Re: (la bona lingvo) Re: Dum la UK en Roterdamo

1 view
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Jul 8, 2008, 1:44:01 PM7/8/08
to la-bona...@googlegroups.com

-----Oorspronkelijk bericht-----
Van: Cindy McKee <cfm...@gmail.com>
Aan: la-bona...@googlegroups.com <la-bona...@googlegroups.com>
Datum: dinsdag 8 juli 2008 19:03
Onderwerp: (la bona lingvo) Re: Dum la UK en Roterdamo


>Mi j'us legis la dokumenton, kaj denove tralegis la A-liston. Kaj denove,
> la senutileco de multaj vortoj trafis min!

Cxu jam ie troveblas listo de la plej nebezonataj vortoj ? La por mi
cxefaj estas "spermo homa" kaj "pelto de rusa sciuro"

Eble malmultaj estus utilaj en faka
>uzo, sed tre honeste, vortoj kiel "au'todidakt-", "au'tarki-" "atelier-"
>timigas min. Mi neniam uzos ilin, ec' kiam mi farig'as tre, tre flua
>parolanto de Esperanto, c'ar ekzistas pli simplaj, bonaj alternativoj.

kiuj alternativoj do?

awtodidakto = seninstruante-lerninto ?
awtarhxio = ne-dependa-de-importoj ?
ateliero = plejmalaltnivela kunsido de kongreso ?


gxis, Ronaldo

Renato Corsetti

unread,
Jul 8, 2008, 5:57:59 PM7/8/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

>kiuj alternativoj do?

Bonvolu legi la liston en:

http://www.bonalingvo.it/index.php/Ssv:_A

Amike

Renato

~ ~ ~
Renato Corsetti [Korseti], Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina,
Italujo, <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~

Marcos Cramer

unread,
Jul 9, 2008, 6:29:46 PM7/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo demandis:


Cxu jam ie troveblas listo de la plej nebezonataj vortoj ?

Estus bone krei liston de la plej gravaj ofendoj kontrau la bon-lingvaj principoj kaj niaj alternaticoj al ili. Tiun liston kune kun klarigoj de niaj princioj oni povus presi sur unu paghon kaj disdoni che Esperanto-aranghoj, por atentigi la homojn pri la bon-lingva ideo, kaj montri, kiel oni povas tuj praktike ekuzi ghin.

Lau mi, la vortoj en tia konciza listo devus esti zorge elektitaj el nia nuna pli plena listo. Mi pensas ekzemple pri la jenaj kriterioj:

- Nur estu vortoj, kiuj en nia nuna listo aperas kun la signo "-->" (kaj ne kun "=").
- Estu vortoj, kiujn oni foje trovas ankau en nefaka lingvouzo (kiuj do vere ghenas la facilecon de la chiutaga Esperanto).
- Estu vortoj, kiuj lau la principoj el "La bona lingvo" estas klare evitindaj (do ankau ne uzindaj en faka lingvouzo).
- Estu vortoj, kies alternativoj jam estas reale uzataj (do en la koncizan liston ni ne enmetu vortojn, kies alternativoj estas elpensitaj de ni mem kaj do ghis nun apenau uzataj).

Mi jhus trairis la tutan liston, kaj elektis 91 vortojn, kiuj lau mi plenumas la chi-suprajn kriteriojn. Vi trovas ilin en la aldonita dosiero.

Char 91 estas iom granda nombro por la konciza listo, ni nun provu ankorau malgrandigi ghin (al 30-50 vortoj). Do, mi invitas vin tralegi la 91 vortojn kaj diri, kiuj lau vi ne taugas por la konciza listo.

Ankau estus bone verki kelkajn klarigajn frazojn por klarigi nian idearon, kaj aldoni ilin al la konciza listo.

Estus bone se ni povus disdoni unuan version de tiu konciza listo jam dum la UK.

Dum mi trairis nian liston por serchi vortojn por la konciza listo, mi trovis kelkajn problemojn en nia listo:

- La alternativoj "desupri" kaj "alsupri" por "descendi" kaj "ascendi" shajnas al mi strangaj. Lau mi sufichas la alternativoj "supren-iri" kaj "malsupren-iri", kiujn ni jam listigas (che "descendi", ni ankau povus listigi "suben-iri"). Aldone, mankas streketo che "supre-n-ir-i" kaj "mal-supren-ir-i". Lau mi, la du linioj do aperu jene:
ascend-i --> supr-e-n-ir-i
descend-i --> mal-supr-e-n-ir-i, sub-e-n-ir-i

- aperas tro multaj alternativoj che "aperta". Lau mi sufichas "malfermita". Chiuj aliaj menciitaj alternativoj estas nur metaforaj signifoj de "malfermita".

- Char "cis" estas prepozicio, la alternativoj al ghi ankau estu uzeblaj kiel prepozicioj. Do ne povas aperi la adverba "chi-flanke". Anstataue estu "chi-flanke de", kiu ja estas vortgrupo, kiu plenumas la rolon de prepozicio.

- "devii" estas netransitiva, do la alternativo devas esti "devojighi" anstatau "devojigi".

- La alternativo "glacishranko" anstatau "fridujo" shajnas al mi stranga. Ja glacion oni en ghi ne povas konservi (la temperaturo en malvarmujo kutime estas inter kvin kaj ok gradoj, do glacio degelus en ghi). Aliflanke "malvarmujo" estas tute tauga.

- anstatau "fuelo" oni povas uzi simple "brulajho". Por montri tion en nia listo, ni devas meti krampojn chirkau "por motoroj", tiel ke ghi aperos jene:
fuel-o --> brul-ajx-o (por motor-o-j), brul-material-o, energi-font-o

- La alternativo "monduono" che "hemisfero" tre strangas. La aliaj du alternativoj tute sufichas.

- Che la linio pri la neoficiala sufikso "-ich-", mankas streketo post ghi, por signi ke ghi estas afikso. Aldone, estus bone aldoni la informon "ne-oficiala sufikso" kiel che "-ik-". Do ghi aperu jene:
-iĉ- --> vir-, vir-a

- Tre strangas la linio "jogurt-o --> jaurt-o". Fakte ekzistas la arkaika formo "jahurto", sed "jaurto" tute ne ekzistas. Lau mi, la preferinda formo estas "jogurto". Do se ni entute menciu la linion, tiam jene:
jahurt-o --> jogurt-o
(au eble kun "=" anstatau "-->")

- Che "koshmaro" aperas apostrofoj anstatau dividlinioj. Tio devas esti korektata.

- Che "masklo" aperas nur la alternativo "viro". Sed tiu alternativo ne sufichas, char "masklo" estas uzata ankau por bestoj (kaj ech por plantoj), dum "viro" povas esti uzata nur por homoj. Do ni devas ankorau aldoni la alternativojn "vir-best-o" kaj "vir-seks-ul-o" (la sufikso "ul" foje povas esti uzata metafore por nehomaj vivajhoj, kiel che "mamulo" kaj "vertebrulo").

- La linio pri "matcho" aperas dufoje (kun eta diferenco).

- Strangas ke ni uzas "=" che "majusklo", sed "-->" che "minusklo". Ni uzu la saman simbolon che ambau.

- La chefa alternativo por "printi" estas "presi", do ghi aperu en la unua pozicio.

Amike,

Marcos
vortoj por la konciza listo.doc

Tom Juval

unread,
Jul 9, 2008, 9:09:07 PM7/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
2008/7/9 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>:

> Mi jhus trairis la tutan liston, kaj elektis 91 vortojn, kiuj lau mi plenumas la chi-suprajn kriteriojn. Vi trovas ilin en la aldonita dosiero.

Eblas pridebati la kriteriojn, kaj cxiam ankaux la vortojn kaj la
alternativojn. Tamen, miaopinie la kriterioj kiujn vi proponis estas
bonaj kaj logikaj, kaj gxenerale, krom kelkaj korektindajxoj, el kiuj
kelkaj vi mem jam menciis, la listo mem sxajnas bona kaj trafa!
Bravulo!

>Char 91 estas iom granda nombro por la konciza listo, ni nun provu ankorau malgrandigi ghin (al 30-50
> vortoj). Do, mi invitas vin tralegi la 91 vortojn kaj diri, kiuj lau vi ne
> taugas por la konciza listo.

Cxu 91 ja estas tro? Sxajnas al mi ke unu pagxo (aux maksimume unu
folio duflanka) povas facile enhavi tiom da niaj linietoj kaj
klarigeton de niaj principoj.

Amike,

Tom.

Renato Corsetti

unread,
Jul 10, 2008, 3:51:21 AM7/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Bone pri la kriterioj de Marcos kaj entute pri la ideo produkti folion disdoneblan. C'iu el ni, kiu iras al la Uk, povas elpresi g'in, fotokopii g'in kaj disdoni en konvenaj okazoj.


Char 91 estas iom granda nombro por la konciza listo, ni nun provu ankorau malgrandigi ghin (al 30-50 vortoj). Do, mi invitas vin tralegi la 91 vortojn kaj diri, kiuj lau vi ne taugas por la konciza listo.

La listo s'ajnas en ordo. Se g'i lasas spacon (kaj s'jane g'i lasas en un flanko de la folio por la kelkaj klarigaj frazoj).


Ankau estus bone verki kelkajn klarigajn frazojn por klarigi nian idearon, kaj aldoni ilin al la konciza listo.

Se vi volas verki ilin, ne forgesu aldoni la ret-adreson de la listo kaj de via vortaro kaj krome la indiko, ke kunlaboremuloj bonvolu alig'i al c'i tiu listo.

Mi g'ustigis c'ion lau' viaj indikoj. Dankon!



- Tre strangas la linio "jogurt-o --> jaurt-o".

Mi entute forigis g'in kaj relanc'as la diskuton per alia mesag'o.


- La linio pri "matcho" aperas dufoje (kun eta diferenco).

Mi ne vidis la etan diferencon.

Amike

Renato

Cindy McKee

unread,
Jul 10, 2008, 8:59:26 AM7/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi tre g'ojas pri la listo de malkonsilindaj vortoj; kaj la kriterioj estas tre bonaj. Hura!
C'u la fakto ke ili estas malkonsilindaj por g'enerala uzo, sed eble tau'gus por faka uzo estos substrekita?
Ekz. 'animalo' inkluzivas la homon en faka uzo. (S'ajnas ke vi jam diskutis tion, kaj mi ne atentis)




2008/7/9 Tom Juval <toc...@gmail.com>:



--
Cindy McKee
Cindio

Renato Corsetti

unread,
Jul 10, 2008, 9:47:38 AM7/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Cindy:


Mi tre g'ojas pri la listo de malkonsilindaj vortoj; kaj la kriterioj estas tre bonaj. Hura!
C'u la fakto ke ili estas malkonsilindaj por g'enerala uzo, sed eble tau'gus por faka uzo estos substrekita?

Eble ne, c'ar tio estas la preteksto, kiun naturismaj esperantistoj serc'as, lau' mi.


Ekz. 'animalo' inkluzivas la homon en faka uzo. (S'ajnas ke vi jam diskutis tion, kaj mi ne atentis)

Ni diskutis tion antau' longa tempo. Mi apersona ideo estas, ke besto sufic'as por nefaka kaj faka uzo, sed ni povas rekomenci la diskuton.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Jul 11, 2008, 8:04:29 AM7/11/08
to la-bona...@googlegroups.com

> C'u la fakto ke ili estas malkonsilindaj por g'enerala uzo, sed eble tau'gus por faka uzo estos substrekita?
> Ekz. 'animalo' inkluzivas la homon en faka uzo. (S'ajnas ke vi jam diskutis tion, kaj mi ne atentis)

Kiel mi skribis, mi nur enmetis vortojn kiuj estas malkonsilindaj ankau en faka uzo.

Ankau "besto" povas inkluzivi homojn en faka uzo: Oni ja povas diri "homo estas besto". Bedaurinde PIV eraris pri chi tio (kiel pri multaj aferoj kiuj rilatas al novradikoj, char PIV ial volas pravigi la ekziston de preskau chiuj novradikoj, anstatau kritike ekzameni ilin). Estas neniu kialo por enkonduki apartan fakan radikon "animalo" anstatau "besto".

Amike,

Marcos

Marcos Cramer

unread,
Jul 11, 2008, 8:31:35 AM7/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:


> Mi g'ustigis c'ion lau' viaj indikoj. Dankon!

Dankon ankau al vi.


> > - La linio pri "matcho" aperas dufoje (kun eta diferenco).
> Mi ne vidis la etan diferencon.

Che la dua apero de "matcho" (kiu aperas post "matutino"), la tria alternativo estas "duopa ludaro", dum che la unua apero de matcho, la tria alternativo estas "duopa ludo" (sen "ar"). Lau mi la formo sen "ar" estas preferinda, do vi simple povas forvishi la duan aperon de la linio (ja la unua apero estas en la ghusta pozicio lau-alfabete).

Amike,

Marcos

Cindy McKee

unread,
Jul 11, 2008, 8:32:11 AM7/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Nu, kriterio 2 konfuzis min pri kriterio 3, kaj mi bezonis klarigon. Dankon.

2008/7/11 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>:

--
Cindy McKee
Cindio

Renato Corsetti

unread,
Jul 11, 2008, 8:32:40 AM7/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>Kiel mi skribis, mi nur enmetis vortojn kiuj estas malkonsilindaj
>ankau en faka uzo.

Bone. C'u vi finredaktos tiun patg'on? C'u, cetere, vi estos en Roterdamo?

Renato Corsetti

unread,
Jul 11, 2008, 8:51:45 AM7/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>Che la dua apero de "matcho" (kiu aperas post "matutino"), la tria
>alternativo estas "duopa ludaro", dum che la unua apero de matcho,
>la tria alternativo estas "duopa ludo" (sen "ar"). Lau mi la formo
>sen "ar" estas preferinda, do vi simple povas forvishi la duan
>aperon de la linio (ja la unua apero estas en la ghusta pozicio lau-alfabete).

En ordo!

ts

unread,
Jul 11, 2008, 4:17:21 PM7/11/08
to la bona lingvo
> La alternativoj "desupri" kaj "alsupri" por "descendi" kaj "ascendi"
>shajnas al mi strangaj.
"desupri" kaj "alsupri" devenas el la libro "la bona lingvo".
Tute elpreni ilin el la listo estus atenco al la memoro de Claude
Piron.

- La alternativo "glacishranko" anstatau "fridujo" shajnas al mi
stranga.
Se oni komprenas "glacishranko" lauvorte vi pravas, ke ghi ne taugas.
La problemo kun "fridujo" estas, ke se oni akceptas ghin oni malrekte
akceptas la radikon "frid".
Malvarmujo shajnas iom malpreciza por mi, kaj pli pensigas pri
la franca "glaciere" tiu portebla malvarmkofro.

Por fidujo eble malvarmshranko?

Por "glaciere" malvarmkofro?

Por la supra pli malvarma parto de malvarmshranko: frostofako???
frostujo???

Por la aparta granda pli malvarma: frostokesto??? frostoshranko (sen
staranta)????


Thierry
Lingvaj konsekvencoj de verdnaciismo (kun komentoj de Raumistoj kaj
civitanoj...)
http://www.ipernity.com/blog/32070/75116


Renato Corsetti

unread,
Jul 12, 2008, 3:29:27 AM7/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
Thierry:

>"desupri" kaj "alsupri" devenas el la libro "la bona lingvo".
>Tute elpreni ilin el la listo estus atenco al la memoro de Claude
>Piron.

Ankau' al mi ili ne malplac'as. La grado de ilia uzateco, se fidi la
reton, estas malalta.

>Por fidujo eble malvarmshranko?

Mi povus aldoni tiun variaj'on, kvankam ankau' malvarmujo en si mem
ne s'ajnas malbona.

>Por "glaciere" malvarmkofro?

Kiel oni diras nun en Esperanto pri tio?

>Por la supra pli malvarma parto de malvarmshranko: frostofako???
>frostujo???

Ni eble hejme diras "frosto-fako" dum "frostujo" estas

>la aparta granda pli malvarma

Amike

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages