Laŭ Vikipedio, en la angla oni nomas tiujn agojn per vortoj, iam uzitaj
por agoj koncernantaj paperojn kun skribaĵoj:
<https://en.wikipedia.org/wiki/Cut,_copy,_and_paste>.
La vortoj «kopi·i» kaj «el·tond·i» havas por mi sencon, kaj ili estas
uzataj en la rusa lingvo («(с)копировать», «вырезать»). Sed la vorto
«al·glu·i» estas malfacile komprenebla.
La ago «paste» en la rusa estas nomata «вставить» («en·meti» aŭ
«en·ig·i»). Al algluo ĝi ŝajnas simila nur kiam oni anstataŭigas
ekzistantan pecon per proksimume similgranda peco. «Al·glu·i» mem ŝajne
povus signifi alfikson al ekstremaĵo (ekzemple, al fino de teksto).
Se mi ĝuste komprenis per Vikipedio, Vikivortaro kaj ReVo, la ago estas
nomata
«alglui» en:
* la angla: paste
* la hispana: pegar
* la nederlanda: plakken
iel simile en:
* la kataluna: enganxar (alglui, alfiksi, alkroĉi?)
* la portugala: colar (alglui, eble alfiksi?)
* la sveda: klistra in (englui?)
alie en:
* la germana: Einfügen (enmeti, enigi), Einsetzen (alfiksi, almeti,
munti, apliki?)
* la rusa: вставить (enmeti, enigi)
Eble utilus konsideri ankaŭ nomojn de la aliaj agoj el la grupo, se ili
diferencas de la anglaj.
Mi proponas kiel alternativojn «en·met·i», «en·ig·i» aŭ almenaŭ
«en·glu·i», sed dubas pri la ago anstataŭiganta elektitan tekston.
> Mi proponas kiel alternativojn «en·met·i», «en·ig·i» aŭ almenaŭ «en·glu·i», sed dubas pri la ago anstataŭiganta elektitan tekston.
-- ------------------------------------ Renato Corsetti renato....@uniroma1.it ------------------------------------
Mi proponas aldoni linion por «al·glu·i» en la komputila senco.
Kion opinias la aliaj kaj kio jam estas en la komputila terminaro?
Mi preferus "enmeti" aŭ "enigi" ol "englui". Neniu uzas gluon por fari
tion.
Amike salutas Leo