Jarfina saluto!

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Dec 29, 2006, 2:50:03 PM12/29/06
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj geamikoj,

la projekto "La Bona Lingvo" komencas iom enordig'i.

Mi ankorau' estas kunmetanta la listojn de T. Salomon kaj de Gotou Humiiko. Mi ankau' notas strangajn novajn radikojn, kiujn mi renkontas c'iutage en tesktoj en Esperanto. Aliflanke jam kelkaj esperantistoj komencis rigardi la listojn kaj komenti pri ili.

Mi petas vin ke vi bonvolu rigardi c'e:

http://www.vessella.it/bonalingvo/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

por vidi, kiel statas la listoj por la unuopaj literoj. Viaj komentoj, proponoj, ktp. estas aparte bonvenaj.
Krome, kiam vi renkontas vorton en Esperanto, kiu povus esti pli facile esprimebla per fundamentaj kaj oficialaj radikoj, bonvolu diri tion al c'i tiu listo au' al mi persone.

Multajn bondezirojn al c'iuj por la nova jaro!

Amike

Renato



------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1 
IT-00036 Palestrina, Italujo
-------------------------------------
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages