalo', sed mi vidas, ke en PIV ĝi ja estas.

Antonio:

|   Mi diras (bier)krucxo, (vin)krucxo.

Mi komencas proponi linion:

bokal-o --> kruĉ-o

Kion vi pensas?

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

lowenstein, anna

unread,
Nov 21, 2013, 2:25:16 PM11/21/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi foje (malofte) aŭdis la vorton. Mi pensas, ke ne temas pri kruĉo, sed pri la speco de vazo, en kiu oni tenas marmeladon ktp.

Anna


2013/11/21 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.

Renato Corsetti

unread,
Nov 21, 2013, 2:40:31 PM11/21/13
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:
|   Mi foje (malofte) aŭdis la vorton. Mi pensas, ke ne temas pri kruĉo, sed pri la speco de vazo, en kiu oni tenas marmeladon ktp.
Mi ne scias. Kion pensas la aliaj pri la signifo de tiu radiko?  Mi pretas adaptiĝi al la plejmulto.

Antonio De Salvo

unread,
Nov 21, 2013, 3:09:12 PM11/21/13
to la-bona...@googlegroups.com

La karmemora Umberto Broccatelli uzis ja “bokalo” en la traduko de unu el la Sonetoj de G.G.Belli:

http://www.esperanto.it/libri/traduzioni-letterarie/giuseppe-gioachino-belli-sonetti.pdf

La vino de Fraskat’ kaj ĉirkaŭloke

nur unu groŝon kostis por bokalo,

 

Gxis

Antonio

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 21 novembre 2013 20:23


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Bokalo

 

Efektive mi neniam aŭdis de vivanta esperantisto la uzon de 'bokalo', sed mi vidas, ke en PIV ĝi ja estas.

Antonio:

--

Antonio De Salvo

unread,
Nov 21, 2013, 3:50:37 PM11/21/13
to la-bona...@googlegroups.com

Krucxo estas suficxe gxenerala termino; jen kial oni devas detaligi “bierkrucxo”, “vinkrucxo” ktp.

Cxiukaze, krucxo ne estas vazo por marmelado kaj simile, sed por likvajxoj (komparu la proverbon longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas

 

Bierkrucxo estas ankaux en PIV kaj en la germana vortaro Krause.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di lowenstein, anna
Inviato: giovedì 21 novembre 2013 20:25
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Bokalo

Josenilton

unread,
Nov 21, 2013, 3:22:21 PM11/21/13
to la-bona...@googlegroups.com
En Tekstaro.com BOKALO estas nur en "Ombro sur interna pejzaĝo", de Spomenka ŠTIMEC

2013/11/21 Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>

Josenilton

unread,
Nov 21, 2013, 3:06:48 PM11/21/13
to la-bona...@googlegroups.com

Mi kredas, ke BOKALO estas ekzemplo pri tiuj tute nenecesaj neologismoj, kiujn oni kreis, eble en apartaj cirkonstancoj, sed kiuj poste eniĝis definitive en la lingvon. Laŭ ankaŭ mi povis vidi, BOKALO estas poto, simpla poto, argil-poto aŭ vazo. Sed ĝi estas tute stranga al niaj esperantaj oreloj. La objekto, kiun ĝi nomas, jam estas delongege nomitaj per tradiciaj kaj tutsencaj vortoj, ĉu ne?



2013/11/21 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--

Renato Corsetti

unread,
Nov 21, 2013, 4:34:34 PM11/21/13
to la-bona...@googlegroups.com
|
   La vino de Fraskat’ kaj ĉirkaŭloke
nur unu groŝon kostis por bokalo,

Efektive Umberto en ĉi tiu traduko uzis ĝin en la senco de "kruĉo", sed ŝajnas ke neitaloj ne komprenas la aferon tiel.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
Nov 21, 2013, 4:37:51 PM11/21/13
to la-bona...@googlegroups.com
Josenilton:
|   En Tekstaro.com BOKALO estas nur en "Ombro sur interna pejzaĝo", de Spomenka ŠTIMEC
En kiu signifo, Josenilton?

Marcos Cramer

unread,
Nov 21, 2013, 5:16:19 PM11/21/13
to la-bona...@googlegroups.com
La Esperanta Vikipedio havas jenan artikolon, kiu donas sufiĉe precizan difinon de "bokalo", kaj montras foton por plifaciligi la komprenon:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Bokalo

En mia ĉiutaga vivo, mi ne uzas tiajn vazojn, do mi ne urĝe bezonas nomon por ili. Ĉi-somere en Rusujo mi rekonkontis tian vazon, kiu entenis trinkeblan kompoton. Parolante al mia filino, mi nomis ĝin "botelego". Tio laŭ mi estas sufiĉe trafa elturniĝo; sed ĉu mi ne scias, ĉu ĝi estas sufiĉe preciza por iu, kiu ĉiutage uzas tiajn vazojn (kaj eble krome iujn pli botelecajn grandajn botelojn, kiujn li volas distingi de ili). Mi ne scias, kiun vorton uzas la Esperantistoj, kiuj ĉiutage uzas tiajn vazojn. Se multaj el ili jam uzas "bokalo", eble tiu vorto estas aprobinda, sed mi fakte dubas pri tio, ke multaj uzas ĝin.

Amike,
Markos

lowenstein, anna

unread,
Nov 21, 2013, 5:45:30 PM11/21/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi renkontis la vorton nun en ekzerco por edukado.net verkita de Sylvain Lelarge, en la frazo "bokalo de konfitaĵo". Mi supozas, ke li verŝajne normale uzas tiun vorton hejme. Mi demandos Katalin, kaj demandos, por kiaj vazoj ili uzas ĝin.

Anna


2013/11/21 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.



--

Antonio De Salvo

unread,
Nov 21, 2013, 6:07:08 PM11/21/13
to la-bona...@googlegroups.com

Mi konstatas, ke ni parolas pri tute malsimilaj aferoj.

Tio kio aperas en la pagxo indikita sub “bokalo” ne rilatas al ekz. la germana Krug (= krucxo), tipa de la Oktobra festo en Munkeno (mi ne scias, cxu la bildo aperos):

 

https://encrypted-tbn0.gstatic.com/images?q=tbn:ANd9GcRKYzkag-ruyZgm0bgVXE6q16ZKXROjTNhz-4C5JQwZX5GTXYPCQq5-mX5X

 

sed al la itala “barattolo” aux “boccia”, al la germana Dose, al la esperantaj “skatolo” (ladskatolo, vitra skatolo, fajenca skatolo) kaj ujo, ktp.

Pura fantaziajxo estas la indiko, ke “bokalo” devenas el la itala “barattolo”: efektive gxi devenas el la malfru-latina baucalem, siavice el la greka baukàlis, siavice el la egipta.

Do, se la vorto “bokalo” estas komprenata en diversaj manieroj laux la lingvoj, eble estas preferinde ne uzi gxin, por eviti miskomprenojn.

 

Pri “botelego”: mi uzas tiun terminon ekz. se temas pri gasbotelego (itale, bombola), do io tute alia.

Gxis

Antonio

P.S.:

Jeremia 13,12: Cxiu vinkrucxo estos plenigata de vino.

(en la diversaj versioj: itale boccale, france cruche, angle bottle, germane Legel, hispane cántaro: terminoj ne koincidaj).

 

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: giovedì 21 novembre 2013 23:16


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Bokalo

 

La Esperanta Vikipedio havas jenan artikolon, kiu donas sufiĉe precizan difinon de "bokalo", kaj montras foton por plifaciligi la komprenon:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Bokalo

Amike,
Markos

--

image001.jpg

Josenilton

unread,
Nov 21, 2013, 7:30:40 PM11/21/13
to la-bona...@googlegroups.com
Ni vidu, ke temas pri nova kaj neutila nomo (nenecesa neologismo) por tute malnova objekto, kiu jam estas delonge nomita (botelo, poto, vazo, krucho..).


2013/11/21 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

--

Josenilton

unread,
Nov 21, 2013, 7:25:15 PM11/21/13
to la-bona...@googlegroups.com
Jen la peco el "Ombro sur interna pejzaĝo": "Ŝi baldaŭ venas el kuirejo kun iu bokalo." Do, chio indikas, ke temas ja pri krucho.


2013/11/21 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--

caraco jean-claude

unread,
Nov 22, 2013, 4:34:16 AM11/22/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi trovas la vorton utila por klare indiki la formon kaj la uzon. Kion vi proponas por anstatauigi :


Ĉu simple "ujo"? Mi supozas ke oni trovas bokalojn eĉ ekster Francio. 

Jean-Claude

Pjer

unread,
Nov 22, 2013, 10:00:52 AM11/22/13
to la-bona...@googlegroups.com
Laù franca vortaro la franca nomo : bocal [bokal] venas de la itala nomo boccale(mi ne konas ties sencon por italoj). En la franca temas pri ghenerale vitra ujo kun tre mallonga sed largha kolo, t. e. kun ampleksa malfermajho (aperturo). Do tute ne botelo!
Fakte mi ghardenas kaj konservas multajn manghajojn en tiaj ujoj: tiuj proponitaj de cara... estas  konservujoj.
 Konfitujo, konservovazo...


Amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Nov 22, 2013, 10:16:22 AM11/22/13
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer:
Laù franca vortaro la franca nomo : bocal [bokal] venas de la itala nomo boccale(mi ne konas ties sencon por italoj).
Kiel jam Antonio diris por italoj 'boccale' estas 'kruĉo' aŭ 'glasego', el kiu oni trinkas ekzemple bieron.
En la franca temas pri ghenerale vitra ujo kun tre mallonga sed largha kolo, t. e. kun ampleksa malfermajho (aperturo). Do tute ne botelo!
Jen la kaŭzo de ĉio. Cherchez la France (se oni rajtas ŝerci en la franca)!

Ĉar la vorto estas nova, ne tre multe uzata kaj eventuale ne bezonata, mikomencas pensi pri linio:

bokal-o --> vitr-a uj-o, konfit-uj-o, konserv-o-vaz-o

Kion vi pensas?

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Antonio De Salvo

unread,
Nov 22, 2013, 10:51:09 AM11/22/13
to la-bona...@googlegroups.com

Mi samopinias.

En la itala, boccale: recipiente panciuto, fornito di manico e talvolta di beccuccio (ventrodika ujo, provizita per tenilo kaj kelkfoje per beko).

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Pjer
Inviato: venerdì 22 novembre 2013 16:01


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Bokalo

 

Laù franca vortaro la franca nomo : bocal [bokal] venas de la itala nomo boccale(mi ne konas ties sencon por italoj). En la franca temas pri ghenerale vitra ujo kun tre mallonga sed largha kolo, t. e. kun ampleksa malfermajho (aperturo). Do tute ne botelo!

--

caraco jean-claude

unread,
Nov 22, 2013, 11:47:17 AM11/22/13
to la-bona...@googlegroups.com
Notu ke botelo kaj ladskatolo estas ankau konservujoj, kaj botelo estas ankau konservovazo. Kial oni rajtas esti preciza, kiam oni parolas pri besto, sed ne volas esti preciza, kiam oni parolas pri ĉiutaga ujo ?

Jean-Claude
--

ro-esp

unread,
Nov 22, 2013, 5:35:04 PM11/22/13
to la-bona...@googlegroups.com
Unualoke mi vidis gxin kiel falsa amiko de "pokalo"

Law vortaro "desmedt" temas pri speco de *botelo* ("kun largxa
mallonga "kolo" ") kaj PIV konfirmas tiun signifon. Mi ne jam
renkontis la vorton en normala uzo

gxis, Ronaldo N


--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Nguyen Xuan Thu

unread,
Nov 22, 2013, 6:01:41 PM11/22/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi emas samopinii kun Jean-Claude pro tio, ke mi komprenas la vorton "bokalo". danke al mia kompreno de la franca vorto"bocal". Guglo-bildoj eĉ montras bokalojn por ruĝfiŝoj, kiuj ne estas konservo vazo por fiŝoj. Tamen, estus preferinde atendi opinion de tiuj, kiuj ne komprenas la vorton "bokalo".                                                                            Amike,                                                                                                                        Thu


2013/11/22 caraco jean-claude <cara...@gmail.com>

ro-esp

unread,
Nov 22, 2013, 6:29:13 PM11/22/13
to la-bona...@googlegroups.com
Post esti vidinta la wiki-artikolon...

Jes, indas havi apartan vorton por tiu objekto. Ne indas "fortraduki" gxin.

Cxu oni uzas la saman vorton se gxi ne estas el vitro, sed el plasto
aw fajenco?

Nguyen Xuan Thu

unread,
Nov 22, 2013, 6:50:00 PM11/22/13
to la-bona...@googlegroups.com
Jen estas bokalo el fajenco (malnova ujo por medikamento)

Amike,
Thu


2013/11/23 ro-esp <ro-...@dds.nl>
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.

Harri Laine

unread,
Nov 23, 2013, 11:13:22 AM11/23/13
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis, 22.11.2013 17:16 +0200:

> bokal-o --> vitr-a uj-o, konfit-uj-o, konserv-o-vaz-o
>
> Kion vi pensas?

Tio povas esti bona, se oni akceptas la signifon difinitan en
Vikipedio. La vorto estas al mi proksimume nekonata kaj tial ne
eblas diri, kion ĝi praktike signifas aŭ ĉu ĝi entute ekzistas.
Por mi, la plej serioze konsiderinda pruvo pri ĝia ekzisto estas,
ke Wells akceptis ĝin en sian vortaron por traduki la Anglan
"jar".

Verŝajne ankaŭ aliajn konfuzas la Fundamenta vorto "pokalo", t.e.
trinkujo, precipe ĉar en iuj lingvoj (Ger, Sve, Fin) ekzistas
vortoj samdevenaj kun "bokalo" sed kun komenca P- (Pokal, pokal,
pokaali). Ankaŭ la Rusa "bokal" signifas trinkujon (vidu
http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%91%D0%BE%D0%BA%D0%B0%D0%BB )

Ĉar vi diras, ke ankaŭ la Itala "boccale" estas trinkujo, eble
nur la Franca lingvo donis la signifon "konsevovazo". Tre
malforta bazo por komprenateco de tiom malofta vorto.

Ekz. en la Finna la vorto "pokaali" (kiun oni tuj vidas samdevena
kun "pokalo" sed ankaŭ kun "bokalo") praktike signifas nuntempe NUR
tian luksan, brilan vazon, kiun gajnas venkinto en granda konkurso,
do sportan trofeon (= pokalo 2 en PIV; alilingve "cup", "coupe"
кубок...).

Iom kaĉa afero.

Amike
Harri

-
Harri LAINE

Josenilton

unread,
Nov 23, 2013, 11:44:51 AM11/23/13
to la-bona...@googlegroups.com

Se ankoraŭ eblas fina rezonaĵo, mi ekkredas, ke BOKALO, kiu en multaj lingvoj devenas etimologie el buŝo, difinas la vitropoton kun larĝa “buŝo” ĝuste pro tiu speciala karekterizo. Parto de la objekto estis tiel elstara, ke ĝi difinas la tutan objekton.



2013/11/23 Harri Laine <harri...@iki.fi>
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

--- You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.

Renato Corsetti

unread,
Nov 23, 2013, 1:14:19 PM11/23/13
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉi tie evidente ree ni alfrontas la problemon "Francujo kontraŭ la mondo". Estas vere, Jean Claude, ke temas pri preciza koncepto, por kiu ni havu difinitan vorton, sed se la koncepto ŝajne validas nur por franclingvanoj, la afero iĝas iom duba. Por italoj la koncepto "ladskatolo" estas tre pli grava kaj havas propran vorton in la itala, kies mankon en Esperanto italaj esperantistoj aparte sentas, sed ne pro tio ili ekuzis "baratolo".

Leginte ĉiujn mesaĝojn mi emus resti ĉe:


bokal-o --> vitr-a uj-o, konfit-uj-o, konserv-o-vaz-o

Maksimume, se oni deklaras sin tre nekontenta mi povŭs anstatŭigi la --> per la = .

Deklaru vin nekontentaj aŭ kontentaj.

Amike

Renato



 
--

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

lowenstein, anna

unread,
Nov 23, 2013, 2:03:05 PM11/23/13
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ mi la vorto aperu kun la sageto.

Anna


2013/11/23 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.



--

Antonio De Salvo

unread,
Nov 23, 2013, 2:04:51 PM11/23/13
to la-bona...@googlegroups.com

La itala “Boccale” (kiu laudire estas cxe la bazo de la esperanta “bokalo”) havas nenian rilaton kun “busxo” (malfru-latina “bucca”, itala “bocca”); gxi devenas el la latina “baucale”, siavice el la greka baukàlis, siavice el la egipta.

Alia afero estas, ke (almenaux en la itala) boccale estas ventrodika krucxo kun largxa aperturo (busxo); sed gxia apartajxo, kiu distingas gxin disde la vazoj, estas ke gxi havas tenilon.

Mi ripetas, ke laux mi pro la malsimilaj komprenoj en la diversaj lingvoj, estas pli oportune ne uzi “bokalo”.

Gxis

Antonio

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Josenilton
Inviato: sabato 23 novembre 2013 17:45


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Bokalo

 

Se ankoraŭ eblas fina rezonaĵo, mi ekkredas, ke BOKALO, kiu en multaj lingvoj devenas etimologie el buŝo, difinas la vitropoton kun larĝa “buŝo” ĝuste pro tiu speciala karekterizo. Parto de la objekto estis tiel elstara, ke ĝi difinas la tutan objekton.

 

To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

 

--

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.

To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

caraco jean-claude

unread,
Nov 24, 2013, 6:12:04 AM11/24/13
to la-bona...@googlegroups.com
En Esperanto ĉiu rajtas uzi ne precizajn vortojn kiel kuirpoto, manĝilo, veturilo, vitra ujo, sed Esperanto estas ankaŭ teknika lingvo, kiu kapablas indiki precize pri kio oni parolas.

Do, mi akordas kun "vitra ujo" kaj "konservovazo", sed ni ne rajtas malrekomendi la uzon de vortojn pli precizajn kiel "botelo" aŭ "bokalo" (kiu jam ekzistas en pluraj vortaroj).

Manĝilo estas forko aŭ kulero, veturilo estas aŭto aŭ motorciklo, kuirpoto estas pato aŭ kaserolo aŭ marmito. Ne indas malrekomendi la precizajn aŭ teknikajn vortojn. Pantero ne estas leono, vulpo ne estas lupo, azeno ne estas ĉevalo.

Jean-Claude



Le 23/11/2013 19:14, Renato Corsetti a écrit :

Renato Corsetti

unread,
Nov 24, 2013, 7:25:15 AM11/24/13
to la-bona...@googlegroups.com
Jean-Claude:


|   En Esperanto ĉiu rajtas uzi ne precizajn vortojn kiel kuirpoto, manĝilo, veturilo, vitra ujo, sed Esperanto estas ankaŭ teknika lingvo, kiu kapablas indiki precize pri kio oni parolas.
Do, mi akordas kun "vitra ujo" kaj "konservovazo", sed ni ne rajtas malrekomendi la uzon de vortojn pli precizajn kiel "botelo" aŭ "bokalo" (kiu jam ekzistas en pluraj vortaroj).

Bone, omaĝe al via pasio pri 'bokalo' kaj al la franca revolucio, mi metos la signon = aŭ mi plupensos.

lowenstein, anna

unread,
Nov 25, 2013, 5:12:25 AM11/25/13
to la-bona...@googlegroups.com
Bone, omaĝe al via pasio pri 'bokalo' kaj al la franca revolucio, mi metos la signon = aŭ mi plupensos.

Plupensu! Kompreneble estas ĝene por tiuj, kiuj trankvile uzadas la vorton, konstati ke la plejmulto el la bonlingvanoj opinias, ke ĝi estas neuzinda. Tamen jam estas klare, ke la plejmulto el ni aŭ miskomprenis la signifon de la vorto aŭ entute neniam aŭdis ĝin. Parolante Esperanton ĉiutage hejme, mi neniam sentas ĝian mankon.

Laŭ mi, eĉ se kelkaj homoj uzas ĝin, ni indiku ĝin per sageto.

Anna

Renato Corsetti

unread,
Nov 25, 2013, 5:20:02 AM11/25/13
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:


|   Laŭ mi, eĉ se kelkaj homoj uzas ĝin, ni indiku ĝin per sageto.

Bone. Mi plupensas tre intense.

Johan Derks

unread,
Nov 25, 2013, 5:14:45 AM11/25/13
to la-bona...@googlegroups.com
Nun mi estas kontenta. Brave, Renato!
Aldonaj demandoj: Kion ni faru pri "pokalo" (Vikipedio) kaj chu oni traduku "cup" (World cup ktp) per "monda bokalo"?
 
Amike,
Johan
 
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: zondag 24 november 2013 13:25
Onderwerp: (la bona lingvo) Bokal-o
--

Renato Corsetti

unread,
Nov 25, 2013, 5:41:12 AM11/25/13
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
|   Kion ni faru pri "pokalo" (Vikipedio)
Nu, eble ni faru nenion. Ĝi estas fundamenta:

pokal' bocal, gobelet | cup, goblet | Becher | бокалъ | puhar, kielich.

Interese, ke Zamenhof intencis ke ĝi transprenu ankaŭ la signifon de la franca "bocal", kvankam oni devus scii kion signifis "bocal" en la franca en tiu epoko.


|  kaj chu oni traduku "cup" (World cup ktp) per "monda bokalo"?
Mi dirus "Monda pokalo".

