hortikulturo

2 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
May 3, 2009, 6:04:58 PM5/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi proponas la linion

hortikultur·o → ĝarden·kultiv·ad·o, ĝarden·ad·o

Amike,

Marcos

Anna Lowenstein

unread,
May 4, 2009, 2:57:11 AM5/4/09
to la-bona...@googlegroups.com

Laŭ la angla Wikipedia, “Horticulture is the industry and science of plant cultivation.” Tio ŝajnas konformi kun PIV, kiu donas priskribon pli ol difinon. Eble “Plant-kultiva scienco / Plant-kultiva industrio”. Ĉu temus pri scienco aŭ industrio dependus de la kunteksto.

Anna


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: lunedì 4 maggio 2009 0.05
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) hortikulturo

Renato Corsetti

unread,
May 4, 2009, 2:57:18 AM5/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
hortikultur·o → ĝarden·kultiv·ad·o, ĝarden·ad·o
Registrita. Kritikoj bonvenaj.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
May 4, 2009, 3:32:19 AM5/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

“Plant-kultiva scienco / Plant-kultiva industrio”.

Ĉu eblas ankaŭ Ĝarden-scienco?

Renato



Anna Lowenstein

unread,
May 4, 2009, 3:40:07 AM5/4/09
to la-bona...@googlegroups.com

Laŭ mia kompreno, la kampo estas pli vasta kaj ĝenerala ol nur ĝardenoj. Povus temi pri ornamaj plantoj por ĝardenoj, sed ankaŭ pri manĝeblaj plantoj, produktado de grenoj, arboj ktp. – praktike pri ĉio, kio kreskas, laŭ tre scienca vidpunkto.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 4 maggio 2009 9.32
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) hortikultur-o

Marcos Cramer

unread,
May 4, 2009, 5:52:30 PM5/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Post la rimarkoj de Anna, mi nun proponus

hortikultur·o → plant·kultiv·ad·o, plant·kultiv·a scienc·o, ĝarden(·kultiv)·ad·o

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
May 5, 2009, 3:33:46 AM5/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
hortikultur·o → plant·kultiv·ad·o, plant·kultiv·a scienc·o, ĝarden(·kultiv)·ad·o
Malgraŭ tio, ke la  lukto inter plant kaj kreskaĵo daŭras, mi registris tion.

Amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
May 5, 2009, 3:40:10 AM5/5/09
to la-bona...@googlegroups.com

Tamen, certe temas pri plantoj, ĉar laŭdifine ili estas plantitaj kaj aktive kultivitaj. Mi pensas, ke la dubo pri “planto” rilatas al naturaj kreskaĵoj, kiuj supozeble ne estis intence plantitaj.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 5 maggio 2009 9.34


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) hortikultur-o

 

Marcos:

Fra Simo

unread,
May 14, 2009, 4:55:29 PM5/14/09
to la-bona...@googlegroups.com

2009/5/4 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

Post la rimarkoj de Anna, mi nun proponus

hortikultur·o → plant·kultiv·ad·o, plant·kultiv·a scienc·o, ĝarden(·kultiv)·ad·o

     Ankorau mi ne komprenis, kial oni anstatauigu la radikon "kultur/" per "kultiv/". Pli grave, mi ne komprenis, kian diferencon metas inter tiuj du ties uzantoj. Se mi ne eraras, la diferenco ne estas chie unu sama. En la (N)PIV tiu diferenco estas relative klara, sed shajnas al mi, ke la tiea signifo de "kultiv/i" (alia ol che Marcos, char lau ghi, se mi senerare komprenas, kampon au ghardenon oni povas "kulturi", sed ne "kultivi") kvazausenplie signifas la samon kiel "kresk/ig/i".
 
    Pri "plant/" oni ne povas dubi, char "plant/[i]" kaj "kresk/ajh/o" estas Fundamentaj. En nia tabelo aperas :
plant·o ~ kresk·aĵ·o
     Tion oni nepre devas korekti al :
plant·o → kresk·aĵ·o
    Anna raportas pri unu difino de unu alilingva vorto simila al "hortikultur/o" : "Horticulture is the industry and science of plant cultivation” ("Horticulture estas la industrio [???] kaj scienco pri kreskigado de kreskajhoj"). Mi certas nek, ke tiu estas ghusta pri tiu lingvo, nek, se ghi ja estas tia, ke ankau por Esperanto ghi taugas. Lau la latina vortobazo "hort-" devus temi speciale pri ghardenoj ;  tion oni povas plivastigi al ankaue eksterghardena kreskigado de tiaj kreskajhoj, kiujn oni kutime en ghardenoj kreskigas. Temas ankau pri tiurilata scienco nek lau ordinara komprenmaniero, nek lau la PIV-a paragrafo,
    Mi proponas, ke ni tenu nin al la jeno, au al io tre simila :
hortikultur·o → gharden·(o·)kultur·(ad·)o

Fra Simo

unread,
May 14, 2009, 5:06:57 PM5/14/09
to la-bona...@googlegroups.com


2009/5/5 Anna Lowenstein <anna.lo...@esperanto.org>

Tamen, certe temas pri plantoj, ĉar laŭdifine ili estas plantitaj kaj aktive kultivitaj. Mi pensas, ke la dubo pri “planto” rilatas al naturaj kreskaĵoj, kiuj supozeble ne estis intence plantitaj.

     Multajn ghardenajn kreskajhojn oni ekhavas per semado, ne per plantado.
     Sendepende de tio, el "plant/i" apenau eblus, ke "plant/o" signifu "kreskajho".

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages