paki- (en sciencaj vortoj) --> dik-a ?
Renato
--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
Francisko:
>> Tia "paki/" (kiu devus esti "pahhi/", se iel ghi ekzistus !) neniel
>> ekzistas.
mi konsentas ke ni respektu la hx-on
> Mi ne mem elpensis ?in. ?i estas (nigro sur blanko, kiel oni kutimas
> diri en la itala) > sur pa?o 782-a de mia PIV:
mangxu gxin la mefisto
> paki/ [simboleto de koro] Grekdevena komenco de sciencaj vortoj kun
> la signifo: dika:??..
En mia versio de la libro (2002) gxi ne troveblas. Kredeble iuj
agnoskis gxian neteneblecon. Ja nur en unu vorto gxi rolas , cxu jes?
> ?u ni havu la linion:
> paki- (en sciencaj vortoj) --> dik-a ?
mi opinias ke ne
gxis, Ronaldo N
Mi ne mem elpensis ?in. ?i estas (nigro sur blanko, kiel oni kutimas diri en la itala) > sur pa?o 782-a de mia PIV:
mangxu gxin la mefisto
Sed nia karega prabonlingvano Julio Baghy uzis ghin en sia fama,
amuzega satirpoetajho "Estas mi esperantisto":
<< Kuŝas ie sub tegmento
“Netuŝebla Fundamento”
Tuŝu ĝin nur la Mefisto;
estas mi esperantisto.>>
Mefistece,
José Antonio
Mi dubas chu oni prenu vorton el poetajho
(poeto --> poetajho au poemo --> poemisto ?)
kiel argumenton kontrau malrekomendo.
Poeto rajtas spiti je la-bona-lingvo, pli se la vorto estas (okaza)
esperantigo de persona nomo.
Johan
> Cxu ni proponu alternativon al "mefisto"
> mefisto ===>diablo?
"Mefisto" (au "Mefistofelo") kaj "diablo" ne egalas. "Mefist(ofel)o"
estas propra nomo.
Iafoje "Mefist(ofel)o" estas la propra nomo de _la_ Diablo. Alifoje
sub tiu nomo aperas sendito de la Diablo. Temas pri literaturaĵoj, kaj
la uzo kaj la senco varias.
Alia propra nomo de la Diablo estas "Lucifero". Ankoraŭ aliaj estas
"Satano" kaj "Belzebuto". Ni ne povas ĉiujn nomojn de la Diablo, kaj
de diversaj aliaj demonoj, anstataŭigi per la vorto "diablo". Tio
estus plene fuŝa.
--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com
> Mi dubas chu oni prenu vorton el poetajho
> (poeto --> poetajho au poemo --> poemisto ?)
bona demando. Eble pli ghustas la serio poemo-poemisto-poemarto
anstatau la ghena serio de la parnasistoj (poemo-poeto-poezio).
> Poeto rajtas spiti je la-bona-lingvo, pli se la vorto estas (okaza)
> esperantigo de persona nomo.
Tamen la kara literaturisto Baghy estis forta defendanto de la
memstareco de Esperanto kaj ghia skema vortkonstruado, do kontrau la
malskemiga sinteno de Kalocsay.
José Antonio
> Ni ne povas ĉiujn nomojn de la Diablo, kaj
> de diversaj aliaj demonoj, anstataŭigi per la vorto "diablo". Tio
> estus plene fuŝa.
Prave! Mi foje timas ke la sinteno de iuj "bonlingvanoj" estas iom
dogma, do anstatau efike influi la gheneralan lingvouzon al pli
regula, memstara kaj tutmondeca Esperanto, kelkaj nenecesaj, fushaj
obsedoj simple izoligos nin.
José Antonio Vergara
Amike salutas Leo
> Eble pli ghustas la serio poemo-poemisto-poemarto
anstatau la ghena serio de la parnasistoj (poemo-poeto-poezio).
Esence tion rekomendas nia listo sub la litero P.
Amike
Renato
| Iafoje "Mefist(ofel)o" estas la propra nomo de _la_ Diablo. Alifoje
sub tiu nomo aperas sendito de la Diablo. Temas pri literaturaĵoj, kaj
la uzo kaj la senco varias.
| Alia propra nomo de la Diablo estas "Lucifero". Ankoraŭ aliaj estas
"Satano" kaj "Belzebuto". Ni ne povas ĉiujn nomojn de la Diablo, kaj
de diversaj aliaj demonoj, anstataŭigi per la vorto "diablo".
Certe! "Savu nin Dio!" estas la ĝusta esprimo en ĉi tiu okazo. Mi tamen provis klarigi sed nur en la listo de la redaktantoj, ke la problemoj ekestas kiam oni uzas tiun propran nomon kiel ĝeneralan vorton por "diablo" (ekzemple en "tuŝu ĝin nur la mefisto"). Niaj ĉinaj kaj vjetnamaj samideanoj rajtus protesti.
Amike
Renato
> Bertilo:
> | Iafoje "Mefist(ofel)o" estas la propra nomo de _la_ Diablo. Alifoje
> sub tiu nomo aperas sendito de la Diablo. Temas pri literaturaĵoj, kaj
> la uzo kaj la senco varias.
> | Alia propra nomo de la Diablo estas "Lucifero". Ankoraŭ aliaj estas
> "Satano" kaj "Belzebuto". Ni ne povas ĉiujn nomojn de la Diablo, kaj
> de diversaj aliaj demonoj, anstataŭigi per la vorto "diablo".
> Certe! "Savu nin Dio!" estas la ĝusta esprimo en ĉi tiu okazo.
> Mi tamen provis klarigi sed nur en la listo de la redaktantoj,
> ke la problemoj ekestas kiam oni uzas tiun propran nomon kiel
> ĝeneralan vorton por "diablo" (ekzemple en "tuŝu ĝin nur la
> mefisto"). Niaj ĉinaj kaj vjetnamaj samideanoj rajtus protesti.
Ili rajtas protesti, sed tiam temas jam pri io tute alia ol _la lingvo_.
Temas tiam pri la enhavo.
Se iu volas paroli pri la diablo pe de la nomo "Mefisto", aŭ
per de la nomo "Satano", aŭ eble per ia nomo el la Ĉina aŭ
el iu Afrika lingvo, tiam tiu elekto de propra nomo estas parto
de la enhavo de la diraĵo aŭ skribaĵo. Se oni tiam elektas diri
simple "la diablo", oni diras ion alian.
Mi forte opinias, ke pri tiaj aferoj - la _enhavo_ de diraĵoj kaj
skribaĵoj - la bonlingvismo havu nenion ajn por diri. Unuopaj
personoj tamen kompreneble rajtas kritiki ĉies ajn diraĵon aŭ
skribaĵon el ĉiu ajn vidpunkto.
-- --------------------------------------------- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it ---------------------------------------------