vestern-

7 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Feb 2, 2008, 10:23:52 AM2/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi komencas pritrakti artikolon de Camacho, nia tipa malsamopinianto. En tiu artikolo Camacho listigas novajn radikojn, lau' li aprobindajn.

Mikomencas de la fino.

La vorto "vestern-o" por "vakera filmo" au' "uson-okcidenta filmo" estas trovebla ankau' en vikipedio.

Mi registris provizore:

vestern-o --> vaker-a film-o

C'u en ordo por vi?

Amike

Renato


~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
~ ~ ~

ts

unread,
Feb 2, 2008, 12:33:39 PM2/2/08
to la bona lingvo
> La vorto "vestern-o" por "vakera filmo" au' "uson-okcidenta filmo"
> estas trovebla ankau' en vikipedio.
> Mi registris provizore:
> vestern-o --> vaker-a film-o

Eble ne en chiuj tiaj filmoj rolas "vakeroj".
Ekzemple filmo, kiu temas nur pri indianoj kaj usonaj soldatoj ktp...

La kerna koncepto shajnas esti "sovagha okcidento", "uson-okcidento".
"vakero" pli rilatas al "Cow-boy".

Cetere en "unu el" la fontlistoj estas:
vakero bovisto, bovgardisto

Se ni jam estas che tiu temo,
ankau gauxcxo povas esti:
(sudamerika) (rajdanta) bovisto / bovgardisto

proponoj:

vestern-o -> uson-okcidenta filmo, sovagxokcidenta filmo

vakero -> (rajd-ant-a) bov-ist-o / bov-gard-ist-o

gauxcx-o -> (sudamerika rajdanta) bov-ist-o / bov-gard-ist-o

Thierry
http://www.ipernity.com/home/32070

Renato Corsetti

unread,
Feb 2, 2008, 1:09:34 PM2/2/08
to la-bona...@googlegroups.com

>vestern-o -> uson-okcidenta filmo, sovagxokcidenta filmo
>vakero -> (rajd-ant-a) bov-ist-o / bov-gard-ist-o
>gauxcx-o -> (sudamerika rajdanta) bov-ist-o / bov-gard-ist-o

Mi aldonis viajn proponojn je "vakero". Pri la aliaj du vortoj mi
metis = kaj ne -->, kaj mi atendas la komentojn de aliaj.

Anna Lowenstein

unread,
Feb 2, 2008, 1:23:44 PM2/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne havas problemon pri la esprimo "Vakera filmo", kiun mi konas de kiam
mi lernis Esperanton. Povus esti, ke ne en c'iuj tiaj filmoj rolas vakeroj,
sed tio s'ajnas al mi iom pedanta distingo. Por mi, vakera filmo estas filmo
pri iu (imagita) usona okcidento en la 19a jarcento - ne gravas pri la
detaloj. La homoj, kiuj nomas tian filmon "vesterno", evidente ne scias, ke
jam ekzistas esprimo por tiu koncepto.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di ts
Inviato: sabato 2 febbraio 2008 18.34
A: la bona lingvo
Oggetto: (la bona lingvo) Re: vestern-

Pau Mendoza

unread,
Feb 2, 2008, 1:21:50 PM2/2/08
to la-bona...@googlegroups.com

>> vestern-o -> uson-okcidenta filmo, sovagxokcidenta filmo
>> vakero -> (rajd-ant-a) bov-ist-o / bov-gard-ist-o
>> gauxcx-o -> (sudamerika rajdanta) bov-ist-o / bov-gard-ist-o
>>
>
>

Bone!

Paux

Nguyen Xuan Thu

unread,
Feb 2, 2008, 7:01:24 PM2/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Rilate al vaker-o, en la vjetnama estas 2 vortoj:
1. cao bồi /kao boj/ el la angla, cow boy.
Gxi havas du sencọn: (a) vakero: rajdanta gardisto de brutoj en Norda Ameriko;
(b) tiu, kiu sin vestas malserioze, kun manko de bonaj moroj.
La dua senco estas mallauxda (en la angla pejorative, en la franca péjoratif)
 
2. La angla vorto western  ankaux havas du sencojn:
(a) vakera filmo. aventura filmo el Okcidenta parto de Usono (objektiva, sen antauxjugxo), kaj
(b) phim cao bồi: cow boy film (mallauxta senco).
 
Mi pensas, ke la mallauxta aspekto de la vortoj havas historian devenon. 
 
Amike,
Thu
el Vjetnamujo

 
On 2/2/08, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:


>vestern-o -> uson-okcidenta filmo, sovagxokcidenta filmo
>vakero -> (rajd-ant-a) bov-ist-o / bov-gard-ist-o
>gauxcx-o -> (sudamerika rajdanta) bov-ist-o / bov-gard-ist-o

Harri Laine

unread,
Feb 3, 2008, 4:40:57 AM2/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

> Mi ne havas problemon pri la esprimo "Vakera filmo", kiun mi konas
> de kiam mi lernis Esperanton.

Mi havas pli da problemoj kun "vakero" ol kun "vesterno". La ekzisto
de "gauxcxo" kaj "vakero" kaj la malekzisto de "kauxbojo" por la
simplaj "bovisto" aux "brutisto" (lauxbezone kun ia precizigo, ekz.
"rajdbovisto") estas eta simptomo pri nia strecxita, kompleksoplena
rilato al la Angla lingvo. (Mi ne scias, cxu estas bona konduto diri
tiel en cxi tiu listo.)

La artbrancxon (filman, literaturan kaj eble alian) "vesterno" gxiaj
sxatantoj nomu lauxplacxe. "Uson-okcidentajxo" estas unu bona
samsignifajxo. Kial ne ankaux "vakera", kvankam mi neniam pensis, ke
vakeroj cxefrolas.

Finne ni nomas la filmojn "lännenelokuva" (lauxvorte: 'de
okcidento'+'vivo'+'bildo') aux "lännenfilmi", familiare mallonge
"länkkäri". Ankaux "western" estas konata, la italdevenaj ecx povas
esti nomataj "spagettiwestern" (duone sxerce).

Mi scivolis, cxu aliaj lingvoj tradukas la esprimon per sialingva
"okcidenta". Multaj euxropaj lingvoj ja havas vorton similan al "west"
kaj tial senpere komprenas ke "western" aludas al La Okcidento (tiu
konata okcidento, en Ameriko). Sxajnas, ke japanaj kaj cxinaj tradukoj
enhavas skribsignon por "okcidento", sed en la japana mi trovis ankaux
esprimojn kun "uesutan", do lauxsona transskribo. Tio kompreneble
estas nur suprajxaj rimarkoj de eksterulo, kiu ne regas la lingvojn.

--
Harri

ts

unread,
Feb 3, 2008, 6:11:41 AM2/3/08
to la bona lingvo


On Feb 2, 7:23 pm, "Anna Lowenstein" <anna.lowenst...@virgilio.it>
wrote:
> Mi ne havas problemon pri la esprimo "Vakera filmo", kiun mi konas de kiam
> mi lernis Esperanton. Povus esti, ke ne en c'iuj tiaj filmoj rolas vakeroj,
> sed tio s'ajnas al mi iom pedanta distingo. Por mi, vakera filmo estas filmo
> pri iu (imagita) usona okcidento en la 19a jarcento - ne gravas pri la
> detaloj. La homoj, kiuj nomas tian filmon "vesterno", evidente ne scias, ke
> jam ekzistas esprimo por tiu koncepto.

Por "vesterno" oni povas kompreneble aldoni ankau tian esprimon. Mi
nur volis diri, ke nur meti "vakera filmo" au (ion pli esperantan) kaj
tute ne meti "uson-okcidenta filmo" au "sovagxokcidenta filmo" ne
estas bone lau mi.

Do iel tiel:
vestern-o -> uson-okcidenta filmo, sovagxokcidenta filmo, bov-gard-ist-
a filmo

Pri vakero:
Por mi vakero estas "vacher" = vache + profesio = bov(in)isto au
bov(in)gardisto



Adam Raizen

unread,
Feb 3, 2008, 6:23:02 AM2/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
On 2/3/08, Harri Laine <proc...@gmail.com> wrote:

> Mi scivolis, cxu aliaj lingvoj tradukas la esprimon per sialingva
> "okcidenta".

En la hebrea tio estas nomata מערבון ma`aravon, surbaze de la vorto
מערב ma`arav, "okcidento", kaj deriva sufikso.

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Got sente?

Renato Corsetti

unread,
Feb 3, 2008, 6:39:04 AM2/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
vaker-o . . .
(b) tiu, kiu sin vestas malserioze, kun manko de bonaj moroj.
La dua senco estas mallauxda
 
2. La angla vorto western  ankaux havas du sencojn:
(b) phim cao bồi: cow boy film (mallauxda senco).

Fakte ankau' en Italujo oni trovas de tempo al tempo mallau'dajn sencojn por "cow boy" kaj por "western" pli mapli kun la vjetnamaj sencoj.

Aliflanke la baza senco restas: bov-gardisto kaj uson-okcidenta filmo.

Amike

Renato

Anna Lowenstein

unread,
Feb 3, 2008, 7:11:26 AM2/3/08
to la-bona...@googlegroups.com

En Britujo oni uzas la vorton “cowboy” por nekompetenta laboristo, kiuj faras fus’ajn konstrulaborojn au’ domriparojn. Mi ne certas (c’ar mi ne log’as en Britujo), sed mi pensas, ke eble estas en la termino ia ideo pri homo kiu aperas, rapide kaj senzorge faras la laboron, prenas la monon, kaj malaperas.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 3 febbraio 2008 12.39
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) vestern-

 

vaker-o . . .
(b) tiu, kiu sin vestas malserioze, kun manko de bonaj moroj.
La dua senco estas mallauxda
 
2. La angla vorto western  ankaux havas du sencojn:
(b) phim cao bồi: cow boy film (mallauxda senco).


Fakte ankau' en Italujo oni trovas de tempo al tempo mallau'dajn sencojn por "cow boy" kaj por "western" pli mapli kun la vjetnamaj sencoj.

 

 

Renato Corsetti

unread,
Feb 3, 2008, 6:49:12 AM2/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Tjeri:


Por "vesterno" oni povas kompreneble aldoni ankau tian esprimon. Mi
nur volis diri, ke nur meti "vakera filmo" au (ion pli esperantan) kaj
tute ne meti "uson-okcidenta filmo" au "sovagxokcidenta filmo" ne
estas bone lau mi.

Mi metis c'iujn variaj'ojn. C'iu povas elekti lau'plac'e.

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Feb 3, 2008, 7:01:06 AM2/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:


La ekzisto de "gauxcxo" kaj "vakero" kaj la malekzisto de "kauxbojo" por la simplaj "bovisto" aux "brutisto" (lauxbezone kun ia precizigo, ekz. "rajdbovisto") estas eta simptomo pri nia strecxita, kompleksoplena rilato al la Angla lingvo. (Mi ne scias, cxu estas bona konduto diri
tiel en cxi tiu listo.)

La strecxita kaj kompleksoplena rilato de esperantistoj al la angla estas fakto, laux mi. Mi nur esperas, ke baldaux gxi transformigxos al strecxita kaj kompleksoplena rilato al la cxina.  Oni rajtas klare paroli pri gxi en cxi tiu listo. Eventuale ne debati pri la kauxzoj, kio portu snin tre maproksimen.


Finne ni nomas la filmojn "lännenelokuva"

Bone!


la italdevenaj ecx povas esti nomataj "spagettiwestern" (duone sxerce).

Ankau' en Italujo ili estas nomataj tiel.

Amike

Renato

HIROTAKA Masaaki

unread,
Feb 3, 2008, 8:15:41 AM2/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Harri Laine skribis:

>konata okcidento, en Ameriko). Sxajnas, ke japanaj kaj cxinaj tradukoj
>enhavas skribsignon por "okcidento", sed en la japana mi trovis ankaux
>esprimojn kun "uesutan", do lauxsona transskribo. Tio kompreneble
>estas nur suprajxaj rimarkoj de eksterulo, kiu ne regas la lingvojn.

Gxuste tiel estas. En la japana, "vesterno" estas "sei-bu-geki".
Tio estas "okcident-part-dramo" lauxvorte.
"uesutan" estas uzata de filmamantoj. Por la angla "cowboy"
oni uzas nur "kaubooi" (lauxsona transskribo).


2008/02/03 [dim.] HIROTAKA Masaaki
__________________________________ http://www.vastalto.com/blog/

Detlef Karthaus

unread,
Feb 3, 2008, 8:19:57 AM2/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
La mallauxda senco de "cowboy" ekzistis en la angla jam de la komenco, pro la konflikto inter bovargardistoj, (bovarpelistoj) kaj farmbienistoj. La bovpelistoj havis la famon preteratenti la legxojn, tial en nord ameriko oni uzas 'cowboy' por malbona autokondukisto.
 
En la germana oni sxajnas diri 'Western", sed kiam mi estis infano, la plej ofta vorto estis "Cowboyfilm". Kiam mi Googlas 'cowboyfilm' mi vidas pli da svedaj, kaj nederlandaj trafoj ol germanaj.
 
amike
Detlef

2008/2/3 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
vaker-o . . .
(b) tiu, kiu sin vestas malserioze, kun manko de bonaj moroj.
La dua senco estas mallauxda
 
2. La angla vorto western  ankaux havas du sencojn:
(b) phim cao bá»"i: cow boy film (mallauxda senco).

Fakte ankau' en Italujo oni trovas de tempo al tempo mallau'dajn sencojn por "cow boy" kaj por "western" pli mapli kun la vjetnamaj sencoj.

Aliflanke la baza senco restas: bov-gardisto kaj uson-okcidenta filmo.

Amike

Renato





~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
~ ~ ~



--
Esperanto grammar  http://web.mit.edu/esperanto/courses/iap/textbook.pdf

TAKE 2008 Julio, Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, Montreal Canada
Auskultu: www.radioverda.com
http://radioaktiva.esperanto.org.uy/

Pilar Otto

unread,
Feb 3, 2008, 8:51:58 AM2/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:

> Mi havas pli da problemoj kun "vakero" ol kun "vesterno". La ekzisto
> de "gauxcxo" kaj "vakero" kaj la malekzisto de "kauxbojo" por la
> simplaj "bovisto" aux "brutisto" (lauxbezone kun ia precizigo, ekz.
> "rajdbovisto") estas eta simptomo pri nia strecxita, kompleksoplena
> rilato al la Angla lingvo.

Por mi gxi estas simptomo de tio, ke hispandevenaj vortoj estas pli facile
adapteblaj al la E-a fonetiko, ol angladevenaj vortoj.

> Ankaux "western" estas konata, la italdevenaj ecx povas
> esti nomataj "spagettiwestern" (duone sxerce).

Tiu esprimo estas konata ankaux en la norvega.

> Mi scivolis, cxu aliaj lingvoj tradukas la esprimon per sialingva
> "okcidenta". Multaj euxropaj lingvoj ja havas vorton similan al "west"
> kaj tial senpere komprenas ke "western" aludas al La Okcidento (tiu
> konata okcidento, en Ameriko).

En la norvega "okcidento" = "vest", do "western" ne bezonas tradukon. Oni
ecx povas prononci "wild west" tute norvegece, "vill vest" = "sovagxa
okcidento".

Cetere ekzistas muzika gxenro, kiun oni angle nomas "country and western".
En la 1950aj jaroj oni norvege nomis tiun gxenron "cowboymusikk", dum iu
periodo oni eble nomis gxin "hillbilly", sed nun oni nomas gxin "country",
kelkfoje norvegigite kiel "køntri".

Kion principan oni povas diri pri tiaj terminoj, kiuj indikas ion tiel
specialan, ke ili iom similas al propraj nomoj? Cxu plu ekzistas en E-o
"glasnosto" kaj "perestrojko"? Kiam tiuj vortoj furoris en la euxropaj
lingvoj, dana lingvisto diris pri ili: "En la dana lingvo ili cirkulas kun
diplomatia pasporto: oni diras ilin ne laux la dana fonetiko". La demando
estas, dum kiom da tempo ni devas atendi, antaux ol anstatauxigi ilian
diplomatian pasporton per pasporto de vera civitano. Ne forigi de ili la
diplomatian pasporton praktike signifas trakti ilin kiel proprajn nomojn.

Otto

frasimo

unread,
Feb 26, 2008, 7:52:59 PM2/26/08
to la bona lingvo
Mi "havas problemon" kun la vorto "vakero". Tiu shajnas al mi unu
el la plej tipaj ekzemploj de tio, kion ni chi tie celas
kontraubatali.
Lauvorte "vaquero" en la lingvo hispana signifas "bovinisto",
precize same kiel "cow-boy" en la angla (eble nur en la usona). Ni
memoru, ke vasta parto el la regionoj, pri kiuj temas, estis
Hispanujaj antau, ol ili ighis Usonaj.
Sed esti Esperantaj tiuj vortoj ne povas esti. Necesas traduko.
Radiko "vak/" ekzistas (verba ; Zamenhofa, eble ne tre firme ;
oficialigita en la Unua O. A. ; miaopinie mem ne necesa). Sed tiu
radiko neniel povas helpi por kompreno de "vakero".
Eta demando estas, chu utilus konservi la inecon de la bestoj,
kvankam efektive preskau nur inoj estis en la brutaroj, chu do traduki
per "bovinisto" au per "bovisto".

Lau mia opinio, vi (Anna kaj aliaj) pravas, ke ne lau tiu direkto
oni traduku la nomon de la filmajhospeco anglalingve nomata
"western" (ankau en Francujo, same kiel en iuj aliaj landoj). Via :
> "vestern-o -> uson-okcidenta filmo, >sovagxokcidenta filmo"
shajnas al mi alloga. Sed estus bele el la du proponatajhoj elekti
unu solan.
_____________________________________
On Feb 2, 7:23 pm, "Anna Lowenstein" <anna.lowenst...@virgilio.it>
wrote:
> Mi ne havas problemon pri la esprimo "Vakera filmo", kiun mi konas de kiam
> mi lernis Esperanton.[...]

Renato Corsetti

unread,
Feb 27, 2008, 9:29:29 AM2/27/08
to la-bona...@googlegroups.com
Bonvenon al Francisko Simonnet, la vivanta ekzemplo de plej pura (eventuale ec' troa) Fudamentisto en c'i tiu generacio!

Ni kutimas en c'i tiu listo trakti lau'eble mallonge lau'eble nur unu vorton en c'iu mesag'o. Mi lau'grade dividos vian alian longan mesag'on (vi rajtas je g'i, c'ar vi j'us envenis) en plurajn unuopajn mesag'ojn, kiujn mi respondos lau'grade.

Nun pri vakero kaj vesterna.

Ni havas la jenajn liniojn en niaj listoj:

vaker-o = rajd-bov-ist-o, (rajd-ant-a) bov-ist-o, bov-gard-ist-o
vestern-o --> uson-okcident-a film-o, sovagx-okcident-a filmo, bov-gard-ist-a film-o, vaker-a film-o.

En la unua ni proponas kelkajn alternativojn al "vakero", interalie "bovisto", kiun vi mem proponis.

Pri la dua, vi skribas:



> "vestern-o -> uson-okcidenta filmo, >sovagxokcidenta filmo"
 shajnas al mi alloga. Sed estus bele el la du proponatajhoj elekti
unu solan.

Kiun el la du vi proponas?

Amike

Renato

Keyhan Sayadpour

unread,
Feb 27, 2008, 11:27:42 AM2/27/08
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj:
 En la persa ni uzas simple vestern, kvankam la persaj vortoj por okcidento estas Garb kaj Bahxtar. Vestern estas suficxe mondkonata vorto kiel filmgenro kaj sxajne pli bonas. Aliflanke per unu alia vorto apenaux oni povas veki la saman sencon en la kapo de aliaj.
 
Sincere,
Keyhan

 
On 2/27/08, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:
Bonvenon al Francisko Simonnet, la vivanta ekzemplo de plej pura (eventuale ec' troa) Fudamentisto en c'i tiu generacio!

Ni kutimas en c'i tiu listo trakti lau'eble mallonge lau'eble nur unu vorton en c'iu mesag'o. Mi lau'grade dividos vian alian longan mesag'on (vi rajtas je g'i, c'ar vi j'us envenis) en plurajn unuopajn mesag'ojn, kiujn mi respondos lau'grade.

Nun pri vakero kaj vesterna.

Ni havas la jenajn liniojn en niaj listoj:

vaker-o = rajd-bov-ist-o, (rajd-ant-a) bov-ist-o, bov-gard-ist-o
vestern-o --> uson-okcident-a film-o, sovagx-okcident-a filmo, bov-gard-ist-a film-o, vaker-a film-o.

En la unua ni proponas kelkajn alternativojn al "vakero", interalie "bovisto", kiun vi mem proponis.

Pri la dua, vi skribas:


> "vestern-o -> uson-okcidenta filmo, >sovagxokcidenta filmo"
 shajnas al mi alloga. Sed estus bele el la du proponatajhoj elekti
unu solan.

Marcos Cramer

unread,
Feb 27, 2008, 12:01:44 PM2/27/08
to la-bona...@googlegroups.com
> "vestern-o -> uson-okcidenta filmo, >sovagxokcidenta filmo"
 shajnas al mi alloga. Sed estus bele el la du proponatajhoj elekti
unu solan.

Mi persone preferas "sovagx-okcidenta filmo", sed  mi ne opinias ke ni elekti unu solan alternativon. Che multaj vortoj ni proponas plurajn alternativojn; kiam estas malfacile elekti, kiu alternativo pli bonas, ni povas ambau mencii; poste la uzantoj, kiuj rigardos nian liston, mem decidos, kiu alternativo pli disvastighos...

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Feb 27, 2008, 1:02:05 PM2/27/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:


Mi persone preferas "sovagx-okcidenta filmo", sed  mi ne opinias ke ni elekti unu solan alternativon. Che multaj vortoj ni proponas plurajn alternativojn; kiam estas malfacile elekti, kiu alternativo pli bonas, ni povas ambau mencii; poste la uzantoj, kiuj rigardos nian liston, mem decidos, kiu alternativo pli disvastighos...

Fakte tiu estas nia filozofio g'is nun. Ni povas iomete ludi per la relativa loko de la pluraj alternativoj.

Cetere niaj listoj ig'is speco de publika servo, c'ar ni havas proksimume 50 rigardojn c'iutage. Ankorau' iom malmultaj kompare kun la pag'o de novaj'oj de BBC, tamen...

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages