citologio

0 views
Skip to first unread message

Fabio Bettani

unread,
Oct 25, 2010, 2:00:50 PM10/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ plusendilo trovita en Vikipedio, mi proponas:

Citologio --> Ĉelbiologio

Temas pri tiu fako de biologio, kiu esploras la funkciado de ĉeloj.

Amike,

--
Fabio

Renato Corsetti

unread,
Oct 25, 2010, 3:47:40 PM10/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Fabrizio:
>   Citologio --> Ĉelbiologio

Ĉu ankaŭ ĉel-scienco funkcius?

Amike

Renato
--
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

Pablo

unread,
Oct 27, 2010, 5:50:33 AM10/27/10
to la bona lingvo
Saluton:

Kia diferenco inter citologio kaj cxelbiologio! Kiam mi vidis la
vorton citologio mi ne bone komprenis. Tamen kiam mi vidis
cxelbiologio mi tuj ekkomprenis!
Ja grekajxojn mi sentas iel frendajn ecx en mia propra lingvo, la
hispana. Kvankam mi povas esti konsiderata klera homo, mi ne tuj
komprenas ilin, auw almenaw ne tiel rekte kiel simplavortajn
samsignifajxojn. Law mia vid-maniero, Ili apartenas al morteca
fakjxargono, tre malsimila al la vivanta parolmaniero cxiutaga. Jen do
pensindajxon por la grupo: anstatawigi grekajxojn kaj latinajxojn
helpus neeuropanojn sed ankaw europanojn, cxar grekajxoj ankaw povas
soni fremdaj al ili, kiel jxus okazis al mi.

Amike,

Pablo

renato corsetti

unread,
Oct 28, 2010, 8:19:37 AM10/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Pablo:

> Kia diferenco inter citologio kaj cxelbiologio! Kiam mi vidis la
vorton citologio mi ne bone komprenis. Tamen kiam mi vidis
cxelbiologio mi tuj ekkomprenis!

Tre bone. Pri ĉi tiu vorto restas la demando al fakuloj: ĉu "ĉel-scienco" estus en ordo apud "ĉel-biologio"?

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Oct 28, 2010, 9:32:33 AM10/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

Pri ĉi tiu vorto restas la demando al fakuloj: ĉu "ĉel-scienco" estus en ordo apud "ĉel-biologio"?

Mi ne estas fakulo, sed mi opinias la esprimon "ĉelbiologio" pli klara ol "ĉelscienco" (kaj tial preferinda al ĝi), ĉar "ĉelo" havas ankaŭ nebiologiajn sencojn, kaj ĉe "ĉelscienco" ne klarus ke oni intencas la biologian sencon de "ĉelo".

Amike,

Marcos

ro-esp

unread,
Oct 28, 2010, 7:45:29 PM10/28/10
to la-bona...@googlegroups.com

> From: Fabio Bettani <fabio....@gmail.com>
> Date: Oct 25 08:00PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/d74c8f3fc9c79ff8

>
> Laŭ plusendilo trovita en Vikipedio, mi proponas:
>
> Citologio --> Ĉelbiologio

bona propono, miatakse


> From: Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
> Date: Oct 25 09:47PM +0200

>
> C^u ankau( c^el-scienco funkcius?

Dubinde.... kaj mi nepre ne volus ke ajna ologio estu fortradukata al
-scienco.
Astrologio ne egalas al astroscienco, Scientologio ne egalas al scientoscienco

Eble pli bona nomo por multe da studoj estus "sciaro"

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages