inflam-o

3 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 4, 2012, 10:04:17 AM1/4/12
to ° listo 'la bona lingvo'
Kara Francisko,

vi vere estas proponanta la linion:


inflam-o --> brul-um-o

kaj vi apogas vin sur la Universala Vortaro:

            brul'um'
            inflammation | inflammation | Entzündung | воспаленіе | zapalenie.

Estas tre malfacile kontraŭstari vian proponon.

Kion pensas la aliaj?

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Jan 4, 2012, 10:22:51 AM1/4/12
to la-bona...@googlegroups.com

inflam-o --> brul-um-o

Pro la oficialeco kaj kutimeco de "inflamo" mi preferus listigi la linion nur kun "~". Sed chiuokaze, la pli grava demando por nia vortolisto estas, kion fari pri la multaj linioj, en kiuj "inflamo" aperas en la alternativo al iu novradiko. Mi ne kontrauus shanghi al "brulumo" en chiuj okazoj, sed almenau antaue atendus la opiniojn kaj argumentojn de aliaj listanoj.

Amike,
Markos

Fra Simo

unread,
Jan 4, 2012, 12:06:09 PM1/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
     Tie chi ni frontas pli gheneralan demandon : kiel ni kondutu al tiuj (ne malmultaj) radikoj, kiujn la Akademio oficialigis pretervidante, ke por la sama signifo jam sufichas radikoj el la Universala Vortaro.
     Mi opinias, ke tiajn malrekomendindajhojn ni devas klare malrekomendi (tamen menciante, en kioma Oficiala Aldono ili aperas), kaj aliflanke enmeti en apartan tabelon de maloficialigindajhoj.


2012/1/4 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj



--

-------------------------------------------------------------------------------------
 Christ est ressuscité, alléluia ! --- Il est vraiment ressuscité, alléluia !

Kristo releviĝis, haleluja !  --- Vere li releviĝis, haleluja !

___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Un clic, votre signature = un acte de bon sens:
http://esperanto-au-bac.fr

Renato Corsetti

unread,
Jan 4, 2012, 1:55:35 PM1/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
> Pro la oficialeco kaj kutimeco de "inflamo" mi preferus listigi la linion nur kun "~".
Ankaŭ mi.
>   Sed chiuokaze, la pli grava demando por nia vortolisto estas, kion fari pri la multaj linioj, en kiuj "inflamo" aperas en la alternativo al iu novradiko. Mi ne kontrauus shanghi al "brulumo" en chiuj okazoj, sed almenau antaue atendus la opiniojn kaj argumentojn de aliaj listanoj.
Eble, se ni metas la signon = ni ne devas ŝanĝi en la ĉiuj lokoj, kie ĝi aperas.

Amike

Renato



-- 

Renato Corsetti, 
renato....@uniroma1.it

Franklin Montenegro-Rodas

unread,
Jan 4, 2012, 4:16:31 PM1/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
Tio ŝajnas tre simila al "brul-vundo". Inflamo kutime estas parto de brul-vundo, sed inflamo estas multe pli ol la aspekto rilata al temperaturo.
Kutimaj elmontroj de inflamo, krom leviĝo de loka (kaj eĉ sistema) teperaturo, ankaŭ estas ŝvelo kaj doloro, karakteroj eble ne sufiĉe komunikitaj de vorto "brulumo".

franklin
 

2012/1/4 Renato Corsetti <renato....@uniroma1.it>

Leo De Cooman

unread,
Jan 4, 2012, 5:25:02 PM1/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 4/01/2012 16:04, Renato Corsetti schreef:
Bedaŭrindas, ke Francisko ne estis inter la decidantoj de la 4a oficiala aldono.
Mi rigardis la "brulumojn" en http://ekzercaro.com
En unu el la trafoj la vorto estas uzata por priskribi de fajro "brulumitajn flugilojn de muŝo", sed en la aliaj frazoj vere temas pri inflamo.

Amike salutas Leo



Leo De Cooman

unread,
Jan 4, 2012, 5:29:11 PM1/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 4/01/2012 16:22, Marcos Cramer schreef:

> Mi ne kontrauus shanghi al "brulumo" en chiuj okazoj, sed almenau
> antaue atendus la opiniojn kaj argumentojn de aliaj listanoj.

Verŝajne sciindas, kial la akademianoj oficialigis "inflam".

Amike salutas Leo

ro-esp

unread,
Jan 4, 2012, 7:22:19 PM1/4/12
to la bona lingvo


On Jan 4, 4:04 pm, Renato Corsetti <renato.corse...@uniroma1.it>
wrote:
> Kara Francisko,
>
> vi vere estas proponanta la linion:
>
> inflam-o --> brul-um-o

> Kion pensas la aliaj?

Mi pensas ke inflamo tute ne rilatas al brulo, kaj ke uzado de
"brulumo" kawzus konfuzojn

gxzis, Ronaldo N

Harri Laine

unread,
Jan 5, 2012, 3:33:13 AM1/5/12
to la-bona...@googlegroups.com
Franklin Montenegro-Rodas skribis, 4.1.2012:

> Kutimaj elmontroj de inflamo, krom leviĝo de loka (kaj eĉ sistema)

> *teperaturo*, ankaŭ estas *ŝvelo *kaj *doloro*, karakteroj eble ne


> sufiĉe komunikitaj de vorto "brulumo".

Mi konjektas, ke laŭ via opinio do la vorto "inflamo" sufiĉe
komunikas tiujn elmontrojn. Kiel?

Amike
Harri


Johan Derks

unread,
Jan 5, 2012, 12:02:12 PM1/5/12
to la bona lingvo
Mi konjektas, ke Zamenhof estis inspirita de la etimologio de in-
flamme-r.
Mi ne pensas, ke hodiaue verkisto spontanee kreus 'brulumi' por indiki
inflamon.
Aliflanke oni devas koncedi, ke 'brulumi' estas fundamenta.
Alidire oni ne povas ignori ghin. Tamen akademianoj faris tion, kun
argumentoj,.mi pensas.
Lau mi ambau tradicioj havu ekzistorajton, dum brulumo estos uzata en
alia stilo ol inflamo.
Mi ne kontrauas tial linion inflamo ~ brulumo, sed ankau ne multe
favoras ghin.

Fra Simo

unread,
Jan 5, 2012, 2:16:02 PM1/5/12
to la-bona...@googlegroups.com
     CHu do estas multe pli malfacile anstatauigi en iom da lokoj "inflam/" per "brul/um/", ol en egala nombro da lokoj anstatauigi "-->" per "=" ?  Ankau se tiel estus, ni tamen ne rajtus kvazaue rekomendi kontrau-Fundamentajhojn (krom, eble, che iu el la kelkaj akcidentaj fusajhoj en la Fundamento, el la speco de "firm/{a,o}" k. s. ;  chi tie ne temas pri io tia).

     Se "brul/um/" ne estus Fundamenta, ni devus fronti tiun opinion, ke tiufor
ma vorto ne nepre esprimas chiujn flankojn de brulumo. Tiun trafe rebatis Harri per sia demando :
Mi konjektas, ke laŭ via opinio do la vorto "inflamo" sufiĉe
komunikas tiujn elmontrojn. Kiel?
 
     Ni devas ne forgesi, ke kunmetajhoj (speciale, sed ne nure tiuj kun la sufikso "um/" !) estas vort(obaz)oj novaj, kun propra signifo ne nepre plene eldirita per ties eroj. GHuste tial oni kreis novan vorton anstatau uzi klarigan frazon.
     (Ke io simila estas direbla ankau pri duvortaj au kelkvortaj terminoj, tion mi mencias pro kompleteco, sed la demando ne aperas che "brul/um/o".)

2012/1/4 Ren(ato Corsetti <renato....@uniroma1.it>
 ___________________________

Fra Simo

unread,
Jan 5, 2012, 2:27:55 PM1/5/12
to la-bona...@googlegroups.com


2012/1/4 Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>

Op 4/01/2012 16:22, Marcos Cramer schreef:

Mi ne kontrauus shanghi al "brulumo" en chiuj okazoj, sed almenau antaue atendus la opiniojn kaj argumentojn de aliaj listanoj.

Verŝajne sciindas, kial la akademianoj oficialigis "inflam".

     Tial, ke tro imponis al ili la lingvo franca, kaj ili konis nek la germanan ("Entzündung", pri kio ili eble ne kulpis), nek la internacian ("brul/um/o", pri kio ili ja kulpis).

Amike salutas Leo


--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

--

-------------------------------------------------------------------------------------
 Christ est ressuscité, alléluia ! --- Il est vraiment ressuscité, alléluia !

Kristo releviĝis, haleluja !  --- Vere li releviĝis, haleluja !

Anna Lowenstein

unread,
Jan 13, 2012, 6:05:26 AM1/13/12
to la-bona...@googlegroups.com

Tiu propono estus teorie ebla, sed ŝajnas al mi nuntempe tro malproksima de la efektive uzata Esperanto. “Inflamo” estas specifa stato, sed se iu dirus al mi, ke lia/ŝia gorĝo brulumas, ekzemple, ĉar mi neniam aŭdis tian esprimon mi miskomprenus, ke tio priskribas ĝeneralan senton de brulado kaj doloro.

 

Se esperantistoj estus estintaj pli skemismaj ekde la komenco (kaj se en 1900 jam ekzistus La Bona Lingvo), eble nun ni uzus la vorton “brulumi” anstataŭ “inflami”, sed laŭ mi estas nun tro malfrue por returni la lingvouzon malantataŭen, almenaŭ rilate al tiu vorto.

 

Se niaj proponoj estos tro ekstremismaj, la uzantoj ne prenos nin serioze.

 

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Franklin Montenegro-Rodas
Inviato: mercoledì 4 gennaio 2012 22.17
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) inflam-o

Fra Simo

unread,
Jan 13, 2012, 7:12:45 AM1/13/12
to la-bona...@googlegroups.com
      Mi nenion efektive proponis. Mi nur atentigis pri la ekzisto de la Fundamenta vorto "brul/um/o", pro kio nenia propono pri anstataua novajho estas prikonsiderebla.
     Ekzistas en la Fundamento kelkaj akcidentaj malordajhoj ( "de(/)in/o", "firm/a" kaj "firm/o", "trik/i" kaj "trikoto", la signifoj de "min/", "August/o" homnomo kaj "August/o" monatnomo, 'Juli/o"... mi povus mencii kelkajn pliajn, eble ankorau kelkajn neniu rimarkis). Ekster tiaj okazoj la Fundamenton ni sendispute obeu, au ni rezignu pri Esperantisteco.
     Ke unu homo (au multaj homoj) ankorau ne konas la vorton "brul/um/o" au iun alian, kaj pro tio ili tiun ne komprenas au miskomprenas, tio ne faras kauzon, ke oni rezignu pri Esperanto kaj proponu anstataue ian alian lingvon.
      Post la Kongreso el la jaro 1905-a, estas jam nenio "ekstremisma" en atentado pri la tiam solene faritaj decidoj.


2012/1/13 Anna Lowenstein <anna.lo...@virgilio.it>



--
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages