sxok-o kaj trawmat-o

1 view
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Dec 12, 2008, 3:01:03 PM12/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato demandis ion kia:

> cxu law komunuza signifo aw medicinista ?

Tiu demando pruvas mian punkton , cxu ne?
Mi volas novajn apartajn vortojn por ambaw ambaw, por elmondigi la
konfuzojn
gxis, Ronaldo

Renato Corsetti

unread,
Dec 13, 2008, 10:16:07 AM12/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
Mi volas novajn apartajn vortojn por ambaw ambaw, por elmondigi la
konfuzojn
Sed kiuj estas la konfuzoj? Kaj traŭmato kaj ŝoko estas kaj sciencaj kaj komunuzaj vortoj (ŝoko pli ol traŭmato). Oni povas proponi alternativojn, sed eble ne po du alternativojn.

Amike

Renato

Anna Lowenstein

unread,
Dec 13, 2008, 10:19:32 AM12/13/08
to la-bona...@googlegroups.com

Mi scias, ke lau’ PIV la vorto estas “trau’mato”, sed fakte mi mem c’iam diras “trau’mo”, kaj tiun formon mi trovas ankau’ en la vortaro de Wells. Mi ne vidas la sencon de la pli komplika finaj’o.

Anna

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato 13 dicembre 2008 16.16
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) sxok-o kaj trawmat-o

Renato Corsetti

unread,
Dec 13, 2008, 12:08:37 PM12/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

Mi scias, ke lau’ PIV la vorto estas “trau’mato”, sed fakte mi mem c’iam diras “trau’mo”, kaj tiun formon mi trovas ankau’ en la vortaro de Wells. Mi ne vidas la sencon de la pli komplika finaj’o.

Kion pensas la aliaj? Mi ne sukcesas fari purajn serĉojn en la reto (daŭre miksiĝas la sama vorto en aliaj lingvoj).

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Dec 13, 2008, 12:25:47 PM12/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

Mi ne sukcesas fari purajn serĉojn en la reto (daŭre miksiĝas la sama vorto en aliaj lingvoj).

Por eviti tion, aldone la du serĉvortojn 'kaj estas' al via serĉo.

'traŭmato kaj estas': 3710 trafoj
'traŭmo kaj estas': 264 trafoj

Aldona problemo estas, ke en la reto estas multegaj kopioj de la Vikipedio. Tial vorto aperanta en la Vikipedio kutime havas multe da trafoj en guglo nur pro la kopioj de la Vikipedio. Por eviti tiun efikon, indas aldoni ankaŭ '-wikipedia -vikipedio -wiki' al la serĉo:

'traŭmato kaj estas -wikipedia -vikipedio -wiki': 374 trafoj
'traŭmo kaj estas -wikipedia -vikipedio -wiki': 148 trafoj

Do la diferenco efektive ne estas tre granda.

Ofte indas ankaŭ serĉi la Tekstaron de Esperanto, kiu malsame al Interreto enhavas nur tekstojn de homoj, kiuj vere scipovas Esperanton. Tie estas sep trafoj por "traŭm-" kaj ses por "traŭmat-", do eĉ iomete superpezas "traŭm-".

ReVo ankaŭ donas preferon al "traŭmo". Aldone, ni memoru ke Piron ankaŭ argumentis por la uzo de la pli konciza radiko kiam estas du konkurencaj formoj (li donis la ekzemplon de "spontana" anstataŭ "spontanea"). Do eble ni povus havi la linion

traŭmat-o --> traŭm-o

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Dec 13, 2008, 1:22:27 PM12/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
traŭmat-o --> traŭm-o
Mi enmetis ĝin kaj provis ankaŭ la aferon, kiun vi rekomendis ern via posta mesaĝo. Mi skribis:

trauxmato
'''trauxmat-o''' --> trauxm-o

Sed ŝajnas al mi ke la rezulto ne estas la atendata. Kion mi estus devinta skribi?

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Dec 13, 2008, 2:11:26 PM12/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> Kion pensas la aliaj? Mi ne sukcesas fari purajn serĉojn en la reto (daŭre miksiĝas la sama vorto en aliaj lingvoj).

Kara Renato, principe eblas serĉi nur en Esperantlingvaj retejoj agordante vian serĉilon. Praktike estas problemoj pri tio, ĉar nur malmultaj aŭtoroj de retpaĝoj enmetas la ĝustan kodon por indiki la lingvon.

En la nederlanda ni diras "trauma", kaj nur alteruditoj plurale diros "traumata", kie ordinaraj homoj simple diras "trauma's". Cetere miaopinie "traŭmato" estas formita sen atento al la 15a regulo.

Amike salutas
Leo

Marcos Cramer

unread,
Dec 13, 2008, 2:10:57 PM12/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

trauxmato
'''trauxmat-o''' --> trauxm-o

Sed ŝajnas al mi ke la rezulto ne estas la atendata. Kion mi estus devinta skribi?

Vi devas ankoraŭ enmeti unu linirompan "
" fine de la unua linio, do jene:

trauxmato

'''trauxmat-o''' --> trauxm-o

Tio devus doni la atendatan rezulton.

Amike,

Marcos

Tomaž Longyka

unread,
Dec 13, 2008, 4:32:31 PM12/13/08
to la-bona...@googlegroups.com

>Kion pensas la aliaj? Mi ne sukcesas fari purajn serĉojn en la reto (daŭre miksiĝas la sama vorto en aliaj lingvoj).

Mi ĵus trovis 313 trafojn por "traŭmo" kaj 1210 por "traŭmato".

Amike
Tomaĵ

Renato Corsetti

unread,
Dec 14, 2008, 4:07:29 AM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Tomaž:
Mi ĵus trovis 313 trafojn por "traŭmo" kaj 1210 por "traŭmato".
Do eble ni ŝanĝu nian --> al =. Temas pri transformo ankoraŭ okazanta, ĉu ne?

Amike

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Dec 14, 2008, 7:52:28 AM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com

Pri “trauxmo”/ “trauxmato”:

la vorto venas de la greka “trauma” (= truo, vundo, lezo pro perforta okazajxo), tamen gxi eniris esperanton ne el la nominativa formo, sed el la genitiva “traumatos”, tute analoge al multaj aliaj grekdevenaj vortoj (ekzemple: “stoma”, genitive “stomatos”, naskis la esperantan “stomat-“ de stomatito = busxinflamo; “hepar”, genitive “hepatos” naskis la esperantan “hepato”).

Do, laux mi ekzistas egalvaloraj argumentoj favore al “trauxmo” kaj “trauxmato”: la unua formo estas pli konciza, kaj pli proksima al la internacia uzo kiel substantivo; la dua formo estas pli proksima al la internacia uzo kiel adjektivo (greke traumatikòs, angle traumatic, germane/ nederlande traumatische, france traumatique, itale traumatico, hispane/ portugale traumático, ruse травматическое/ travmaticeskoe, kroate traumatski, suome traumaattinen, svede traumatiskt).

Eble povas gxeni germanan orelon la fakto, ke en la germana “Traum” signifas “songxo” (junagxe mi multe sxatis kanti germanan lirikajxon, kiu komencigxas per la vortoj “Du bist ein Traum” = vi estas songxo/ revo), do oni povas senti kvazaux kolizion inter Traum kaj Trauma; sed kompreneble tio ne povas deturni de la eventuala elekto de la formo “trauxmo”.

Pri “sxoko”: mi lernis je miaj kostoj, antaux pluraj jaroj, ke cxi tiu vorto havas en esperanto malsxatan nuancon (NPIV: tre gxena impreso de nekonveneco). Mi estis skribinta al germana amiko, ke mi estis “sxokita” de iu lia verko; mi intencis esprimi lauxdon kaj aprobon, dirante, ke mi estis favore impresita/ trafita; sed mia amiko, lingve pli sperta ol mi, prave ofendigxis…

Laux mi, la diferenco inter “trauxmo” kaj “sxoko” kusxas en la fakto, ke en la unua kazo oni havas korpan lezon (vundon, frakturon, eltordigxon ks), dum en la dua ne. Tamen, estas nefacile distingi; ekzemple, oni parolas pri “psika trauxmo” (kuriozajxo; la unua kiu uzis itallingve la vorton “trauma” en figura senco estis Benito Mussolini en 1933).

Gxis

Antonio De Salvo

Tomaž Longyka

unread,
Dec 14, 2008, 9:07:58 AM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Samopinie
Tomaĵ

Pilar Otto

unread,
Dec 14, 2008, 9:14:48 AM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

> Pri “trauxmo”/ “trauxmato”:

> la vorto venas de la greka “trauma” (= truo, vundo, lezo pro perforta
> okazajxo), tamen gxi eniris esperanton ne el la nominativa formo, sed
> el la genitiva “traumatos”, tute analoge al multaj aliaj grekdevenaj
> vortoj (ekzemple: “stoma”, genitive “stomatos”, naskis la esperantan
> “stomat-
> “ de stomatito = busxinflamo; “hepar”, genitive “hepatos” naskis la
> esperantan “hepato”).

Oni povas aldoni ankaux "komato": "komo" ja ne eblus pro la samsoneco kun la
interpunkcia signo, sed "komao" eblus.

> Do, laux mi ekzistas egalvaloraj argumentoj favore al “trauxmo” kaj
> “trauxmato”: la unua formo estas pli konciza, kaj pli proksima al la
> internacia uzo kiel substantivo;

Al tio ni aldonu, ke tiu formo estas tre oportuna por fari vortludojn kiel:
"Rauxmismo - trauxmismo". Bedauxrinde (aux eble felicxe) mi ne sukcesis fari
ion similan kun "Finvenkismo". :-)

Otto

Renato Corsetti

unread,
Dec 14, 2008, 4:39:59 PM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Do, laux mi ekzistas egalvaloraj argumentoj favore al ��trauxmo�� kaj ��trauxmato��:

Bonege. Pro tio ni alvenis al la signo =.

Amike

Renato

ro-esp

unread,
Dec 14, 2008, 4:43:02 PM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com

Date: Sat 13 Dec 2008 10:22
From: Renato Corsetti
Marcos:
> traŭmat-o --> traŭm-o

Nu, tiel almenaw neniu ekpensas, ke eblas trawmi iun...

Date: Sat 13 Dec 2008 13:32
From: Tomaž Longyka

> Mi ĵus trovis 313 trafojn por "traŭmo" kaj 1210 por "traŭmato".

la demando estas: en kiuj sencoj? Cxu science trovebla lezo, aw cxu
amatorpsihxologiajxo... [malagrabla travivajxo kiu malhelpas agrablan
agadon jar(dek)ojn poste ]
gxis, Ronaldo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages