Re: dol-o

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Jun 24, 2011, 10:55:32 AM6/24/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne jam konis tiun vorton. Sxajnas al mi ke estas jura termino, por
povi distingi inter murdo (kiu lawdifine devas esti planita) disde
mortigo neplanita.

Cxu gxi havas alian signifon?

Cxu indas havi SSV-linion prie?
gxis, Ronaldo N


--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Antonio De Salvo

unread,
Jun 24, 2011, 1:06:44 PM6/24/11
to la-bona...@googlegroups.com
ro-esp:

>Mi ne jam konis tiun vorton. Sxajnas al mi ke estas jura termino, por
povi distingi inter murdo (kiu lawdifine devas esti planita) disde
mortigo neplanita.
>Cxu gxi havas alian signifon?
>Cxu indas havi SSV-linion prie?

Dolo estas jura termino; oni povas diskuti cxu gxi havu propran linion (mi ne havas firman opinion pri tio, sed oni konsideru ke gxi estas faka termino, kaj sxajnas al mi ke ni gxenerale ne okupigxas pri fakaj terminoj). Se jes, oni bonvolu konsideri jenon:

"Dolo" havas du signifojn:
1) en puna juro: konscio kaj intenco fari agon, punindan laux puna juro (ne temas nur pri mortigo, sed ankaux ekzemple pri bruligo, difektado, ricelado ktp, kaj gxenerale pri cxiuj fiagoj faritaj konscie kaj intence). Ekzemple, se mi senvole kunpusxigxas per mia veturilo kontraux alia, kaj kauxzas damagxojn, tio ne estas puninda laux puna juro; sed se mi intence frakasas la auxtomobilon de mia malsimpatia najbaro, tiam temas pri faro farita konscie kaj intence, do kun "dolo";

2) en civila juro: ruzo, artifiko, trompo, frauxdo, malbona fido, kiu celas erarigi aux kasxi.
Ekzemple, kiel jugxisto de la itala Kortumo pri Kontoj (kiu, interalie, kompetentas pri kompensado, favore al la publika kaso, de la damagxoj kauxzitaj de publikaj oficuloj) mi devas tutunue alfronti la demandon cxu eventuale la rajto je persekutado forfalis pro paso de tro longa tempo ekde la faro. Nu, la ordinara forfala tempo estas kvin jaroj ekde la faro/ damagxo, krom se la faro/ damagxo estis "ruze kasxita" (en la itala, "dolosamente occultato"), cxar en tiu kazo la limtempo komencigxas nur de kiam la faro/ damagxo estis malkovrita.

Amike
Antonio

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages