"gerilo"

1 view
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Oct 9, 2007, 10:15:21 AM10/9/07
to la-bona...@googlegroups.com
Cxu iu jam pensis pri alternativoj por la vorto "gerilo". Laux ReVo, gerilo estas partizana milito el malgrandaj bataloj kaj embuskoj. Laux la Vikipedio, gerilo estas milito lanĉita de malgrandaj kombat-ĉeloj, disigitaj tra iu regiono, sen fronta linio, kaj la ĉefaj taktikoj de gerilo estas embusko kaj sabotado.

La vorto "gerilo" venas de la hispana "guerrilla", kiu signifas "militeto". Sed sxajne "milteto" estas iom nepreciza kaj misgvida alternativo al "gerilo". Alia alternativo povus esti "embusk-milito", sed eble denove ne suficxe preciza.

Mi ankaux pensis pri "etmilito", cxar ne la milito mem etas, sed la grupoj de batalantoj, do oni povus uzi prefiksan "et" kiel en "etburgxo" aux "etakciano".

Kion opinias la aliaj?

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Oct 9, 2007, 10:31:13 AM10/9/07
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>Kion opinias la aliaj?

Efektive mi neniam sentis la bezonon pri alternativoj al "gerilo",
sed ni povas pensi.

amike

renato

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo, <renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Bertilo Wennergren

unread,
Oct 9, 2007, 12:19:55 PM10/9/07
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer:

> Cxu iu jam pensis pri alternativoj por la vorto "gerilo". Laux ReVo, gerilo
> estas partizana milito el malgrandaj bataloj kaj embuskoj. Laux la
> Vikipedio, gerilo estas milito lanĉita de malgrandaj kombat-ĉeloj

"kombat-cheloj"... Kiu kombas ilin? Tipa Vikipedia fushlingvajho. Mi
jhus lingve poluris tiun artikolon.

> Mi ankaux pensis pri "etmilito", cxar ne la milito mem etas, sed la grupoj
> de batalantoj, do oni povus uzi prefiksan "et" kiel en "etburgxo" aux
> "etakciano".

> Kion opinias la aliaj?

"Gerilo" estas sufiche bona vorto. Temas pri tre speciala ideo, por
kiu oni kredeble bezonas specialan vorton.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Marcos Cramer

unread,
Oct 9, 2007, 2:19:35 PM10/9/07
to la-bona...@googlegroups.com
"Gerilo" estas sufiche bona vorto. Temas pri tre speciala ideo, por
kiu oni kredeble bezonas specialan vorton.

Jes, verŝajne mi iom troigis mian skemisman pensadon, kiam mi ekpensis pri alternativoj por "gerilo".

Marcos

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages