Re: konsilo de la tago: easto - oriento

10 views
Skip to first unread message

Daniel Houguet

unread,
Apr 17, 2014, 3:18:37 AM4/17/14
to La bona lingvo, la.bona...@gmail.com, Ronald Schindler
east·o ?
Mi legis alie "eosto".


2014-04-17 8:57 GMT+02:00 Ronald Schindler <RonaldS...@web.de>:


east·o → orient·o



__._,_.__



Yahoo! Groups

renato....@virgilio.it

unread,
Apr 17, 2014, 3:47:29 AM4/17/14
to la-bona...@googlegroups.com
Daniel:

|    Mi legis alie "eosto".

ankaŭ tio venos.

amike

renato




~~~
renato corsetti
renato....@gmail.com

Marcos Cramer

unread,
Apr 17, 2014, 6:27:21 AM4/17/14
to la-bona...@googlegroups.com
Daniel skribis:

east·o ?
Mi legis alie "eosto".

En PIV troviĝas ambaŭ frenezaĵoj ("easto" kaj "eosto"), pro tio nia listo entenas malrekomendajn liniojn pri ambaŭ.

Flanka rimarko: Mi pensas, ke vi intencis "aliloke", kie vi skribis "alie".

Amike,
Markos

Noël Simonet

unread,
Apr 17, 2014, 6:51:49 AM4/17/14
to la-bona...@googlegroups.com
 
Venont-foje oni eble legos alian demandon pri via mem-legata : "Eisto" . Tiel abund-legema Renato mi filozofe pretas respondi : "Ankaù tio venos" .
 
Amike , IJ-iste , sen-N-iste , FA-iste(anstataù 'fare de') , HOR-iste,TAG-iste(anstataù 'je') , JE-iste(anstataù 'jes') , Q-iste(anstataù 'hh') , C-iste(anstataù 'sh') , J-iste(anstataù 'jh') , Y-iste(anstataù 'j') , inter-lingv-ind-eme ... 
 
Noël :-)
 
.
.
.
.
.
.
.
.
 
----- Message d'origine -----
Envoyé : jeudi 17 avril 2014 09:18
Objet : (la bona lingvo) Re: konsilo de la tago: easto - oriento
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Daniel Houguet

unread,
Apr 22, 2014, 7:23:37 AM4/22/14
to La bona lingvo
Mi ankaŭ legis aliloke "Uesto" pri "okcidento".

Amike;

Daniel

ro-esp

unread,
Apr 22, 2014, 8:52:07 PM4/22/14
to la-bona...@googlegroups.com, la.bona...@gmail.com
Ankaw mi neniam renkontis " eAsto"

Kiel ajn, se oni mallongigas kompas-direktojn, iom indas sekvi la anglajn: N S E W . Ecx en la nederlanda nu uzas la anglan (kaj NL-dialektan) S, cxar iom turnite la Z aspektas kial N kaj inverse.  Estus ege malkonvene indiki kaj okcidenton kaj orienton per O.

Mia impreso estas ke W estas multe pli "internacia" ol U, kaj kiom mi povas memori, mi neniam renkontis "uesto" sen hoketo super la U.


En natursciencoj, plene klaras ke [W] estas pli konvena mallongigo de "watto" (ne "vato") ol [V], kiu ja jam indikas "voltojn"


                                         gxis, Ronaldo N


Renato Corsetti

unread,
Apr 23, 2014, 4:43:47 PM4/23/14
to la-bona...@googlegroups.com

Ronaldo:

 

|   kiom mi povas memori, mi neniam renkontis "uesto" sen hoketo super la U.

Fakte ni havas ankaŭ la linion:

ŭest·o → okcident·o

Amike

Renato

Noël SIMONET

unread,
Apr 23, 2014, 5:10:43 PM4/23/14
to la-bona...@googlegroups.com


"kiom mi povas memori, mi neniam renkontis "uesto" sen hoketo super la U". (Ronaldo)


Konsilo de la posta-tago : se oni refoje renkontus gxin , oni tuj kurus kasxigxi !...


Amike al Ronaldo


Noël :-)

.
.
.
.
.
.
.
.
 



--

mar...@melburno.org.au

unread,
May 3, 2014, 7:25:32 AM5/3/14
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel:
La'u mia scio Zamenhof uzis la 'capelitan u nur por la diftongoj a'u
kaj e'u. Se oni komencas uzi 'gin anka'u por 'ue, oni kreos
revolucion en la alfabeto de Esperanto, 'car se "'ue" permesatas,
anka'u 'ua kaj 'ui kaj 'uo kaj 'uu permesatos, kaj same i'u kaj o'w
kaj u'u. Tio kreus multajn novajn vortojn kun tiuj novaj diftongoj.
Mi opinias, ke ni ne ekfaru tion.
Kaj balda'u eble iu inventos la nazajn diftongojn portugalajn por nia
lingvo.
Mi konsilas uzi la literon "v", kiel Zamenhof faris por uzi la
'germanan "w", a'u en kazo de jama ekzisto de tia vorto ni uzu simple
la literon "u". Kaj tion nur en nomoj, 'car jam ekzistas la vorto
"okcidenta".
Korajn salutojn.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages