>- arki- (plialtranga) --> cxef-
>- arki- (antikveco) --> pra-
Efektive PIV listigas arki-/arhxi- nur en la senco de c'efa. C'u,
Johano-Karolo, vi povas doni ekzemplon de vorto en Esperanto kun la
senco pra- ?
Cetere, en nia listo jam estas "arki-". C'u via propono, J-K, estas
nur pri la formo de la registrado? C'u vi s'atus havi du liniojn anstatau' unu?
Kiel oni diras "arkiepiskopo" en viaj lingvoj? En la itala "arcivescovo".
Renato
~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~
En la norvega "erkebiskop". La prefikso "arki-/arhxi-" farigxis en la
norvega "erke-" en vortoj uzataj en la gxenerala lingvo. Gxi estas
antauxmetebla ankaux antaux norvegaj vortoj, kaj tiam gxi malestime
plifortigas, kombinante la signifojn -eg- kaj -acx-: "erkedum" = "stultega".
En scienca lingvajxo oni retenas la formon "arki-", ekz. en "arkifonem"; kaj
en la vorto "arkitekt" "arki-" ne estas sentata kiel prefikso.
Otto
>Gxi estas
>antauxmetebla ankaux antaux norvegaj vortoj, kaj tiam gxi malestime
>plifortigas, kombinante la signifojn -eg- kaj -acx-: "erkedum" = "stultega".
Ankau' en iu nivelo de klera itala: arcistupido.
>En scienca lingvajxo oni retenas la formon "arki-", ekz. en "arkifonem"; kaj
>en la vorto "arkitekt" "arki-" ne estas sentata kiel prefikso.
Same en la itala.
Amike
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 21 gennaio 2008 10.41
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) arki-/arhxi-
- arki- (supera instanco) --> cxef-
Ekzemploj: arki-angxelo, arki-diakono
J-K Rinaldo
- arki- (plialtranga) --> cxef-
En sekvaj okazoj kiam temas pri malsama etimo eble utilos pluraj linioj
J_K Rinaldo
>Efektive en cxi okazo suficxas laux mi nur unu linio
>
>- arki- (plialtranga) --> cxef-
Mi s'ang'os al tio.
Interalie, pri la kunmetado, la ABC-gramatiko diras eksplicite: ...
estas evitenda la kombino de verbo kun rekta obiekto, kiel librolegi,
birvidi, falkcxasi ....
Sed Bertilo Wennergren en sia PMEG akcepatas akuzativajn flankelemetojn
kiel leterskribi, vocxdoni, sindeteni.
Dankon, J-K Rinaldo
Kiu li estas? KIel atingi tiujn regulojn?
Interalie, pri la kunmetado, la ABC-gramatiko diras eksplicite: ...
estas evitenda la kombino de verbo kun rekta obiekto, kiel librolegi,
birvidi, falkcxasi ....
Sed Bertilo Wennergren en sia PMEG akcepatas akuzativajn flankelemetojn
kiel leterskribi, vocxdoni, sindeteni.
Dankon, J-K Rinaldo
>Tamen mi alfrontis la regulon prepare al la posta takso de la prefikson
>"sin-", kiun
>- iujn akceptas, kiel la gramatiko PMEG;
>- aliaj ne akceptas, kiel ABC-gramatiko.
Bone. Tuj post la fifno de -iv- ni povas komenci diskuti pri c'i tio.
Lia nomo estis (mi supozas, ke li jam mortis) Luis Mimó Espinalt, kaj li
logxis en Sabadell, Katalunujo, Hispanujo. La maniero, en kiu li E-igis
siajn nomojn, montras, ke li apartenis al la sama skolo kiel Rikardo Sxulco.
Mi renkontis Mimó en 1967, kaj mi havis diskuton kun li gxuste pri
kunmetado. Li pledis por tre rigoraj reguloj pri kunmetado: "Nov-Jorko" por
li estis neakceptebla, same kiel "la Blankdomo", "belknabino" ktp., cxar
adjektivo ne povas senpere kunmetigxi kun substantivo. Se meti substantivan
radikon antaux verbo, la senco de la kunmetajxo estu tia, ke en ne-kunmetita
formo la substantivon antauxu prepozicio. Sekve oni ne povas "fisxkapti",
sed eventuale oni povas "musxkapti fisxojn" = "kapti fisxojn PER musxo".
«Bone,» mi diris, «sed laux viaj reguloj "fisxkaptado" estas akceptebla,
cxar gxi estas "kaptado de fisxoj".» Pri tio Mimó konsentis. Mi dauxrigis:
«Kaj se oni povas diri "fisxkaptado", oni ankaux devas povi diri
"fisxkaptadi", kaj se oni povas diri "fisxkaptadi", oni ankaux devas povi
diri "fisxkapti".» Nu, mi konfesas, ke tiu argumentado estis iom skolastika
aux sofisma; tamen, se eblas ecx kun rigoraj reguloj "derivi" laux la linio
"fisxkaptado -> fisxkaptadi -> fisxkapti" kaj "leterskribado ->
leterskribadi -> leterskribi", oni prefere ne starigu regulojn tiel
rigorajn, ke ili nur katenus (Zamenhofa esprimo) la lingvon - kaj ecx ne
sukcesus gxin tute kateni. Oni preferu elastecon, tian, kia gxin montras
Zamenhof plurloke en "Lingvaj Respondoj". Se la kunteksto klare evidentigas
la celatan sencon, bone; se ne, oni esprimu sin pli precize: nia lingvo ja
tauxgas ankaux por tio!
Otto
>Oni preferu elastecon, tian, kia gxin montras Zamenhof plurloke en
>"Lingvaj Respondoj".
Mi konsentas.