Date: Fri 17 Apr 2009 07:44
From: "J-K Rinaldo el Padova.IT.EU"
> Nun ni havas linion pri jeto
> > jet·o → re·ag·aviad·il·o
reageervliegtuig, reagierflugzeug, reacting airplane, avion a reagir...
Kaj kion pri
- jetsocieto el jet society --> monduma societo
- jetularo el jet set --> monduma societo?
pluraj punktoj.
1 mi ne scias cxu la vorto "jetsociety" efektive uzatas en la angla
2 law mi temas nek pri eta socio, nek pri societo law ($%^&) PIV
(regula kunestado por iu celo)
3 law mi ecx ne temas pri mondumado
4 la anoj law mi ne nepre dandas
5 la esprimo "jet set" law mi simple kaj nur indikas homojn famajn
kaj ricxajn, per indiki ke ili regule vojagxas per modernaj aviadiloj.
Foje ili ecx proprajxas propran.
Date: Fri 17 Apr 2009 12:36
From: Andreas Kueck
> "Verein Deutsche Sprache" (Asocio "Germana Lingvo") proponas
> por "jet set" la vorton "Schickeria". Ghi devenas - lau Vikipedio -
> de la itala "sciccheria" (chu eble "elegant[ec]o"?)
kial ne "sxikumado" ?
> kaj jida "schickern" ("drinki") kaj estas moka esprimo por la
> fest-/kultur-/mod-scena publikularo, kies (festo-)skandal(et)oj
> estas al la publiko konigataj de la skandalgazetaro.
Date: Fri 17 Apr 2009 13:57
From: "Anna Lowenstein"
> Mi verŝajne dirus ion kiel "la pinto de la pinto"
cxu gxi estas tiom akra ;-)
> aŭ "la elito de la elito"
mi nepre ne uzus tiun. "Elito" rilatas al rezulto de elekta procedo,
kaj homoj anigxas per merito aw mempruvo. Al la jet set eblas anigxi
jam per naskigxo el la gxusta patrino, foje ecx per adoptigxo
> (sed bedaŭrinde "elito" estas neoficiala vorto)
kaj tio gravu kiel ? ;-)
gxis, Ronaldo
Amike
Renato
Renato
Unue mi devas diri, ke mi iom saturigxas pro la cxiama levado de Regulo 15
al kvazauxa gvida pozicio - por ne diri stelo - en la determinado de tio,
kiuj vortoj estu uzeblaj en Esperanto. Kiel mi jam antauxe diris, Regulo 15,
la antauxlasta regulo de la Fundamenta Gramatiko, versxajne estas intencita
kiel "elturnigxo" por eroj cetere ne enigeblaj, do por "restkategorio", same
kiel la prepozicio "je" kaj la sufikso "-um-". Mi ja samopinias pri tio, ke
la Akademio devus specifi la aplikmanieron de Regulo 15, sed laux mia
opinio, por kiu mi eventuale pledos en la Akademio, la specifo devas
konsideri tiun econ de Regulo 15.
Due mi insistas, ke por ke Regulo 15 estu aplikebla, ne suficxas konstati,
ke vorto aperas en tiom da malsamaj lingvoj: oni minimume devas certigxi, ke
gxi aperas kun (proksimume) la sama signifo en cxiuj tiuj lingvoj. Cxu vi
certas, ke "chic" lauxas tiun kondicxon? Eble jes. Jen kiel tradukas gxin la
el-Esperantaj vortaroj (ne tre ampleksaj), pri kiuj mi disponas: france
"chic, à la mode, de bon goût"; germane "schick; elegant (gekleidet)";
hispane "chic, de buen gusto"; norvege "chic (fiks, moderne)"; ruse
"sxikarnyj".
Trie, kaj plej grave por la diskuto de samsignifajxoj de "jet-societo" kaj
"jetularo": cxu la "sxikeco" de tiuj homoj estas vera, aux cxu gxi estas
same sxajna, kiel ilia "eliteco"?
Otto
ĉu elimini --> for-ig-i ?
Estus bele, se vi sisteme sendus tiajn vortojn al ĉi tiu listo.
Amike
Renato
Ne per admonado - konfesinde -, sed ja per mia propra lingvouzo.
> Mi celas
> vortojn, kiuj entute ne havas iajn oficialajn difinojn au tradukojn
> kaj kies signifo estas ne almenau divenebla pro internacieco (mi celas
> ne nur "inter-europecon")? Temas pri vortoj, kiuj nepre estas uzataj,
> ekzemple de China Radio Internacia: "adoleskanto";
Mi diras "junulo", sed ankaux povas uzi pli specifan kunmetajxon, se la
kunteksto tion petas.
> "elimini";
Mi diras "forigi".
> "ekspliki";
Mi diras "klarigi", kaj ankaux Piron forte pledis por gxi en "La bona
lingvo". Se ecx lia pledado ne havis la deziratan efikon, kiel mi atendu ke
mi, kies lingva prestigxo estas multe pli malalta ol tiu de Piron, atingu
rezulton?
> "rara";
Mi diras "malofta".
> "secesiiga" ...
Sen kunteksto mi ne scias, kion mi dirus.
> Se vi unue sukcesas, ke flanke de la Akademio
>
> a) la uzado de tiaj vortoj (temas ja pri "novaj vortoj") estas
> malrekomendata kaj
> b) la aplikmaniero de Regulo 15 estas pli specifinta (tiel ke lau ghi
> uzeblaj vortoj estas relative bone unuecmaniere rekoneblaj),
>
> tiam vi tute prave povas enfokusigi konjektatan tro fushan uzadon de
> Regulo 15.
Pri punkto b) mi havas esperon. Konsiderante la nunan konsiston de la
Akademio, mi opinias, ke elspezi energion por provi atingi suficxan
plimulton por punkto a) estus vana afero. En tiu aserto ne kusxas kritiko
pri la nuna konsisto de la Akademio. Se la Akademio estu reprezenta por la
parolantaro de Esperanto, estas juste, ke gxi havu adeptojn kaj de skemismo
kaj de naturismo. La Akademio ja devas LAUX SIA POVO direkti la evoluon de
la lingvo, sed la Akademio ne havas polican auxtoritaton por TRUDI al la
E-parolantaro difinitajn uzojn. Ecx se gxi havus tian povon, la parolantaro
sendube spitus policecan trudadon Akademian. La Akademio ne povas malatenti
la kolektivajn preferojn de la parolantaro. Tial gxi devas lasi, ke pasu
suficxe da tempo, por ke manifestigxu la kolektivaj preferoj, antaux ol
verdikti pri ia lingvouzo. Escepto kompreneble estas, kiam iu uzo rekte
atencas kontraux la Fundamento aux alia kerna parto de la lingvo (sed regas
diversaj opinioj pri tio, KIO rekte atencas ...). La Akademio ankaux devus
batali kontraux konsciaj provoj manipuli la kolektivajn preferojn - sed tio
estas tre tikla afero!
Analizinte la situacion tia, mi konkludas, ke la plej bona strategio ecx de
Akademiano estas pruvadi per la propra lingvouzo, ke eblas esprimi sin klare
kaj elegante per Esperanto simpla kaj ne pezigita de balastaj neologismoj.
Sed kaj en naturismo kaj en skemismo eblas ekscesi. Ekstremajn polusojn eble
reprezentas Karolo Picx kaj Rikardo Sxulco (mi prefere menciu mortintojn por
ne riski ofendi vivantojn).
Otto
"elimini";Mi diras "forigi".
kaj en naturismo kaj en skemismo eblas ekscesi.