sagaca = klarmensa, komprenema, (precipe dirita pri infano)
----- Doorgestuurd bericht van do_not...@lernu.net -----
> 1. Posedanta akran instinkton, por malkovri aferojn kaj lertan
> eltrovemon por solvi malfacilaĵojn:
tiu uzeblas
> Ŝerloko Holmso estas sagaca detektivo.
inteligenta, ruza, ...?
> Li iĝis fama pro sia sagaceco kaj bravaj agoj.
pirifilu la remblojn mi petas
> 2. Karakterizata de tia eco:
> Tio ne estas sagaca solvo de la problemo.
> Ĉio en la ĝardeno estis aranĝita plej sagace.
jen bona ekzemplo de ege malbona ekzemplo - mi ne scius kiel interpreti
gxis, Ronaldo N
>> Ĉio en la ĝardeno estis aranĝita plej sagace.
> jen bona ekzemplo de ege malbona ekzemplo - mi ne scius kiel interpreti
Tamen akaŭ "sagaca" estas fundamenta kaj multe uzata.
Amike
Renato
"renato corsetti" <renato....@uniroma1.it> Sep 30 10:13PM +0200 ^
> Ronaldo:
>>> ?io en la ?ardeno estis aran?ita plej sagace.
>> jen bona ekzemplo de ege malbona ekzemplo - mi ne scius kiel interpreti
> Tamen aka? "sagaca" estas fundamenta kaj multe uzata.
Do kio ? Se mi post 26 jaroj ankoraw ne komprenas, tute probablas ke
aliaj same ne komprenas. Cxu vi povas klarigi, aw ecx nur traduki al
NL,EN,DE,FR,la esprimon
"sagace arangxita gxardeno? ?
La samo validas por "honesta". Se neniu scias la ekzaktan signifon, aw
se la signifo varias lawlande, gxi indas je fortradukado (se eblas).
> Cxu vi povas klarigi, aw ecx nur traduki al
NL,EN,DE,FR,la esprimon
"sagace arangxita gxardeno? ?
Lerte, inteligente aranĝita ĝardeno.
En la Universala vortaro oni skribas la tradukojn de sagaca: subtil, argutieux |subtle, crafty, sharp | spitzfinding |
Amike
Renato
> La samo validas por "honesta". Se neniu scias la ekzaktan signifon, aw
se la signifo varias lawlande, gxi indas je fortradukado (se eblas).
En la Universala Vortaro: honnête | honest |ehrich |
Mi neniam renkontis iun, kiu havas problemojn pri tiu vorto.
Amike
Renato
"sagace arangxita gxardeno"
Lerte, inteligente aranĝita ĝardeno.En la Universala vortaro oni skribas la tradukojn de sagaca: subtil, argutieux |subtle, crafty, sharp | spitzfinding |
Tadasi Saka:
| la rusa замысловатый (lerte elpensita, komplikita)
| En la japana troviĝas la adjektivo "kotta", kiu respondas al "sagace aranĝita"
Dankon, Tadasi, pro la rusa kaj japana klarigoj.
Ĉar vi komprenas la rusan kaj povas ankaŭ skribi ĝin, estus bele se vi pli ofte donus tiajn klarigojn. Neniu alia en la listo faras tion pri la rusa.
Amike
Renato
"renato corsetti" <renato....@uniroma1.it> Oct 01 09:52PM +0200 ^
> Ronaldo:
> > Cxu vi povas klarigi, aw ecx nur traduki al NL,EN,DE,FR,la esprimon
> > "sagace arangxita gxardeno? ?
> Lerte, inteligente aran?ita ?ardeno.
mi ne demandis pri EO, sed tio flanken. Cetere mi ankoraw ne scias kion imagi
> En la Universala vortaro oni skribas la tradukojn de sagaca: subtil,
> argutieux |subtle, > crafty, sharp | spitzfinding |
Nu, "subtile arangxita gxardeno" jes estas komprenebla: gxardeno sen
pompo, sen troigoj aw malmodestajxoj.
Tamen, la franca vortaro diras por subtil kaj por argutieux
"spitsvondig". Mi ne scias kiel diri tion pri gxardeno.
Pri la tawgeco kaj sinonimeco de japana :"kotta" mi ne povas decidi
gxis, Ronaldo N
Ronaldo:
> Pri la tawgeco kaj sinonimeco de japana :"kotta" mi ne povas decidi
La japana adjektivo "kotta" povas kvalifiki, ekzemple, la jenajn substantivojn.
teien(ĝardeno), sôtei(bindaĵo), buntai(stilo)
SAKA Tadasi
Neniu alia en la listo faras tion pri la rusa.
Marcos:
| Nu, mi foje ja donis klarigojn pri la rusa. Mi scio de la rusa tamen estas limigita, kaj por certiĝi pri ruslingvaj aferoj, mi devas demandi mian edzinon.
En ordo, Marcos! Mi nur miras pri tio, ke ni ne sukcesas altiri veran ruslingvon por kunlabori.
Amike
Renato