marmelado kaj konfitajho?

1 view
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
May 4, 2008, 6:16:03 PM5/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi jhus rimarkis, ke ekzistas en Esperanto la du vortoj "marmelado"
kaj "konfitajho", kiuj en PIV kaj ReVo havas tiel similajn difinojn,
ke mi ne kapablas kompreni kio estas la diferenco. Chu entute estas
diferenco?

Se ne, ni certe konsilu la uzon de "konfitajho" anstatau "marmelado".
Sed eble mi pretervidas ion...

Amike,

Marcos

Detlef Karthaus

unread,
May 4, 2008, 10:57:43 PM5/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne havas fortajn opiniojn pri marmelado sed jen kion mi trovis:
 
En la franca "confiture" laux petit Robert signifas "frukto trancxita aux entera kuirita en sukero por konservi gxin"
Kaj la franca "marmelade" signifas "frukto dispremita kaj kuirita kun sukero"
 
Do sxajnas al mi ke konfitajxo estas postmangxo, kaj marmeladon oni metas sur pano.
 
Krome en la kanada angla oni distingas inter "marmelade" kiu estas farita de maldolcxa orangxo, kaj "jam" kiu estas farita de aliaj fruktoj.  Mi neniam alkutimigxis al tiu distingo kaj kiam mi eraras oni demandas min cxu mi estas fremdulo:)

Senpolemike
Detlef K
2008/5/4 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>:

Nguyen Xuan Thu

unread,
May 5, 2008, 12:13:03 AM5/5/08
to la-bona...@googlegroups.com, Le Thien Thu
Post konsiligxo de esperantisto-kolegino, ingxeniero pri mangxajxa tehxnologio, marmelado kaj konfitajxo malsamas je multaj punktoj:
 
Ingredienco: Ambaux estas preparitaj el fruktoj, sed fruktoj por marmelado estas pli ordinaraj (orangxo, pomo...),
Distrancxigxo: oni distrancxigas fruktojn au pistas ilin por fari marmeladon. Por konfitajxo, oni lasas ilin sen distrancxo aux nur iomete distrancxas.
Sukera proporcio: 50% por marmelado, 70% por konfitajxo
Malseka proporcio: 55-60% por marmelado, 65-70% por konfitajxo.
Sterilizado: oni aldonas sorban acidon aux benzoaton de sodio kiel konservilo por marmelado. Por konfitajxo, oni nur sterelizas per varmo, ne aldonante hxemiajxon.
Prezo: Konfitajxo estas pli multekosta, ol marmelado.
Gusto: Konfitajxo estas pli bongusta, ol marmelado.
 
en la vjetnama: marmelado = mứt quả nghiền (konfitajxo el pistitaj fruktoj)
                       konfitajxo = mứt
 
Konkludo: marmelado (franclingve marmelade, compote), kaj konfitajxo (franclingve confiture) estas du malsamaj produktoj kaj rajtas havi sian apartan nomon.
 
Amike,
Thu

Renato Corsetti

unread,
May 5, 2008, 2:46:51 AM5/5/08
to la-bona...@googlegroups.com

>en la vjetnama: marmelado = mứt quả nghiỠn
>(konfitajxo el pistitaj fruktoj)
> konfitajxo = mứt

>
>Konkludo: marmelado (franclingve marmelade,
>compote), kaj konfitajxo (franclingve confiture)
>estas du malsamaj produktoj kaj rajtas havi sian apartan nomon.

Mi ne povas helpi, c'ar Italujo ne estas la lando
de marmeladoj au' konfitaj'oj. La vortaro de
Carlo Minnaja sub "konfitaj'o" havas "confettura"
(kiu estas evidenta esprimo pruntita el la
franca) kaj "marmellata" (kun la indiko ke
ekzistas ankau' la radiko "marmelad-").

Eventuale oni povus sekvi la vjetnaman kaj havi:

marmelad-o = konfit-ajx-o el pist-it-a-j frukt-o-j

Eble ni atnedu ankorau' kelkajn opiniojn.

Amike

Renato

~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~

Pilar Otto

unread,
May 5, 2008, 9:17:26 AM5/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> Mi jhus rimarkis, ke ekzistas en Esperanto la du vortoj "marmelado"
> kaj "konfitajho", kiuj en PIV kaj ReVo havas tiel similajn difinojn,
> ke mi ne kapablas kompreni kio estas la diferenco. Chu entute estas
> diferenco?

En kelkaj landoj jes, en aliaj ne. La vorto "marmelado" devenas de la
portugala, en kiu "marmelo" signifas "cidonio". La portugala vorto siavice
devenas de la greka "melimelon" ("mielpomo"). Origine, do, marmelado estis
cidonia konfitajxo. En la cxiutaga hispana lingvo oni diras "mermelada" kaj
pri konfitajxo kaj pri marmelado; sed en la skandinavaj lingvoj, almenaux la
dana kaj la norvega, oni distingas inter "syltetøy" (la norvega formo) =
konfitajxo, kaj "marmelade", kiun la vortaroj difinas kiel "rigida
(malmola?) konfitajxo el frukto aux bero". Ekzistas oficiala normo, laux kiu
oni rajtas nomi la konfitajxon "marmelade" nur se gxi enhavas certan
procentajxon da frukto/bero. Mi sercxis skriban fonton de tiu informo por
povi doni la ekzaktan procentajxon, sed ne trovis: nek en vortaroj nek en
kuirlibroj, kiuj estas je mia dispono. En la angla ekzistas "jam" kaj
"marmelade", en la germana "Eingemachtes" kaj "Marmelade", en la rusa
"varenje" kaj "marmelad", kaj en la franca "confiture" kaj "marmelade". Se
en tiom da lingvoj ekzistas du vortoj, mi konjektas, ke iu realajxo
kasxigxas sub la duvorteco, kvankam mi mem ne estas suficxe kompetenta por
malkasxi gxin.

Otto

Renato Corsetti

unread,
May 5, 2008, 1:44:21 PM5/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

>En la cxiutaga hispana lingvo oni diras "mermelada" kaj
>pri konfitajxo kaj pri marmelado;

Same en la itala.

>sed en la skandinavaj lingvoj

C'u povas esti iu marmelada divid-linio: en Norda Eu'ropo oni aktive
uzas la du vortojn dum en la sudo oni havas nur unu (kio povas bonege
sekvi el la fakto ke oni produktas c'efe unu el la aj'oj)?

>Se en tiom da lingvoj ekzistas du vortoj, mi konjektas, ke iu realajxo
>kasxigxas sub la duvorteco, kvankam mi mem ne estas suficxe kompetenta por
>malkasxi gxin.

Bedau'rinde ankau' mi ne, sed mi volonte au'skultos pli da listanoj.

El la vortaroj s'ajnas ke en Esperanto "konfit-" estas pli baza vorto
fundamenta.

Marcos Cramer

unread,
May 5, 2008, 4:41:24 PM5/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Venis multaj informoj pri la temo, sed al mi iuj shajnis konflikti...

Detlef skribis ke konfitajho estas postmangxo, kaj ke marmeladon oni
metas sur pano. Nguyen skribas ke konfitajho havas pli da sukero ol
marmelado. Mi persone ne povas imagi manghi ion pli sukerrichan ol
tiun panshmirajhon el fruktoj kaj sukero, kiun oni en Germanio nomas
"Marmelade" au "Konfitüre"; do al mi tiuj du informoj shajnas
konflikti.

En la germana ekzistas la tri vortoj "Kompott", "Marmelade" kaj
"Konfitüre". "Kompott" enhavas malpli da sukero (au ech neniom da
aldonita sukero) kaj taugas kiel postmanghajho. "Marmelade" kaj
"Konfitüre" estas la sama afero en la chiutaga lingvouzo, nome
ponshmirajho el fruktoj kuiritaj kun sukero. Formale (sur etikedoj kaj
en reklamo) oni rajtas uzi "Marmelade" nur por io produktita el
citrusoj (ekz-e el oranghoj), dum chiu panshmirajho el aliaj fruktoj
devas nomighi "Konfitüre". Tiu formalajho, kiu kontrauas la gheneralan
lingvouzon, devenas de EU-regulo el la jaro 1982, per kiu Britio
devigis aliajn landojn sekvi la la anglalingvan kutimon ke "marmalade"
nur povas esti el citrusoj (dum en la angla oni jam delonge diras
"jam" por chiuj panshmirajhoj el aliaj fruktoj). (Intertempe tamen
ekzistas kelkaj esceptoj al tiu regulo.) Char temis pri EU-regulo,
surprizus min se ne estus same en la skandinaviaj EU-landoj (Danujo
kaj Svedujo).

Al mi shajnas ke en Esperanto "kompoto" estas la postmanghajho, kiu
kutime enhavas malpli da sukero ol konfitajho/marmelado. Pro tio ke la
ghinunaj informoj pri la diferenco inter marmelado kaj konfitajho
shajnis konflikti, mi daure ne komprenas chu vere ekzistas diferenco
inter la du en Esperanto...

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
May 5, 2008, 5:02:25 PM5/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>Pro tio ke la
>ghinunaj informoj pri la diferenco inter marmelado kaj konfitajho
>shajnis konflikti, mi daure ne komprenas chu vere ekzistas diferenco
>inter la du en Esperanto...

Tio chefe dependas de via lingvo, char la 17-a regulo de Esperanto
diras: "Donu al radikoj en Esperanto chiujn sencojn de la simila
radiko, kiun vi trovas en via nacia lingvo, MALGRAU TIO, KION
REGISTRAS VORTAROJ". PIV mem, aliflanke, difinas "marmelado" kiel
"speco de konfitaj'o". Mi ne scias.

Amike

Anna Lowenstein

unread,
May 6, 2008, 9:07:53 AM5/6/08
to la-bona...@googlegroups.com
Jen la nacilingvaj tradukoj de "konfit-" lau' la Fundamento:

konfit' confire | preserve with sugar | einmachen (mit Zucker) | варить въ сахарѣ | smażyć w cukrze.

Mi komprenas nur la anglan kaj la germanan, kies tradukoj estas tiel g'eneralaj, ke ili povus signifi praktike ion ajn, kaj kompreneble oni rajtus mem interpreti lau'dezire la vorton "konfitaj'o". La franca vorto "confire" tute ne trovig'as en mia mezgranda franca vortaro.

Lau' PV:
"Konfiti" signifas "Prepari fruktojn, restigante ilin en densa siropo, kiu ilin penetras kaj konservas."
"Marmelado" signifas "Speco de konfitaj'o el fruktoj kuiritaj kun sukero sufic'e longe, por ke ili konsistigu densan kac'on."

La esenca diferenco c'i tie ne rilatas al la proporcioj de sukero, sed al la c'eesto de siropo. Lau' mia kompreno de la difinoj, "konfitaj'o" devas esti fruktoj en siropo, kiel tiuj fruktoj en ladskatoloj, kiujn oni mang'as fine de la mang'o kiel deserto. Por prepari tion, oni metas la fruktojn en kaserolon kun akvo kaj sukero, kaj kunboligas ilin tre longe, g'is la likvaj'o farig'as densa siropo.

"Marmelado" aliflanke estas la s'miraj'o, kiun oni metas sur panon. G'i estas farita nur el fruktoj kaj sukero, sen aldono de akvo. Oni kunboligas ilin tre longe, g'is la miksaj'o farig'as speco de j'eleo. Efektive estas difinita momento dum la kuirado, kiam la amaso "j'eleig'as"; se tio ne okazas, la miksaj'o restas likva kaj la marmelado estas nesukcesa. Tiu j'eleig'o ne okazas dum farado de konfitaj'o, kaj eble estas esenca parto de la diferenco inter la du.

Anglalingvanoj distingas inter "jam" kaj "marmelade", sed tio estas apartaj'o de la anglaj lingvo kaj kulturo. "Marmelade" estas tutsimple marmelado el orang'oj au' citronoj (foje el aliaj parencaj fruktoj), kiu enhavas pecojn de la s'elo. Do, anglalingvaj esperantistoj kompreneble uzas la Esperanton vorton "marmelado" nur por tio, kaj diras "konfitaj'o" por c'iaj aliaj marmeladoj, t.e. por traduki la anglan vorton "jam". Lau' la difinoj en PV, tiu uzo s'ajnas al mi malg'usta.

Do, por La Bona Lingvo mi proponas:

Konfitaj'o: Konservaj'o el fruktoj en siropo.
Marmelado: Frukta s'miraj'o, kutime mang'ata sur pano.

Kore,
Anna

Renato Corsetti

unread,
May 6, 2008, 9:14:15 AM5/6/08
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Anna, pro la pliaj informoj.

>Do, por La Bona Lingvo mi proponas:
>
>Konfitaj'o: Konservaj'o el fruktoj en siropo.
>Marmelado: Frukta s'miraj'o, kutime mang'ata sur pano.

La demando c'i tie estis c'u konsili la linion:

marmelad-o = pli solid-a konfit-ajx-o?

Amike

Renato


>Kore,
>Anna

Anna Lowenstein

unread,
May 6, 2008, 2:57:57 PM5/6/08
to la-bona...@googlegroups.com

La demando c'i tie estis c'u konsili la linion:

marmelad-o = pli solid-a konfit-ajx-o?

Tio (pli-malpli) priskribas marmeladon, sed mi ne kredas, ke g'i helpus
leganton kompreni pri kio temas.
Anna

Marcos Cramer

unread,
May 6, 2008, 4:41:08 PM5/6/08
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al Anna pro shiaj tre bonaj klarigoj. Mi nun komprenas kio
estas la diferenco inter "konfitajho" kaj "marmelado" en Esperanto.
Lau mi en la nunaj listoj ni ne bezonas liniojn pri la temo, char
neniu el la du esprimoj estas anstatauiginda. Sed vere la nuna difino
de marmelado en PIV kaj ReVo ne estas tre bona por kompreni la
signifon de "marmelado" kaj la diferencon inter "konfitajho" kaj
"marmelado". Se ni iam verkos apartan bonlingvan vortaron, ni povas
uzi pli klaran difinon por "marmelado", ekzemple la jenan: "Shmirajho
el fruktoj kuiritaj kun sukero, kutime manghata sur pano". Intertempe
iu listano kiu ankau membras en la ReVo-listo povas proponi tian
difin-plibonigon al ReVo.

> Anglalingvanoj distingas inter "jam" kaj "marmelade", sed tio estas apartaj'o de la anglaj lingvo kaj kulturo.

Tamen, kiel mi jam menciis en mia antaua mesagho, jam en 1982 la
britoj devigis al la tuta EU sekvi tiun kulturan apartajhon (almenau
sur etikedoj kaj en reklamo). Tial nun en Germanujo chiuj marmeladoj
el ne-citrusaj fruktoj numighas "Konfitüre". Se tiu uzo iam ankau
firmighos en la ghenerala lingvouzo de la plej multaj EU-anoj, povus
esti ke tio ankau forte influos la uzon en Esperanto... :-(

Amike,

Marcos

Tadasi Saka

unread,
May 6, 2008, 8:45:01 PM5/6/08
to la-bona...@googlegroups.com
Anna skribis:

> Anglalingvanoj distingas inter "jam" kaj "marmelade",

Tute same che japanlingvanoj. La japana lingvo havas la vortojn
"zyamu" kaj "maamareedo"(au "mamareedo") pruntitajn el la anglaj "jam"
kaj "marmalade".

> Do, por La Bona Lingvo mi proponas:

> Konfitaj'o: Konservaj'o el fruktoj en siropo.
> Marmelado: Frukta s'miraj'o, kutime mang'ata sur pano.

Mi volus proponi la samon.

Amike,

Tadasi

Renato Corsetti

unread,
May 7, 2008, 4:06:42 AM5/7/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>Lau mi en la nunaj listoj ni ne bezonas liniojn pri la temo, char
>neniu el la du esprimoj estas anstatauiginda.

Do, la problemo falas.

>Sed vere la nuna difino
>de marmelado en PIV kaj ReVo ne estas tre bona por kompreni la
>signifon de "marmelado" kaj la diferencon inter "konfitajho" kaj
>"marmelado".

Ni povas provi influi REVO-n.

>Se ni iam verkos apartan bonlingvan vortaron, ni povas
>uzi pli klaran difinon por "marmelado", ekzemple la jenan: "Shmirajho
>el fruktoj kuiritaj kun sukero, kutime manghata sur pano".

Provizore mi enprenis tiun difinon en
http://www.bonalingvo.it/index.php/Fundamentaj_kaj_oficialaj_radikoj.

Bonvolu rigardi la literon M.

>Intertempe
>iu listano kiu ankau membras en la ReVo-listo povas proponi tian
>difin-plibonigon al ReVo.

Mi povas proponi en ilia listo.

>Tamen, kiel mi jam menciis en mia antaua mesagho, jam en 1982 la
>britoj devigis al la tuta EU sekvi tiun kulturan apartajhon (almenau
>sur etikedoj kaj en reklamo). Tial nun en Germanujo chiuj marmeladoj
>el ne-citrusaj fruktoj numighas "Konfitüre". Se tiu uzo iam ankau
>firmighos en la ghenerala lingvouzo de la plej multaj EU-anoj, povus
>esti ke tio ankau forte influos la uzon en Esperanto... :-(

Certe. Sed momente ni restu c'e la pli g'enerala signifo de "marmelado".

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
May 7, 2008, 4:14:45 AM5/7/08
to la-bona...@googlegroups.com
Tadasi:

>Mi volus proponi la samon.

Bonvolu rigardi en
http://www.bonalingvo.it/index.php/Fundamentaj_kaj_oficialaj_radikoj.

attilio

unread,
May 7, 2008, 12:47:51 PM5/7/08
to la bona lingvo
KONFITAĴO laŭ reta vortaro:

Frandaĵo, konsistanta el fruktoj, pecigitaj aŭ ne, kuiritaj kun
rafinita aŭ kristaligita sukero, kaj konservitaj en la siropo, kiun
ilia suko faris kun la fandita sukero: brilis vitraj vazoj kun
konfitaĵoj, preparitaj en la pasinta jaro [1].
Rim.: Ne konfuzu kun la marmelado, kiu estas fruktokaĉo, la ĵeleo,
kiu estas koagulita fruktosuko, kaj la kompoto, kiu konsistas el
fruktoj mallonge kuiritaj kaj malmulte sukeritaj.

Miaopinie ĉi espliko tute klaras; ekde mia infaneco marmelado por mi
estas kuirita dolĉa kaĉo el ajnaj fruktoj, kaj konfitaĵo estas
kuiritaj fruktoj, en pecetoj aŭ integraj depende de la grandeco de la
fruktoj, pli malpli densa kaj dolĉa samkiel marmelado. MI neniam havis
pri tio ajnan dubo.
amike Attilio

Renato Corsetti

unread,
May 7, 2008, 1:03:13 PM5/7/08
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Attilio!

>MI neniam havis pri tio ajnan dubon.

Sed efektive aliaj havis, italoj diras "marmellata" por c'io en la
komunuza lingvo, kaj la aludo al s'mirado sur pano povas esti utila.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages