[OT] personaj rimarkoj far J-K

1 view
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Apr 1, 2009, 6:06:48 PM4/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
From: "J-K Rinaldo el Padova.IT.EU"


> Ronaldo sxatas kritiki aliajn proponojn.
> Sed poste li ne faras pli bonajn!

Kion do vi riprocxas al mi? Ke mi agnoskas ke mi ne scias cxion?

bonvolu ne plenigi la retposxtkestojn per tiom senutilaj mesagxoj kaj citajxoj

gxis, Ronaldo


--
http://www.esperanto.net

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Apr 2, 2009, 3:05:30 AM4/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
>
>> Rinaldo: vi sxatas kritiki aliajn proponojn. Sed poste vi ne faras pli bonajn!
>>
> Rolando reagas: ... bonvolu ne plenigi la retposxtkestojn per tiom senutilaj mesagxoj kaj citajxoj
Rilate al vi mi povas nur rediri ke propono estas cxiam bona manke de
pli bona, cxu ne?
Rilate al senutileco de miaj kontribuajxoj, mi konstatas vian opinion.

Dankon, J-K Rinaldo

ro-esp

unread,
Apr 7, 2009, 5:20:58 PM4/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
[per "personaj" mi celis "ad-hominem"]

From: "J-K Rinaldo el Padova.IT.EU"

>>> Rinaldo: vi sxatas kritiki aliajn proponojn. Sed poste vi ne faras pli
bonajn!

kion vi celas per "aliaj" ?

> Rolando reagas: ...

mi estas Ronaldo, ne Rolando

>> bonvolu ne plenigi la retposxtkestojn per tiom senutilaj mesagxoj kaj
citajxoj

> Rilate al vi mi povas nur rediri ke propono estas cxiam bona manke
> de pli bona, cxu ne?

ne nepre.. Se mi diras ke vorto/esprimo havas tro da signifoj, aw ke gxi
versxajne misinterpretatos, kaj mi klarigas kial....tio estas nur invito
sercxi
aw elpensi pli bonan. Se mi estus denaskulo de ajna afrika/azia/indiana
lingvo, mi sendube pli libere proponus tiulingvajn radikojn. Tamen, mi nur
konas 4 okcidentewropajn lingvojn, do mi retenas min tiukampe.

Cetere bonvolu respondi al mia demando "kion ekzakte vi riprocxas al mi?"

gxis, Ronaldo


J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Apr 10, 2009, 2:00:30 PM4/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
> > Rinaldo: vi sxatas kritiki aliajn proponojn. Sed poste vi ne faras
pli bonajn!
> Rolando: kion vi celas per "aliaj"?,,, kion ekzakte vi riprocxas al mi?"
Origine mi respondis al via reago pri "kovarda", en kiu vi kritikis 4
proponojn de 4 malsamaj listanoj, sen fakte fari alternativajn
proponojn... tamen gxi estis KONSTATO pli ol riprocxo.

Vere kiu sxatas riprocxi estas vi... tion oni povas konstati en pluraj
mesagxoj. Tamen permesu al mi forliberigi la listanojn pri enuigaj
polemikoj. Eventuale mi pli detaligos rekte al vi.

Mi fine atentigas pri la fakto ke plejofte kiu unuafoje proponas
neologismon, ne necese havas pretan bonan solvon. Kiu proponas
neologismon gxenerale gxin akompanas per provizora propono de samsignifa
vorto... ankaux por klarigi la signifon de la neologismo.

Mi reastyas je via dispono private, Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Apr 10, 2009, 2:23:54 PM4/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:
> Mi restas je via dispono private
Tre bona ideo. Tiu speco de interŝanĝoj estus farataj private kaj ne en
la listo.

Amike

Renato

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Apr 10, 2009, 4:04:14 PM4/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Damne! Ankotauxfoje mi erare skribis la nomon de Ronaldo.
Pro tio ke li jam du foje plendis pro tia eraro, mi devas pardonpeti.

Mi ne komprenas pro kio elglitas tiu senkonscia anagramo.
Eble efikas sur mi:
- aux psikologia fakto: ja la simileco al mia familinomo;
- aux la volo ne konfuzigxi per la nomo de la fama pilsportisto;
- aux (stranga erarkutimo mia) tutsimple anagrami literojn.

Cxiuokaze mi profitas por esprimi sume mian "aprezadon" (ja neologismo,
kiun en cxi okazo ne placxas al mi gxin anstatauxi per "sxatado") por la
kompetenteco de Ronaldo mem.

Gxis, Rinaldo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages