paper-klip-o

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 26, 2014, 12:34:13 PM1/26/14
to la-bona...@googlegroups.com, leo.de...@telenet.be, L...@de-cooman.be

Leo De Cooman:

Ĉar klipo estas neoficiala vorto mi proponas "kuntenilo"
ekzemple: paperklipo ... paperkuntenilo

Amike salutas Leo



lowenstein, anna

unread,
Jan 26, 2014, 12:56:40 PM1/26/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi kutime nomas ĝin paperfiksilo.

Anna


2014-01-26 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>



--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.



--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
Jan 29, 2014, 10:46:26 AM1/29/14
to la-bona...@googlegroups.com

Anna:

 

|   Mi kutime nomas ĝin paperfiksilo.

Bone. Tio ŝajnas same bona kiel la propono de Leo: paperkuntenilo

Sed iom esplorante en la reto mi trovis ankaŭ aliajn “klipojn” en Esperanto, ekzemple “videoklipo”, kiu ŝajnas signifi “film-pec(et)o”.

 

Kiun linion ni havu en niaj listoj?

 

Amike

 

Renato

---

renato corsetti

ren...@esperanto.org

 

 

Johan Derks

unread,
Jan 30, 2014, 3:44:21 AM1/30/14
to la-bona...@googlegroups.com
'clip' havas en la ghermanaj lingvoj du signifojn, de malsama etimologio:
 
kunteni/fiksi kaj tranchi
 
De la unua signifo venas paperclip, de la dua videoclip.
 
Estus bone adopti unu el la du signifoj.
Pli bona kandidato estas klipo = tranchajheto,
char videoclip estas ege internacia:
La vorto 'videoclip' havas jenan gradon de tutmonda internacieco:
91,2% el 57 lingvoj tutmonde enprenis ĝin.
71,5% el 4094861104 denaskaj parolantoj en la mondo povas rekoni ĝin en sia lingvo.
78,8% el 151778950, la totala virtuala akademia valoro de lingvoj tutmonde,
estas atribuebla al lingvoj en kiuj vorto simila al 'videoclip' ekzistas.
La vorto 'clip' havas jenan gradon de tutmonda internacieco:
3,5% el 57 lingvoj tutmonde enprenis ĝin.
0,3% el 4094861104 denaskaj parolantoj en la mondo povas rekoni ĝin en sia lingvo.
0,3% el 151778950, la totala virtuala akademia valoro de lingvoj tutmonde,
estas atribuebla al lingvoj en kiuj vorto simila al 'clip' ekzistas.

Do kun klipo oni povus ankau akcepti vide-klipo (ne videoklipo, char Esperanto jam abundas je vortoj,
kie oni aplikas la 15an regulon, sed ne adaptas ilin al la gramatiko de Esperanto,
kie la ligovokalo nur estu uzata, se sen ghi la vorto estus malfacile elparolebla).
 
Restas la demando de Renato pri paperkuntenilo kaj paperfiksilo, kiuj estas ghene longaj,
sed mi ne scias por ili bonan alternativon.
 
Amike,
 
Johan Derks
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: woensdag 29 januari 2014 16:46
Onderwerp: (la bona lingvo) paper-klip-o
--
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages