En
<
http://groups.google.de/group/soc.culture.esperanto/topics?hl=eo >
estas multe da diskutado pri vortoj rilate al la pro-mas-altirforta
marnivelalterno (temo: "mankas vorto en Esperanto"). Jen kelkaj
proponoj (parte surbaze de la tiea diskutado, parte surbaze de miaj
propraj ideoj):
tajdo -> marnivelalterno, marciklo, alfluo-defluo, alflu-deflu-ciklo
fluso -> alfluo
malfluso -> defluo
alta tajdo -> alflupinto
malalta tajdo -> deflupinto
vado (geografio) -> deflu-sekfundo
Lau Bertilo "tajdo" estas tute bezonata vorto:
<
http://groups.google.de/group/soc.culture.esperanto/msg/cd65339af32c18f9?hl=eo
>.
Lau mia scio "tajdo" estas nek Fundamenta nek oficiala, tamen uzita de
Zamenhof. Ghi estas prenita de nur malmultaj (kaj inter si parencaj)
lingvoj, tiel ke ghia uzebleco lau la Regulo 15 ne estas pravigebla
lau mia interpreto de la menciita regulo. Resume bonvortajho estas
dezirinda, chu ne?
Interesas min la opinioj kaj proponoj de la chi-tieaj forumanoj.
--
Andreas Kueck