Johan Derks

unread,
Nov 25, 2013, 5:52:26 AM11/25/13
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon !
Des pli bone,
 
Amike,
 
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: maandag 25 november 2013 11:41
Onderwerp: (la bona lingvo) pokal-o
--

Antonio De Salvo

unread,
Nov 25, 2013, 6:33:45 AM11/25/13
to la-bona...@googlegroups.com

Pokalo estas aparta speco de trinkvazo, tute alia ol “bokalo” (en cxiuj gxiaj interpretoj); la nomo devenas de la latina “poculum” (glaso).

 

Genezo 40,11:

 

mi prenis la berojn, kaj mi elpremis ilin en la pokalon de Faraono, kaj mi donis la pokalon en la manon de Faraono.

Tuli ergo uvas et expressi in calicem, quem tenebam, et tradidi poculum pharaoni.

 

I took the grapes, and pressed them into Pharaoh's cup, and I gave the cup into Pharaoh's hand.

 

Ekzemplo de esperantista pokalo: http://www.bildarchivaustria.at/Pages/ImageDetail.aspx?p_iBildID=12974957

 

 

Gxis

 

Antonio

 

 

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johan Derks
Inviato: lunedì 25 novembre 2013 11:15
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Bokal-o

Johan Derks

unread,
Nov 25, 2013, 7:27:50 AM11/25/13
to la-bona...@googlegroups.com
Pardonu, mi nuligas kion mi antaue diris pri "bokalo", ne shanghante ghin al malrekomendo.
 
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: maandag 25 november 2013 11:41
Onderwerp: (la bona lingvo) pokal-o

--

caraco jean-claude

unread,
Nov 25, 2013, 7:45:20 AM11/25/13
to la-bona...@googlegroups.com
Estas vere ke en la unua versio de la Fundamento, oni trovas "pokal' : bocal, gobelet.

Sed estas ankaŭ vere, ke en la Universala Vortaro kvinlingva, Zamenhof faris kelkajn erarojn de traduko. "bocal" estas unu el ili.

En mia franca versio de 1931, la Universala Vortaro indikas "pokal' : coupe, gobelet".

La vorto "coupe" anstataŭis la eraran "bocal".

Mi facile komprenas la eraron de Zamenhof. Li kredis ke la franca "bocal" respondas al la rusa бокалъ.

Jean-Claude

Renato Corsetti

unread,
Nov 25, 2013, 9:29:45 AM11/25/13
to la-bona...@googlegroups.com
Jean-Claude:


|   Mi facile komprenas la eraron de Zamenhof. Li kredis ke la franca "bocal" respondas al la rusa бокалъ.

Dankon, Jean-Claude!

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Harri Laine

unread,
Nov 25, 2013, 2:28:17 PM11/25/13
to °listo 'lbl'
Antonio De Salvo skribis, 25.11.2013 13:33 +0200:

> Pokalo estas aparta speco de trinkvazo, tute alia ol “bokalo” (en
> cxiuj gxiaj interpretoj); la nomo devenas de la latina “poculum”
> (glaso).

La afero tamen ne estas tiel simpla, ke oni povus nete apartigi
(etimologie aŭ alie) la vortojn kun p- disde tiuj kun b-.

Ankaŭ la p-vortoj, ekz. la Germana "pokal", laŭ etimologiaj vortaroj
devenas de la sama vortfamilio, kies komenco troviĝas en la Greka
"baukalis" (vorto kun Egipta origino, diras Vilborg). En iuj
etimologiaj vortaroj estas aldonita komento, ke la formon kaj ankaŭ
signifon de la vorto povis influi la Latina "poculum", sed ĉie
tamen estas citata deveno el "boccale" kaj "baucalis".

Ĉu en iu alia lingvo ekzistas paralele vortoj kun p- kaj b-
kun tiel malsamaj signifoj kiel niaj "pokalo" kaj "bokalo", aŭ ĉu
Esperanto provas krei por si unikan vortparon, distingon, kiu
havas forman kompareblon en neniu alia lingvo?

El la ĝisnunaj komentoj mi opinias tre signifa tiun de Anna, pri
"bokalo": "Parolante Esperanton ĉiutage hejme, mi neniam sentas
ĝian mankon."

Amike
Harri
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages