Mi ĉiam nomas tion “subtera fervojo”, ekzemple “Mi prenis la subteran fervojon al la lasta haltejo”.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Leo De Cooman
Inviato: sabato 25 settembre 2010
22.11
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Metroo
-- --------------------------------------------- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it ---------------------------------------------
Mi ĉiam nomas tion “subtera fervojo”, ekzemple “Mi prenis la subteran fervojon al la lasta haltejo”.
Anna
Le métro circule sous terre.
Subways run under the ground.
地下鉄は地面の下を走る。
地铁在地下通行。
Mi cxiam uzis “subtera fervojo”, aux simpligite “subfervojo”.
Gxis
Antonio
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: domenica 26 settembre 2010 0.49
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: R: (la bona lingvo) Metroo
--
Je 25/09/2010 21:32, Anna Lowenstein skribis:Jes, sed tiel mi devus traduki la frazonMi ĉiam nomas tion “subtera fervojo”, ekzemple “Mi prenis la subteran fervojon al la lasta haltejo”.
Anna
jene: el la franca: "La subtera trajno (? aŭ vojaro?) iras subtere" aŭ el la angla "Subteraj fervojoj estas sub la tero" (laŭ mia nur elementa scipovo de la angla min mirigas, ke "vojoj kuras" :-)Le métro circule sous terre.
Subways run under the ground.
地下鉄は地面の下を走る。
地铁在地下通行。
Estus malfacile elegante traduki tiun frazon, ĉar la esperanta esprimo jam en si mem havas la klarigon. En la angla kaj la franca la terminoj “métro” kaj “subway” ne estas travideblaj kaj do necesas klarigi ilin. Jen la pruvo, ke Esperanto estas pli facila lingvo! Mi tradukus ĝin tiel: “Subteraj fervojoj iras sub la grundo”.
En la angla oni efektive diras, ke vojo kuras de unu loko al alia. Verŝajne tio estas nur iom pli nelogika ol diri, ke ĝi iras!
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: domenica 26 settembre
2010 0.49
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: R: (la bona lingvo)
Metroo
Je 25/09/2010 21:32, Anna Lowenstein skribis:
> Mi cxiam uzis “subtera fervojo”, aux simpligite “subfervojo”.
Jes, multaj uzas "subtera fervojo", kaj tiu esprimo ja povas esti bona
termino por tiaj specoj de fervojoj. Sed on atentu, ke metroo (au
metropoliteno) principe ne ĉiam kaj ĉie estas subtera. Preskaŭ ĉiam la
ĉefaj partoj de metroa fervojo estas subteraj, sed tre ofte grandaj
partoj de tia fervojo estas ne subteraj, iafoje eĉ superteraj!
Ekzemple en Stokholmo grandaj partoj de la metroa reto estas
nesubteraj kaj ialoke eĉ superteraj.
Tio povas esti argumento por aparta termino, "metroo" (aŭ
"metropoliteno"), sed ankaŭ bone eblas doni al "subtera fervojo"
apartan difinon. Oni tiam tamen rimarku, ke tio malfaciligas uzi
"subtera fervojo" por parto de ordinara fervojo, kiu iras sub la tero.
Oni notu, ke la uzo, kaj la difinoj, de tiaj ĉi terminoj tre varias de
loko al loko, pro diversaj lokaj cirkonstancoj kaj leĝoj. En iaj lokoj
oni nomas "subtera fervojo" rigore nur tiujn partojn de metroo, kiuj
fakte estas subteraj. Tiel tamen ne estas en Stokholmo, kie oni uzas
la terminon "tunnelbana" (= "tunelvojo") por ĉiuj parto de la
Stokholma metroo.
--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com
>ᅵ Leginte 'metropoliteno' de Varankin kaj mem uzante 'metroo', mi dirus, keᅵ la linioj de Renato devus esti kun signo de egaleco.
Mi tradukus ĝin tiel: “Subteraj fervojoj iras sub la grundo”.
Je 26/09/2010 9:26, Anna Lowenstein skribis:
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
fer'voj' chemin de fer | railway | Eisenbahn | желѣзная дорога | droga źelazna, kolej.
Je 25/09/2010 21:32, Anna Lowenstein skribis:
Tamen, Cvi, “subway” ne signifas “trajno” sed “subtera fervojo” aŭ “subtera trajnsistemo”. Povus esti, ke foje parolanto diras “subway” por la trajno, sed tio estas nepreciza kaj neformala uzo, certe ne ĝusta en ĉi tiu kunteksto.
La demando estas, ĉu vojo iras. Ĉu oni povas diri, ekzemple, “la aŭtovojo iras de Romo al Napolo”? Mi fakte havis iom da duboj, tradukante la frazon, sed ankaŭ la alternativoj ne ŝajnis al mi kontentigaj. Pli ĝusta traduko eventuale estus: “Subteraj fervojoj estas sub la grundo”. Sed mi ne ŝatis tion, ĉar tio pli verŝajne respondas al la demando “Kio estas sub la grundo?”, dum ĉi tiu traduko bezonas respondon al la demando: “Kie estas la subtera fervojo?” Se “iras” ne ŝajnas al vi la ĝusta verbo, oni povus diri: “Subteraj fervojoj lokiĝas sub la grundo”.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona-lingvo@googlegroups.com] Per conto di Cvi Solt
Inviato: domenica 26 settembre
2010 20.42
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: R: R: (la bona
lingvo) Metroo
Jes, multaj uzas "subtera fervojo", kaj tiu esprimo ja povas esti bona
termino por tiaj specoj de fervojoj. Sed on atentu, ke metroo (au
metropoliteno) principe ne ĉiam kaj ĉie estas subtera. Preskaŭ ĉiam la
ĉefaj partoj de metroa fervojo estas subteraj, sed tre ofte grandaj
partoj de tia fervojo estas ne subteraj, iafoje eĉ superteraj!
Ekzemple en Stokholmo grandaj partoj de la metroa reto estas
nesubteraj kaj ialoke eĉ superteraj.
Anna:
Ankaŭ la roma kaj la londona subteraj fervojoj havas sekciojn, kiuj ne iras (lokiĝas?) subtere. Sed ĉar la plej granda parto de la sistemo troviĝas subgrunde, mi same nomas ilin "subtera fervojo". La londona efektive nomiĝas anglalingve "London Underground", kaj neniu plendas, ke tio ne estas ĝusta nomo. Tro insisti pri tio ŝajnas al mi pedante.
Certe, se la tuta sistemo estas surtera, ne havas sencon nomi ĝin "subtera fervojo". En tiu kazo mi nomus ĝin "urba trajno" aŭ "urba trajnsistemo" aŭ simile.
Anna
Fra
Simo:
> Mi povas imagi, kiel Anna veturas per subtera fervojo, sed ne kiel shi povus "preni" subteran fervojon.
Mi kutimas diri “trafi” (taksion, tramon, vagonaron, aviadilon ktp).
Gxis
Antonio
Mi kutimas diri “trafi” (taksion, tramon, vagonaron, aviadilon ktp).
Kiam mi trafas trajnon, mi havas la ideon, ke mi atingas ĝin ĝustatempe, do ke la trajno alvenas kaj ankaŭ mi alvenas samtempe (eventuale post iom da kurado!) Mi ne uzus “trafi” simple por la ideo veturi per difinita trajno.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Leo De Cooman
Inviato: lunedì 27 settembre 2010
23.48
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) R:
Metroo
Pro la diskuto pri subteraj fervojoj oni levis la problemo pri la uzo de ”iri” en ĉi tiu senco:
La fervoja linio iras de Milano al Parizo.
La vojo Appia iras de Romo al Brindisi.
La transsiberia fervojo iras de Moskvo al Pekino.
Efektive temas pri iom aparta maniero uzi la verbon “iri”. Ĉu iu havas pli bonan solvon?
Amike
Renato
Pro la diskuto pri subteraj fervojoj oni levis la demandon pri la uzo de la verbo “preni” en frazoj de la speco:
Mi prenas la aŭtobuson ĉiutage por iri al mia lernejo.
Mi prenis la trajnon por iri al Milano.
Kiu estus la verbo pli taŭga? Kelkaj uzas “trafi”. Ĉu “Mi uzas la trajnon por iri al la lernejo”?
Amike
Renato
Mi plurfoje spertis tiun dubon, verkante vojìndikojn por atingi la
festivalejojn de la itala E-junularo.
"Prenu la trajnon de X al Y" ŝajnis al mi dubinda paŭsaĵo el la itala
("prendi il treno"), dum "trafu la trajnon de X al Y" ŝajnis al mi ia
bondeziro ("se vi maltrafos ĝin, vi devos atendi ĝis la sekva
mateno!").
Mi tiam elturniĝis per la neakceptinda formo "eniĝu la trajnon" (ja ne
decas akuzativo post iĝ-verbo). Verŝajne la plej bonaj solvoj estas
"eniru la trajnon", aŭ "veturu per trajno"?.
"Uzu la trajnon" ŝajnus al mi tute komprenebla, sed iom tro ĝenerala.
Amike,
--
Fabio
> Verŝajne la plej bonaj solvoj estas
"eniru la trajnon", aŭ "veturu per trajno"?.
"Uzu la trajnon" ŝajnus al mi tute komprenebla, sed iom tro ĝenerala.
Nu, mi ŝatas la simplan "veturu per trajno".
Amike
Renato
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 28 settembre 2010 10.06
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) preni
Fabio:
Amike
Renato
> Mi prenas la aŭtobuson ĉiutage por iri al mia lernejo.
> Mi prenis la trajnon por iri al Milano.
>
> Kiu estus la verbo pli taŭga? Kelkaj uzas “trafi”. Ĉu “Mi uzas la
> trajnon por iri al la lernejo”?
Estas utile havi kelkajn sufiĉe vastsignifajn verbojn, ne tro
matematike limigitajn. Lastatempe ĉi tie estis simila demando
ankaŭ pri "iri" (ĉu vojo povas iri?). "Teni" estas tria ekzemplo.
Ne malofte mi renkontis ion similan al "preni taksion",
"prenu la buson je la 16-a", kaj tiuj ne ŝajnas maltaŭgaj.
Zamenhof mem almenaŭ unu fojon uzis "preni droŝkon".
Ankaŭ iradon de vojo mi pretas akcepti, kaj abundas ekzemploj.
Certe oni povas diri ankaŭ "la vojo pasas (tra kamparoj,
de nordo al sudo...)". Anglaj vojoj ja kuras, sed tradicie
la esperantaj ĉefe iras aŭ pasas sed ankaŭ pri kurado troviĝas
ekzemploj.
Kompreneble, Esperanto donas (vi povus demandi, ĉu ĝi fakte
"donas") multajn eblojn esprimi sian intencon, ankaŭ tre precize
kaj detale, sed por simplaj aferoj iam utilas simplaj vortoj.
Mi tre ŝatus, se niaj alikulturaj kolegoj esprimus sin pri
ĉi tiaj ĝeneralaj vortoj, ne nur pri fakaj terminoj. Ĉu
"prenu trajnon" kaj "la vojo iras" estas malfacile kompreneblaj
ekz. por parolantoj de la ĉina, japana, vjetnama kaj korea?
Harri
Harri Laine <harri...@iki.fi> skribis:
>Mi tre ŝatus, se niaj alikulturaj kolegoj esprimus sin pri
>ĉi tiaj ĝeneralaj vortoj, ne nur pri fakaj terminoj. Ĉu
>"prenu trajnon" kaj "la vojo iras" estas malfacile kompreneblaj
>ekz. por parolantoj de la ĉina, japana, vjetnama kaj korea?
Mi, japano, komprenas ilin senprobleme (eble pro mia kono
de la angla), kaj foje uzas ilin. Mi pensas, ke tiaj metaforaj
uzoj ne estas malfacilaj por ke japanoj lernu ilin.
Vastalto
Kaj en la nederlanda, kaj en la franca.
Amike salutas Leo
vagon' wagon | waggon | Wagon | вагонъ | wagon.
vagon'ar' train | train | Zug (Bahn-) | поѣздъ | pociąg..)
Kiam mi trafas trajnon, mi havas la ideon, ke mi atingas ĝin ĝustatempe, do ke la trajno alvenas kaj ankaŭ mi alvenas samtempe (eventuale post iom da kurado!) Mi ne uzus “trafi” simple por la ideo veturi per difinita trajno.
Anna
Je 27/09/2010 13:58, Antonio De Salvo skribis:
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Mi prenas la aŭtobuson ĉiutage por iri al mia lernejo.
Mi prenis la trajnon por iri al Milano.
Pro la diskuto pri subteraj fervojoj oni levis la problemo pri la uzo de ”iri” en ĉi tiu senco:
La fervoja linio iras de Milano al Parizo.
La vojo Appia iras de Romo al Brindisi.
La transsiberia fervojo iras de Moskvo al Pekino.
Efektive temas pri iom aparta maniero uzi la verbon “iri”. Ĉu iu havas pli bonan solvon?
Amike
Renato
--
Franklin:
Ø Por mi tiu estas la signifo de "etendiĝi"
Bone, mi komencis registri treege provizore la linion:
ir·i (En esprimoj kiel 'La transsiberia fervojo iras de Moskvo al Pekino) ~ etend·iĝ·i
Vi rajtas diri, ke oni forigu la linion aŭ proponi alian ekvivlaentan vorton.
Amike
Renato
> Pro la diskuto pri subteraj fervojoj oni levis la problemo pri la uzo de
> ”iri” en ĉi tiu senco:
> La fervoja linio iras de Milano al Parizo.
> La vojo Appia iras de Romo al Brindisi.
> La transsiberia fervojo iras de Moskvo al Pekino.
> Efektive temas pri iom aparta maniero uzi la verbon “iri”. Ĉu iu havas pli
> bonan solvon?
Laŭ mi ne indas provi kontraŭbatali tiun jam tre forte enradikiĝintan figuran
uzon de "iri". Jam Zamenhof uzis "iri" en tia maniero:
El post la dometo iris vojo, kies fleksita kaj nebulita strio
disfluis kaj malaperis en la malproksimo.
(El "Marta")
Rimarku, ke ankaŭ "disfluis" estas simila okazo! Kaj fakte ankaŭ
"malaperis"! Zorga analizo kredeble montros, ke nia lingvo estas
fariĉita per tiaspecaj figuraj uzoj de movaj kaj statoŝanĝaj verboj.
Nur tre pene oni povas eviti tion, sed kial provi? Mi vetas, ke
similaj esprimoj ekzistas en pli-malpli ĉiuj lingvoj.
--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com
> Nur tre pene oni povas eviti tion, sed kial provi? Mi vetas, ke
similaj esprimoj ekzistas en pli-malpli ĉiuj lingvoj.
Bone. Mi komencis meti la aferon en la plej milda formo. Mi vere ŝatus scii de Vastalto kaj de la aliaj ekstereŭropaj listanoj, kiujn metaforojn oni uzas ĉe ili.
Amike
Renato
> Por mi tiu estas la signifo de "etendiĝi"
Jes, kial ne. Ĉiu verbo havas ian propran nuancon.
Mi forgesis mencii unu voj-verbon, tre klasikan: konduki.
"la suda vojo kondukis al Bet-Leĥem"
"La vojo kondukis tra olivarbaro"
"La vojo kondukas super la altaj montoj al B."
Ĉiuj verbon (iri, pasi, konduki, etendiĝi...)
havas sian nuancon, kaj prefero ŝajnas iomete
dependi de kunteksto. "Iri" ŝajnas al mi plej
neŭtrala.
Harri
Ankaŭ laŭ la germana lingvo “preni” estas uzata vorto. “Trafi” ĉe ni signifas, ke oni atingas ekz. la trajnon ĝustatempe.
Mi mem ofte uzas la vorton “vojaĝi” per trajno a.s.
Ronaldo S.
> Bone, mi komencis registri treege provizore la linion:
>
> ir·i (En esprimoj kiel 'La transsiberia fervojo iras de Moskvo al
> Pekino) ~ etend·iĝ·i
Mia opinio: tute forigu.
Harri
Tamen, Cvi, “subway” ne signifas “trajno” sed “subtera fervojo” aŭ “subtera trajnsistemo”. Povus esti, ke foje parolanto diras “subway” por la trajno, sed tio estas nepreciza kaj neformala uzo, certe ne ĝusta en ĉi tiu kunteksto.
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Harri Laine
Inviato: martedì 28 settembre 2010 20.30
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) ir-i
Renato:
--
> Mi, japano, komprenas ilin senprobleme (eble pro mia kono
de la angla), kaj foje uzas ilin. Mi pensas, ke tiaj metaforaj
uzoj ne estas malfacilaj por ke japanoj lernu ilin.
Bone. C'u vi povas diri al ni, kiel oni lauyvorte esprimas tiujn koncptojn en la japana?
Amike
Renato
Do, japanoj dirus "mi RAJDis cxevalon, trajnon, sxipon ktp" kaj "mi
VETURis per cxevalo, trajno, sxipo ktp" pli-malpli lauxvorte en
Esperanto.
La japana "noru" estas dusenca. Unu estas "(ek)rajdi", "envagonigxi",
sursxipigxi" ktp, kiu signifas momentan agon. La alia estas "veturi",
kiu signifas dauxran agon. Laux mi "preni trajnon" estas gxuste por la
unua senco (momenta ago). Kaj por la dua senco japanoj ofte uzas "iku"
(=iri).
Vastalto
-----
"Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it> skribis:
> Tiuokaze en la japana oni diras "nori-mono (veturilo) ni (-n) noru
(rajdi/veturi)".
Tre interese estas, ke la sama metaforo estas uzata en la araba. Oni "rajdas" chion kaj la "pasaghero" mem estas simple "rajdanto". Mi ne proponas uzi tiun metaforon en Esperanto, sed simple provi kompreni kiom vaste uzataj en la mondo estas la dirmanieroj de Esperanto.
> Laux mi "preni trajnon" estas gxuste por la
unua senco (momenta ago). Kaj por la dua senco japanoj ofte uzas "iku"
(=iri).
Evidente la baza "iri" estas komprenata en multaj landoj.
Amike
Renato
Ĉu eble "la fervoja linio kunligas Milanon kaj Parizon"?
(aŭ interkonekti ...)
Eduardo.
> Ĉu eble "la fervoja linio kunligas Milanon kaj Parizon"?
Certe, tiu estas esprimo, kiun mi ofte legas.
Amike
Renato
> ?u eble "la fervoja linio kunligas Milanon kaj Parizon"?
manke de pli trafa alternativo, mi versxajne uzus "kondukas de
Parizo al Milano""
gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net