Post danko al Leo De Cooman pro lia komputila laboro,
permesu al mi remalfermi la diskuton pri STRANDO kaj PLAĜO
> Anna Lowenstein:
Ĉe PV, la difinoj estas jenaj: strando: Sablobordo taŭga por banado;
plaĝo: plaĝo = strando. Oni vidas, do, ke strando estas konsiderata la
baza termino, dum ĉe plagho oni simple resendas al strando.
Ĉe PIV, aliflanke, estas tute la mala situacio. La difinoj troviĝas
sub plaĝo, dum ĉe strando oni trovas simple: strando = plaĝo 1.
Nu unu radiko venas la germana kaj la alia de la franca kaj itala.
Evidentas do
- ke en la norda kaj centra Eŭropo eble ne estas tiom kutima la sunumo
ĉe ekipitaj banejoj
- ke en la meditaranea Eŭropo la ekipitaj banejoj, alireblaj per pago,
forte malsamas ol la libere alireblaj bordoj.
> Anna Lowenstein:
... ĉi-somere gastis che ni hungara knabo, kiu tute ne konis tiun
vorton; li konis nur la vorton strando. Ankaŭ dum la UK en
Montpellier, mi rimarkis ke la junulara programo inkluzivis eron kiu
nomiĝis, laŭ mia memoro, "Stranda vizito". Do evidente la vorto
strando vivas kaj bone fartas, malgraŭ PIV.
Tiu ne ŝajnas al mi sufiĉa motivo por konkludi ke strando kaj plaĝo
sume estas la sama afero.
Laŭ mi, la du vortoj estas same gravaj:
- strando estas la natura bordo libere alirebla,
- plaĝo estas la bordo pleje ekipita per laŭpagaj banejoj.
Eble kutime
- nordaj eŭropanoj sunumas kaj baniĝas ĉe la strando,
- sudaj eŭropanoj sunumas kaj baniĝas ĉe la plaĝo.
Tamen temas pri du malsamj aferoj. ĉu?
J-K Rinaldo