Ni jam havas la linion:
ekskuz·i → sen·kulp·ig·i, pardon·i
Mi proponas ankaŭ
ekskuzo à senkulpigo, preteksto
Mi ĵus legis novelon de Raymond Schwartz ”Kankro-rulaĵoj”, en kiu aperas la vorto ”senekskuza” en jena frazo: Kaj tiam gustumu kun maksimuma plezuro la farĉitajn fungojn! Oni prezentos ilin ne dronantajn en grasaĵo, kio estas ĉiam humiliga por kreskaĵoj rikoltitaj la saman posttagmezon, nek perfortitajn per troa dozo da ajlo, kio estas murdo senekskuza, sed ankoraŭ firmajn, vivantajn, elŝvitantajn apenaŭ larmeton da oleo, kio metos sub vian palaton la instigan sensacion de ŝimgusta arbargrundo.
Anstataŭ senekskuza, oni povus skribi “nepardoninda”.
Anna
-----------------------------------------------------------------------
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
Renato Corsetti
Via del Castello, 1, 00036 Palestrina, Italujo,
ren...@esperanto.org
NI jam diskutis pri la mult-senceco de "ekskuzo": unu el tiuj sencoj estas gxuste "preteksto".
Laux la kunteksto, povas temi ankaux pri “pravigo” (eraro nepravigebla); se mi faras komparon kun la itala (Renato povas kapti la nuancon), estas ia diferenco inter “imperdonabile” = nepardonebla kaj “inescusabile” = nepravigebla.
Sed mi ecx dirus ke estas ia diferenco inter “nepardoninda” kaj “nepardonebla” (ambaux signifoj estas pravaj, laux la cirkonstancoj).
Fine, kuriozajxo: en la Londona Nova Testamento”, letero al Romanoj 2,1, estas “nedefendebla”.
Gxis
Antonio
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per
conto di Anna Lowenstein
Inviato: martedì 31 gennaio 2012 16:02
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Ekskuzo
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj