avi-ad-il-o

7 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Apr 30, 2013, 6:50:55 AM4/30/13
to °listo 'lbl'
Ni havas la linion:


avi·o ~ aviad·il·o

REVO, la reta vortaro, estas tre konvinkita ke la baza radiko estas "avi-o" = aviadilo. Mi demandas pri tio, ĉar en la vortareto por komencantoj de la nova "lernu", ni klarigas la vortojn klare montrante la pecetojn el kiuj, la vortoj estas formita.

Ĉu en la okazo de aviadilo ni devas diri avi-ad-il-o?

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Marcos Cramer

unread,
May 1, 2013, 7:48:42 AM5/1/13
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu en la okazo de aviadilo ni devas diri avi-ad-il-o?

Ne. La radiko "aviad/" estas oficiala, kaj "avi/" ne. Aldone, se oni akceptus la radikon "avi/", diri "aviadilo" estus frenezaĵo; oni devus simple diri "avio".

Laŭ mi ni eĉ povus anstataŭigi la "~" en nia linio pri "avio" per "→".

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
May 1, 2013, 8:27:09 AM5/1/13
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
|   Laŭ mi ni eĉ povus anstataŭigi la "~" en nia linio pri "avio" per "→".
Mi ne memoras, kiuj siatempe pledis por tiu linio. Ĉu iu ankoraŭ legas ĉi tiun mesaĝon?

Marcos Cramer

unread,
May 1, 2013, 9:39:59 AM5/1/13
to la-bona...@googlegroups.com
Renato responde al mi:

Laŭ mi ni eĉ povus anstataŭigi la "~" en nia linio pri "avio" per "→". 
Mi ne memoras, kiuj siatempe pledis por tiu linio.

Laŭ la vikio-historio, la linio jam aperis en SSV je la 28-a de Marto 2007, do antaŭ mia aliĝo al la diskutlisto. En la arĥivo de nia diskutlisto mi vidis, ke tiam okazis diskuto pri aviado-rilataj terminoj. Vi tiam diris ke vi provizore aldonas kelkajn liniojn, sed la linion pri "avio" vi tiam ne menciis (sed la egaleco de "avio" kaj "aviadilo" estis menciita en la sama mesaĝo de Bertilo, el kiu vi ĉerpis la aliajn liniojn, kiujn vi tiam aldonis).

Mi nur nun malkovris, ke je la 9-a de Junio 2010 mi en rea diskuto pri aviado-rilataj terminoj jam proponis ŝanĝon de "~" al "-->" en nia linio pri "avio". Ankaŭ ĉe "aeroplano" mi tiam esprimis la opinion ŝanĝi "~" al "→". Neniu tiam kontraŭis. Laŭ mi jam estas tempo nun efektivigi tiujn proponojn.

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
May 1, 2013, 9:55:53 AM5/1/13
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
|   (sed la egaleco de "avio" kaj "aviadilo" estis menciita en la sama mesaĝo de Bertilo, el kiu vi ĉerpis la aliajn liniojn, kiujn vi tiam aldonis).
Do, temis pri klopodo pri pli racia terminaro (avi-o kiel iliard-o iusence).

|   Mi nur nun malkovris, ke je la 9-a de Junio 2010 mi en rea diskuto pri aviado-rilataj terminoj jam proponis ŝanĝon de "~" al "-->" en nia linio pri "avio". Ankaŭ ĉe "aeroplano" mi tiam esprimis la opinion ŝanĝi "~" al "→". Neniu tiam kontraŭis. Laŭ mi jam estas tempo nun efektivigi tiujn proponojn.
Bone.

Renato Corsetti

unread,
May 1, 2013, 12:55:01 PM5/1/13
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

|   Mi nur nun malkovris, ke je la 9-a de Junio 2010 mi en rea diskuto pri aviado-rilataj terminoj jam proponis ŝanĝon de "~" al "-->" en nia linio pri "avio". Ankaŭ ĉe "aeroplano" mi tiam esprimis la opinion ŝanĝi "~" al "→". Neniu tiam kontraŭis. Laŭ mi jam estas tempo nun efektivigi tiujn proponojn.
Mi efektive ŝanĝis ambaŭ, sed tre pli volonte tiun de "aeroplano" [3oa] ol tiu de "avio". Mi ne kredas, ke niaj kolegoj farsi pli bonan laboron en la 5-a aldono ol en la 3-a.

Amike

renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages