Netizen estas konata angla vorto, sed mi ne trovas iun esperantistonkiu proponas taŭgan esperanton por tio. Mi opinias ke “retocivitano” estas la ĝusta vorto por la angla netizen. Kion vi pensas pri tio?
From: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] On Behalf Of Renato Corsetti
Sent: Friday, March 28, 2014 10:26 PM
To: la-bona...@googlegroups.com
Subject: (la bona lingvo) precedenc- o
Abengo:
| Ĉu ne estas aliaj taŭgaj vortoj por “senprecedenca”?
Kara Abengo,
siatempe ni diskutis pri tiu vorto kaj alvenis al la jenaj konkludoj:
precedenco → antaŭ·ekzempl·o
precedenca
precedenc·a (en la formo 'senprecedenca') → (ĝis nun) ne·kon·at·a, antaŭ·e ne vid·it·a, sen·kompar·a, ne·kompar·ebl·a, sen antaŭ·aĵ·o, sen antaŭ·a simil·aĵ·o, sen·egal·a (lau la kunteksto)
precedent·o → antaŭ·ekzempl·o
kiujn vi trovas en nia retejo en la paĝo http://www.bonalingvo.org/index.php?title=Ssv:_P .
Sed ni povas nun rediskuti kune kun vi. Kiel oni diras tion en la ĉina?
Amike
Renato
--
renato corsetti
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
Mi pensas, ke ĝi estas tre bona esperanta analogaĵo, kiu rekonstruas la kunmetitan vorton, kiun la angla estis transforminta en vortkunfandon. Malgraŭ tio mi taksas RETOCIVITANOn nur kiel metaforon, konsiderante, ke en vero ne ekzistas civitanoj en interreto, sed eble nur tra interreto. Tamen, kiel preskaŭ ĉiam, ĉio dependas de la kunteksto.
renato corsetti ren...@esperanto.org
Mi trovis kvar ekzemplojn pri ‘reta civitano’:
[Se temas, tamen, pri ano de Interreto, kiu estas konata kiel la tutmonda reto de la komputil-retoj, ĉu ne pli gxustas diri INTERRETANO, INTERRETULO, INTERRET-LOĜANTO, INTERRETA CIVITANO? Aŭ ĉu tiu prefikso INTER jam fariĝis tute nenecesa, se konsideri, ke delonge Interreto jam fariĝis tutmonde unu sola komputil-reto, povanta, do, nomi sin simple ‘RETO’?]
netizen = (inter)retano, (inter)retulo, ret-loĝanto, reta civitano