N. Ronaldo
> PIV (mangxu gxin la mefisto) diras ke kolerika rilatas al antikva teorio
> pri enkorpaj likvajxoj hipotezaj.
>
> Reta Vortaro diras : Epiteto de la temperamento
> <
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/temper.html> karakterizata per rapida
> agemo, emociemo forte manifestiĝanta en mienado kaj gestoj: * la praga
> fasonstudio proponis stilon „piloto“: alto estas iom pli ol la averaĝa,
> maldika ..., aktivigita nerva sistemo (pro tio ‐ moviĝemo, rapido de reago,
> kolerika temperamento) ... [1
> <
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/kolerik.html#fnt_1>]. *
> *Rim.:* En iuj lingvoj oni konfuzas kolerika kaj kolerema
> <
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/koler.html#koler.0ema>. Tio evitindas
> en Esperanto.
>
> Do se mi bone komprenas, "kolerika" indikas emon al cxiaj emocioj, nepre ne
> nur kolero
Eble necesus distingi la tri malsamajn signifojn
- (temante pri komuna kolera emo) → kolerema
- (laŭ la ĝenerala konduto, en psika signifo) → impulsiĝema
- (laŭ la antikva medicino) → galhumora
JoKo