du demandoj pri tradukado

11 views
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 27, 2024, 1:57:57 AMJan 27
to ED.BL
Pri SMARTFON
Mi tute ne ŝatas "plurfunkcia telefono" kaj preferus "poŝkomunikilo"
Poŝkomunikilo tuj akompanas al la kompreno! Kaj krome komunikilo taŭgas miaopinie por "computer".

Pri la traduko de la verko LA INĜENIA HIDALGO DON QUIJOTE DE LA MANCHA.
La tradukinto miaopinie pli bone povintus esperantigi
- aŭ per LA INĜENIA HIDALGO DON ĤIŜOTO ĈE MAKISO
- aŭ LA INĜENIA HIDALGO DON ĤIŜOTO LA KAŜEMULO
- aŭ eĉ LA INĜENIA KAVALIRO DON ĤIŜOTO LA KAŜEMULO?

Kion vi opinias?
JoKo Rinaldo el Italio

Leo De Cooman

unread,
Jan 27, 2024, 6:20:33 AMJan 27
to la-bona...@googlegroups.com
Ankaŭ mi preferas la nomon "poŝkomunikilo" al "plurfunkcia telefono" (kiu cetere povus esti peza aparato).
Mi volus ankaŭ konsideri la vorton "poŝkomputilo", ĉar ankaŭ komputiloj ĝenerale ebligas komunikadon.

Pri Don Kiĥoto mi ne havas ideojn.

Amike salutas Leo


Op 27-01-2024 om 07:57 schreef Johano Karlo Rinaldo:
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/4ce7b65a-b574-43f8-89a3-bf73a9317198%40gmail.com.

Renato Corsetti

unread,
Jan 27, 2024, 9:28:48 AMJan 27
to la-bona...@googlegroups.com
'poŝkomuniklo' estas komprenebla sed neuzata kompare kun la normala kvankam nepreciza 'telefono'.

pri 'kiĥoto' tio ŝajnas esti la formo pli proksima al la hispana elparolo.
mi ne ŝatas la sensignifajn vortojn 'inĝenia hidalgo', kiujn mi tradukus per 'genia nobelo'.
La Mancha estas nomo de regiono en Hispanujo, kaj do 'Manĉo' aŭ 'Lamanĉo' ŝajnas en ordo.

amike

renato

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/4ce7b65a-b574-43f8-89a3-bf73a9317198%40gmail.com.


--
~~~
renato corsetti
22,  St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, UK/Britujo
renato....@gmail.com 

lowenstein, anna

unread,
Jan 27, 2024, 10:28:54 AMJan 27
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu homoj ĉi tie serioze proponas, ke oni diri "poŝkomunikilo" por telefono? Tio estus bela sinonimo en literatura teksto, sed uzi ĝin en normala parolado estus tutsimple frenezaĵo. La homoj simple nomas tian ilin "telefono", aŭ oni povus ankaŭ diri "poŝtelefono". Nun necesas aldoni apartan adjektivon por la malmodernaj telefonoj, ne por tiuj, kiujn la homoj normale uzas.

Anna



--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)20 8444 2018
      0794 313 7891
anna.lo...@esperanto.org

Pjer

unread,
Jan 28, 2024, 1:40:58 PMJan 28
to la bona lingvo
Nun tia aparato estas vere multfunkcia, ne nur (poŝ)telefono, danke al ĝi oni komunikas rete, eĉ ne nur komunikas (oni povas pagi, foti, sin gvidi, ktp) fakte pri ĉiuj agadoj oni retumas, do mi pensas pri la vorto :
(poŝ)⋅ret⋅um⋅il⋅o.
Amike, Pjer.

Kursaro Sekelj

unread,
Jan 28, 2024, 2:05:13 PMJan 28
to ~ lbl la-bona- lingvo
bone, sed ni devas konvinki la popolon
amike
renato

--
Sent from my Android phone with GMX Mail. Please excuse my brevity.

Vilhelmo Lutermano

unread,
Jan 28, 2024, 2:06:45 PMJan 28
to la-bona...@googlegroups.com
En la germana oni uzas kvazaŭanglan vorton "Handy".
Mi pensas, ke nialingve oni povas diri "poŝilo" - spite al tio, ke ankaŭ poŝtranĉilo aŭ aliaj aĵoj povus logike eniri tion.
Vilhelmo



--
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" http://eo.mondediplo.com kaj la Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org
--
“Diri tion, kio estas, estas la plej revolucia ago.” (Rozo Luksemburgo)

Renato Corsetti

unread,
Jan 28, 2024, 2:21:53 PMJan 28
to la-bona...@googlegroups.com
bone, sed ni devas konvinki la popolon.

amike

renato

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 28, 2024, 4:29:53 PMJan 28
to ED.BL
Il 28/01/24 19:40, Pjer reagis jene
> Nun tia aparato estas vere multfunkcia, ne nur (poŝ)telefono, danke al ĝi oni
> komunikas rete, eĉ ne nur komunikas (oni povas pagi, foti, sin gvidi, ktp)
> fakte pri ĉiuj agadoj oni retumas, do mi pensas pri la vorto: (poŝ)⋅ret⋅um⋅il⋅o.
Ĉiukaze - ĉu oni fotu, ĉu oni telefonu, ĉu oni pagu, ĉu iu sin gvidu - ĝi ĉiam
komunikas ion, ja per reto ... Dume tiu -um- estas io tro svaga.
Dum la komunikado estas komuna funkcio -  ĉu pri fotaĵo, ĉu pri voĉo, ĉu pri
mesaĝo, ĉu pri retpaĝaro - kaj ne enestas tiu svaga -um-.

Kompreneble miaopinie, JoKo Rinaldo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages