Re: konsilo de la tago: diskursiva - malintuicia

0 views
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Jan 25, 2014, 6:44:47 AM1/25/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi komprenas nek diskursiva, nek malintuicia.
 
Amike,
Johan
 
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: vrijdag 24 januari 2014 22:37
Onderwerp: konsilo de la tago: diskursiva - malintuicia

 

diskursiv·a → mal·intuici·a

__._,_.___
Reply via web post Reply to sender Reply to group Start a New Topic Messages in this topic (1)
Recent Activity:
    La signo "-->" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataue uzu unu el la esprimoj dekstre de "-->".
    La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo.
    [fun] signifas, ke la radiko estas Fundamenta, [zam] signifas, ke la radiko estas iam uzita de Zamenhof, [3oa] au similaj signifas, ke temas pri vorto oficialigita en la 3-a Oficiala Aldono.
    La linio prezentita chi tie venas el la listo http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj .

    *  *  *
    CHI TIU LISTO NE AKCEPTAS RESPONDOJN! Se vi volas diskuti pri la ricevita linio, bonvolu alighi al la listo <la-bona...@googlegroups.com> kaj diskuti tie, au bonvolu skribi al <la.bona...@gmail.com>.
    .

    __,_._,___

    Josenilton

    unread,
    Jan 25, 2014, 7:36:15 AM1/25/14
    to la-bona...@googlegroups.com
    PIV: diskursiv/a Φ (pp penso) Atinganta scion per rezonado k intelektaj procedoj (male al «intuicia»).

    Vere la vorto diskursiva estas ja stranga kiel difino de konprocedo. Malintuicia/neintuicia estas malpli konfuza.


    2014/1/25 Johan Derks <johan...@gmail.com>

    --
    --
    la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
    http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
     
    ---
    You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
    To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
    For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.

    Johan Derks

    unread,
    Jan 25, 2014, 8:34:01 AM1/25/14
    to la-bona...@googlegroups.com
    Mia vortaro donas kiel kontrauajhon de "intuicia" la vorton "racia" kaj mi samopinias pri tio.
    La maniero en kiu persono atingas ne-intuician penson ne devas dependi de iu fazigita procezo
    kaj pli ne de erigebla procedo, kiel supozigas la vortoj "rezonado" kaj "intelekta procedo".
     
    Eble mi estas "handikapita" char en la nederlanda oni (mi?) neniam bezonas la vorton "diskursiva", parolante pri penso.
    Mi simple dirus "racia" (konkludo) au pripensita, argumentita, deduktita ktp.
    (Eble mi ankorau ne komprenas, Joseniton).
     
    Johan
    ----- Oorspronkelijk bericht -----
    Verzonden: zaterdag 25 januari 2014 13:36
    Onderwerp: Re: (la bona lingvo) Re: konsilo de la tago: diskursiva - malintuicia

    Josenilton

    unread,
    Jan 25, 2014, 2:19:21 PM1/25/14
    to la-bona...@googlegroups.com

    Ŝajnas, unuarezone, ke DISKURSIVA estas artefarite inventita vorto por dezirata celo, havanta, tamen, nenian rilaton kun ‘diskurso’, nek kun konprocezo. Temas pri konvenciaĵo, elpensita mi ne scias de kiu, nek kie, nek kiam. Okazas nur, ke ĝi gajni statuson tian, ke PIV kaj kelkaj kleruloj adoptis ĝin. Bizare! ☺



    2014-01-25 Johan Derks <johan...@gmail.com>

    Johan Derks

    unread,
    Jan 25, 2014, 4:45:58 PM1/25/14
    to la-bona...@googlegroups.com
    Vi pravas, Josenilton.
    Ni ignoru tiun bizaran vorton.
     
    Johan Derks
    ----- Oorspronkelijk bericht -----
    Verzonden: zaterdag 25 januari 2014 20:19

    Renato Corsetti

    unread,
    Jan 26, 2014, 5:27:05 AM1/26/14
    to la-bona...@googlegroups.com

    Leginte ĉiujn mesaĝojn pri ĉi tiu temo, mi pensas, ke ni povas teni nian linion:

     

    diskursiv·a mal·intuici·a

     

    kaj eventuale aldoni ‘ne-intuici-a’.

     

    Cetere ni proponas oficialigi ‘intuici-o’ en nia listo de oficialigindaj radikoj.

     

    Amike

     

    Renato

     

    ---

    renato corsetti

    ren...@esperanto.org

     

     

    Johan Derks

    unread,
    Jan 26, 2014, 6:24:23 AM1/26/14
    to la-bona...@googlegroups.com
    Mi dubas, chu ni devas miksighi en la ghusta signifo de "diskursiva",  kiu estas - aparte de moda vorto, pruntita, mi supozas, el la franca - faka vorto en mezepokdevena filozofio kaj psikologio.
    Chu esperantisto-psikologiisto diros "malintuicia",  char SSV rekomendos tion, dum en la angla ghi sonas kiel "discursive" ?
    Sed la afero estas ne sufiche grava por longe dubi.
    Amike,
    Johan
    ----- Oorspronkelijk bericht -----
    Verzonden: zondag 26 januari 2014 11:27
    Onderwerp: (la bona lingvo) konsilo de la tago: diskursiva - malintuicia
    --

    Josenilton

    unread,
    Jan 26, 2014, 7:14:40 AM1/26/14
    to la-bona...@googlegroups.com

    Vere, ĵus konsultinte portugallingvan vortaron, mi legis, ke, filozofie, "discursivo" difinas la rezonaĵon, "kiu konstruiĝas per konceptaj formuloj organizataj en sinsekvaj kaj logike kunĉenataj etapoj."

     

    Do, eble, MALINTUICIA, NEINTUICIA, RACIA estas pli uzindaj en la ordinava vivo, sed DISKURSIVA povas allasiĝi al la rondoj de la filozofoj, ĉu ne?

     



    2014-01-26 Johan Derks <johan...@gmail.com>

    Marcos Cramer

    unread,
    Jan 26, 2014, 7:28:13 AM1/26/14
    to la-bona...@googlegroups.com
    Kvankam en tiuj partoj de la filozofio, kiujn mi studis universitat-nivele, ne bezoniĝis la esprimo "discursive" (mi studis anglalingve), mi povas bone imagi, ke ĝi estas bezonata fakesprimo en iuj partoj de la filozofio, kaj mi suspektas ke "malintuicia" ne estus konsiderata taŭga alternativo de la plej multaj filozofoj okupiĝantaj pri tiuj partoj de filozofio.

    Laŭ mi ni simple tute rezignu pri tiu linio.

    Amike,
    Markos

    Renato Corsetti

    unread,
    Jan 26, 2014, 1:14:58 PM1/26/14
    to la-bona...@googlegroups.com

    Markos:

     

    |    Laŭ mi ni simple tute rezignu pri tiu linio.

     

    Mi ankoraŭ cerbumas. La granda itala vortaro donas al ĝi (en la itala) ĝeneralan signifon (rilata al parolado = discorso) kaj poste donas ankaŭ la teknikan mezepokan filozofian valoron (kiu postulas paroladon ĉar ĝi ne estas intuicie komprenebla).

    Noël SIMONET

    unread,
    Jan 26, 2014, 5:19:19 PM1/26/14
    to la-bona...@googlegroups.com
     
    "[diskurso] kiu postulas paroladon ĉar ĝi ne estas intuicie komprenebla"(Renato) : Tute prave .
     
    Tial , miaopinie , Ronald Schindler prave sugestis anstataùon da "diskursiva" per "malintuicia" kies sxajne la ecx sen-rekta tamen ekvivalenta kaj pozitiva vorto "REZONA" estus signife pli preciza ol la efektive iel kompren-risket-pova pro konfuz-povo .
     
    En la ReVa oni povas profiti da bazaj? :
     
    diso <= forigxo
     
    kurso <= voj-linio
     
    kursivo <= oblika-cxiam-al-dekstro-pres-litero
     
    obliko <=  for-normal-direkta-klino
     
    oracio <= fronte-publiko-emocia-daùra-parolo
     

    Konsilo el la Radikaro :
     
    REZONA <=|=> INTUICIA
     
     
     
    Amike
     
    Noël
    .
    .
    .
    .
    .
    .
    .
    .
    ----- Message d'origine -----
    Envoyé : dimanche 26 janvier 2014 19:14
    Objet : (la bona lingvo) konsilo de la tago: diskursiva - malintuicia
    --
    Reply all
    Reply to author
    Forward
    0 new messages