feminismo

19 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
May 24, 2008, 10:43:08 AM5/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ni havas la linion

femin-ism-o = in-ism-o, vir-in-ism-o

Lau mi ni devas skribi ghin jene:

feminism-o = in-ism-o, vir-in-ism-o

Do sen la streketo inter "femin" kaj "ism".

"Femin" ne estas radiko en esperanto, do "feminism" estas unuradika.
Malbonshance PIV shajnigas ke ekzistas la rediko "femin"; sed ni
ghenerale ne sekvas tiujn PIV-ajn stultajhojn...

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
May 24, 2008, 5:16:52 PM5/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>feminism-o = in-ism-o, vir-in-ism-o

Mi s'ang'is, kaj mi ankau' aldonis la preterviditan indikon ''[2oa]''
kaj ankau' la linion por feminist-o.

Amike

Renato

~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~

noammohr

unread,
Jan 24, 2026, 12:46:48 PM (11 days ago) Jan 24
to la bona lingvo
Ni havas:
  • feminismo [2oa] ~ inismo, virinismo
Tio sekvas la tutmonde uzitajn vortojn, sed ĉu ĝi sekvas la signifon? Eble ni plej bone ankaŭ rekomendu alian alternativon: seksegalismo

ro-esp

unread,
Jan 25, 2026, 12:23:41 PM (10 days ago) Jan 25
to la bona lingvo


Op zaterdag 24 januari 2026 om 18:46:48 UTC+1 schreef noammohr:
Ni havas:
  • feminismo [2oa] ~ inismo, virinismo
Tio sekvas la tutmonde uzitajn vortojn, sed ĉu ĝi sekvas la signifon? Eble ni plej bone ankaŭ rekomendu alian alternativon: seksegalismo

Jes, "seksegalismo"  multe pli bone spegulas la signifon ol "(vir)inismo"

                                            ĝis, Ronaldo N

Leo De Cooman

unread,
Jan 25, 2026, 2:00:47 PM (10 days ago) Jan 25
to la-bona...@googlegroups.com

Jes!

Amike salutas Leo


Op 25/01/2026 om 18:23 schreef ro-esp:
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/aa491495-837f-4373-993a-2e2ab2f06c03n%40googlegroups.com.

Leo De Cooman

unread,
Jan 25, 2026, 2:04:17 PM (10 days ago) Jan 25
to la-bona...@googlegroups.com

Kvankam ... la seksoj fakte NE egalas.  Ĉu seksa samrajteco?

Amike salutas Leo


Op 25/01/2026 om 20:00 schreef 'Leo De Cooman' via la bona lingvo:

Pjer

unread,
Jan 26, 2026, 4:49:22 AM (9 days ago) Jan 26
to la bona lingvo
Kompreneble la seksoj ne egalas, nur la rajtoj povas egali kiel precizigis Leo. 
Kiam ne temas pri malamo al la vireco oni povas proponi : Gea samrajteco.
Amike, Pjer.

Leo De Cooman

unread,
Jan 26, 2026, 7:47:48 AM (9 days ago) Jan 26
to la-bona...@googlegroups.com

"Gea samrajteco" ŝajnas al mi bonega trovaĵo.

Amike salutas Leo


Op 26/01/2026 om 10:49 schreef 'Pjer' via la bona lingvo:

noammohr

unread,
Jan 26, 2026, 10:19:50 PM (9 days ago) Jan 26
to la bona lingvo
La aserto, ke la seksoj ne egalas, estas ŝajne miskompreno de la socipolitika koncepto de egaleco.

La komenco de la usona deklaro de sendepenedeco diras: "Ĉiuj homoj estas kreitaj egalaj." Se vi legas tion naive, ĝi estas absurda. Homoj ne estas kreitaj egalaj! Ili havas diversajn aspektojn, diversajn kapablojn, diversajn personecojn. Sed ĉu vi vere ne komprenas la frazon? Kiam la franca revolucianoj elkriis "Libereco, Egaleco, Frateco", ĉu vi vere pensas, ke ili volas, ke ĉiuj estu vere samaj? Temas pri iu pli fundamenta nivelo, en kiu ĉiuj homoj ja estas samaj. Temas pri la ideo, ke ĉiuj meritas la saman konsideron.

Iuj ja diras, ke temas pri egalaj rajtoj, se ankaŭ tio ne trafas. Unuaflanke, ĉiuj homoj kompreneble ne havas la samajn rajtojn: blinduloj ne rajtas veturigi aŭton, eksterlandanoj ne rajtas voĉdoni, mi ne rajtas disdoni kuracilojn. Inistoj ne argumentas, ke ankaŭ viroj havu la rajton de aborto -- tiu kompreno de samaj rajtoj estas memevidente absurda. Kaj duaflanke, inistoj ne interesiĝas nur pri rajtoj -- ili ankaŭ volas egalan traktadon, egalan respekton... tio estas, egalan konsideradon. Ili volas, ke ilia bonfarto, ilia volo, iliaj deziroj ricevu la saman konsideron kiel tiuj de viroj. Oni povas trakti malsamajn homojn malsame laŭ ĉies propra situacio, sed nur se la (mal)helpo de la unu estas egale grava kiel la egala (mal)helpo de la alia. Do la ne estas klare, ke la uzo de "samrajteco" plej taŭgas.

Alia problemo pri "gea samrajteco" estas, kiel diri "inisto"? "gea samrajteculo"? Se vi povas uzi -isto, tio kuntrenos -ismon. "Gea samrajtismo" estas ebla sed havas nenaturan senton por mi.

Kaj kial "gea" kaj ne "seksa"? "Gea" kutime temas pri ambaŭ seksojn kune en grupo, kiu ne perfekte kongruas kun ĉi tiu uzo. Se mi volus fari paralelan vorton pri rasoj, religioj aŭ specioj, mi ŝajne dirus "rasa/religia/specia samrajtismo". Tiel "seksa" estas pli natura al miaj okuloj.

Sed mi ankoraŭ kredas, ke la signifo de "egalismo" estas sufiĉe klara laŭ la komunuza senco, ke oni ne devas lingve precizigi ĝin plu.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages