--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
Mi samopinias kun Anna. Sed PIV en la reto memorigas nin, ke ni ne estas francoj:
interveni
1 Elpaŝi inter du partioj, kiel peranto aŭ partoprenanto: mi ne volas interveni inter via patro k via amanto; interveni en traktadon; oni petis la ambasadoron interveni kiel paciganto. ☞ enmiksi sin.
2 Okazi inter aliaj aferoj: negrava akcidento intervenis dum la prezentado.
interveno. Ago de iu, efiko de io intervenanta: lia interveno en la diskuton klarigis ĉion; la interveno de la vorto «po» en la frazoZ; la soleno finiĝis sen aliaj intervenoj. ☞ incidento.
intervenismo £ Sinenmikso, kiun necesigas specialaj cirkonstancoj, de la registaro sur ekonomia tereno.
Cetere ‘intervenismo’ estis tre konata politika vorto okaze de la 1-a mondmilito por difini tiujn, kiuj volis partopreni la militon.
Chiuokaze mi dirus, ke oni rajtas uzi ghin por mallonga alparolo okaze de kunveno, reage al prelego, ne por la prelego mem.
Amike
Renato