sangvin-a

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Feb 14, 2009, 11:37:17 AM2/14/09
to °listo 'la bona lingvo'
sangvin-a --> riĉ-temperament-a, gaj-humor-a

renato

Antonio De Salvo

unread,
Feb 14, 2009, 4:44:51 PM2/14/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

>sangvin-a --> riĉ-temperament-a, gaj-humor-a

Malgraux tio, kio estas dirite en PIV (kaj malgraux tia uzo cxe usonaj psikologoj), mi neniam uzus “sangvina” en la senco “gajhumora” (verdire, mi ankaux neniam uzus “sangvina”). Cxe-okaze: kial “optimista” anstataux “optimisma”?

Same mi dubas pri “ricxtemperamenta”, cxar “temperamento” estas neuxtra termino (ekzistas ankaux la “melankolia temperamento”), dum “sangvina” montras iun specifan temperamenton, tiun fajran.

Eble mi estas misvojigita de la itala, sed laux mi “sangvina” egalas al fajra, arda, impeta.

Gxis

Antonio

 


Renato Corsetti

unread,
Feb 15, 2009, 4:47:03 AM2/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

. . . laux mi “sangvina” egalas al fajra, arda, impeta.

Mi registris provizore:

sangvin·a → fajr·a, ard·a, impet·a

Neitaloj bonvolu kritiki.

Amike

Renato


Grosjean Mireille

unread,
Feb 15, 2009, 7:59:29 AM2/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Tio tute plachas al mi, tamen mia lingvo estas latindevena.
 
Mirejo

2009/2/15 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
Mireeyu (en japana lingvo)
mirejo.blogspot.com
skajpe: mirejo1
fr: A TRAVERS LE MONDE PAR
L'ESPERANTO
eo: TRA LA MONDO PER ESPERANTO
jp: SEKAIGO DE SEKAIJU
Esperanto (エスペラント) = SEKAIGO (世界語)

Pilar Otto

unread,
Feb 15, 2009, 11:32:39 AM2/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Mi registris provizore:
>
> sangvin·a → fajr·a, ard·a, impet·a
>
> Neitaloj bonvolu kritiki.

Cxu ne ankaux "verva"?

Otto

Renato Corsetti

unread,
Feb 15, 2009, 1:48:01 PM2/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Cxu ne ankaux "verva"?
Laŭ la itala uzo verŝajne ne, sed Antonio bonvolu diri. Pri aliaj lingvoj mi ne scias.

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Feb 15, 2009, 3:37:24 PM2/15/09
to la-bona...@googlegroups.com

Otto:

>Cxu ne ankaux "verva"?

 

Renato:

>Laŭ la itala uzo verŝajne ne, sed Antonio bonvolu diri. Pri aliaj lingvoj mi ne scias.

“Verva” ne estas tute maltauxga, sed laux mi gxi havas alian nuancon ol “impeta” ks: gxi respondas al la italaj vortoj “brioso”, “vivace”, kaj montras tute pozitivan kvaliton (viglecon: komparu la muzikan italdevenan esprimon “con brio”), dum “fajra – arda – impeta” montras ian gradon de malekvilibro kaj nepripensemo.

Gxis

Antonio

 


Grosjean Mireille

unread,
Feb 15, 2009, 8:31:21 PM2/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
verva rilatas al kvanto de parolado, babilado. Tio certe rilatas al karaktero, temperamento, sed ne inverse.
 
MIrejo

2009/2/15 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>


Renato



Anna Lowenstein

unread,
Feb 16, 2009, 3:48:19 AM2/16/09
to la-bona...@googlegroups.com

Lau’ angla vorto “sanguine” rilatas al la antikva teorio de la kvar humoroj. G’i priskibas difinitan specon de homa personeco: gajhumora, memfida, optimisma, amikema. Mi eble tradukus la vorton per “gajhumora”, kio retenus la koncepton pri la humoroj. En la vortaro de Wells mi trovas “optimisma”.

Anna


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 15 febbraio 2009 19.48
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) sangvin-a

Renato Corsetti

unread,
Feb 16, 2009, 4:21:43 AM2/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

Lau’ angla vorto “sanguine” rilatas al la antikva teorio de la kvar humoroj. G’i priskibas difinitan specon de homa personeco: gajhumora, memfida, optimisma, amikema. Mi eble tradukus la vorton per “gajhumora”, kio retenus la koncepton pri la humoroj. En la vortaro de Wells mi trovas “optimisma”.

Jen kial Antonio parolis pri usonaj menskuracistoj (psiĥologoj en la greka), kiuj uzus tiun vorton tiel.

Mi vastigis la linion al:

sangvin·a → gaj·humor·a (laŭ unu kompreno de la vorto); fajr·a, ard·a, impet·a (laŭ alia kompreno de la vorto)

la du konceptoj ne ŝajnas esti kunmeteblaj. Unu el la eblaj interpretoj laŭ la itala maniero estas tute mala al gaj-humora, ĉar snaguigno en la itala povas signifi ankaŭ koler-humora.

Amike

Renato


Bertilo Wennergren

unread,
Feb 16, 2009, 4:57:38 AM2/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna Lowenstein skribis:

> Lau’ angla vorto “sanguine” rilatas al la antikva teorio de la
> kvar humoroj. G’i priskibas difinitan specon de homa personeco:
> gajhumora, memfida, optimisma, amikema. Mi eble tradukus la
> vorton per “gajhumora”, kio retenus la koncepton pri la humoroj.
> En la vortaro de Wells mi trovas “optimisma”.

Jes, sed se oni parolas pri "sanguine" en la kunteksto de tia
antikva teorio, oni prefere diru "sangohumora" aŭ simile. En
tiu teorio oni ja opiniis, ke pro relativa sangomulteco iu
personoj havas apartan karakteron aŭ humoron.

Poste la vorto akiris pli ĝeneralan signifon, en kiu ne plu
vere rolas tiu antikva teorio. Tiam vortoj kiel "gajhumora"
taŭgas. Sed eble iam oni volas ankaŭ en tiaj okazoj tamen
reteni iom da ligo al la origina teorio, kaj tiam uzi
"sangohumora".

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages