deterg-ant-o

5 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 27, 2013, 2:57:58 AM11/27/13
to la-bona...@googlegroups.com

Ekzistas usona servo ‘Transparent Language’, kiu havas sian ‘Esperanto Word of the Day’.

Hodiaŭ en ĝi, por klarigi la vorton ‘purigi’, estas la ekzemplofrazo: Mi purigus mian veston se mi havus deterganton.

Mi iris al PIV kaj tie efektive estas la radiko deterg-i kun la senco ‘profunde purigi vundon’. Verŝajne estas la kutima vojo: teĥnika vorto, kiu poste fariĝas komunuza.

Ĉu ni havu la linion:

deterg-i à (tut-e) pur-ig-i

deterg-ant-o à pur-ig-il-o ?

Amike

Renato

Nguyen Xuan Thu

unread,
Nov 27, 2013, 3:38:07 AM11/27/13
to la-bona...@googlegroups.com
deterg-ant-o à pur-ig-il-o ?                                                                                                                                                        deterganto, en la franca, détergent, en la vjetnama (laŭ franca-vjetnama vortaro) chất tẩy rửa (substanco por forviŝi, por forigi malpuraĵojn); laŭ la vjetnama-esperanta vortaro, tẩy rửa = detergi.
Ĉu substanco povas esti "ilo"? Mi ne estas trankvila. Ekzemple, ĉu sapo, kiu estas deterganto, povas esti ilo?                Eltiraĵo el la aperonta Esperanto-vjetnama vortaro:                                                                                                                   deterg/i (ngđ) tẩy, rửa, tẩy rửa  ~aĵo, ~anto chất tẩy rửa

Amike,                                                                                                                                                                           Thu

2013/11/27 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.

Renato Corsetti

unread,
Nov 27, 2013, 3:48:24 AM11/27/13
to la-bona...@googlegroups.com
Thu:
|   Ĉu substanco povas esti "ilo"? Mi ne estas trankvila. Ekzemple, ĉu sapo, kiu estas deterganto, povas esti ilo?
Nu, 'detergi' efektive signifas 'purigi'. La aĵo per kiu oni purigas povas esti 'purigaĵo' se ne 'purigilo'.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Josenilton

unread,
Nov 27, 2013, 4:01:34 AM11/27/13
to la-bona...@googlegroups.com

Ŝajnas, ke kaj detergilo kaj deterganto sonas ne esperantece. Eble pro tio la antaŭa PIV uzis DETERGENTO-n.



2013/11/27 Nguyen Xuan Thu <autu...@gmail.com>

Vastalto

unread,
Nov 27, 2013, 4:28:30 AM11/27/13
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton!

Al mi sonas ĉiuj tri esperantece. Kaj detergilo kaj deterganto sonas pli
esperantece.

Amike,
Vastalto


Josenilton <jota...@gmail.com> skribis:
>Ŝajnas, ke kaj detergilo kaj deterganto sonas ne esperantece. Eble pro tio
>la antaŭa PIV uzis DETERGENTO-n.
>
>
>2013/11/27 Nguyen Xuan Thu <autu...@gmail.com>
>
>> *deterg-ant-o **à** pur-ig-il-o ?
>>
>> *deterganto, en la franca, détergent,
>> en la vjetnama (laŭ franca-vjetnama vortaro) chất tẩy rửa (substanco por
>> forviŝi, por forigi malpuraĵojn); laŭ la vjetnama-esperanta vortaro, tẩy
>> rửa = detergi.
>> Ĉu substanco povas esti "ilo"? Mi ne estas trankvila. Ekzemple, ĉu sapo,
>> kiu estas deterganto, povas esti ilo? Eltiraĵo el la
>> aperonta Esperanto-vjetnama vortaro:
>>
>> *deterg/i
>> *(ngđ) tẩy, rửa, tẩy rửa *~aĵo, ~anto *chất tẩy rửa
>>
>> Amike,
>>
>> Thu
>>
>> 2013/11/27 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
>>
>>> *Ekzistas usona servo ‘Transparent Language’, kiu havas sian ‘
>>> Esperanto
>>> Word of the Day’.*
>>>
>>> *Hodiaŭ en ĝi, por klarigi la vorton ‘purigi’, estas la ekzemplofrazo:
>>> Mi
>>> purigus mian veston se mi havus deterganton.*
>>>
>>> *Mi iris al PIV kaj tie efektive estas la radiko deterg-i kun la senco
>>> ‘profunde purigi vundon’. Verŝajne estas la kutima vojo: teĥnika vorto,
>>> kiu
>>> poste fariĝas komunuza.*
>>>
>>> *Ĉu ni havu la linion:*
>>>
>>> *deterg-i **à** (tut-e) pur-ig-i*
>>>
>>> *deterg-ant-o **à** pur-ig-il-o ?*
>>>
>>> *Amike*
>>>
>>> *Renato*
>---html-part included links-------
>mailto:autu...@gmail.com
>mailto:renato....@virgilio.it
>mailto:la-bona-lingvo%2Bunsu...@googlegroups.com
>https://groups.google.com/groups/opt_out

Vastalto

unread,
Nov 27, 2013, 4:31:01 AM11/27/13
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton!

En la japana ĝi nomiĝas "sen-zai", t.e. "lav-/purig- + substanco".

Vastalto


Nguyen Xuan Thu <autu...@gmail.com> skribis:
>*deterg-ant-o **à** pur-ig-il-o ?
>
> *deterganto, en la franca, détergent, en
>la vjetnama (laŭ franca-vjetnama vortaro) chất tẩy rửa (substanco por
>forviŝi, por forigi malpuraĵojn); laŭ la vjetnama-esperanta vortaro, tẩy
>rửa = detergi.
>Ĉu substanco povas esti "ilo"? Mi ne estas trankvila. Ekzemple, ĉu sapo,
>kiu estas deterganto, povas esti ilo? Eltiraĵo el la
>aperonta Esperanto-vjetnama vortaro:
>
> *deterg/i
>*(ngđ) tẩy, rửa, tẩy rửa *~aĵo, ~anto *chất tẩy rửa
>
>Amike,
>
> Thu
>
>2013/11/27 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
>
>> *Ekzistas usona servo ‘Transparent Language’, kiu havas sian ‘Esperanto
>> Word of the Day’.*
>>
>> *Hodiaŭ en ĝi, por klarigi la vorton ‘purigi’, estas la ekzemplofrazo: Mi
>> purigus mian veston se mi havus deterganton.*
>>
>> *Mi iris al PIV kaj tie efektive estas la radiko deterg-i kun la senco
>> ‘profunde purigi vundon’. Verŝajne estas la kutima vojo: teĥnika vorto,
>> kiu
>> poste fariĝas komunuza.*
>>
>> *Ĉu ni havu la linion:*
>>
>> *deterg-i **à** (tut-e) pur-ig-i*
>>
>> *deterg-ant-o **à** pur-ig-il-o ?*
>>
>> *Amike*
>>
>> *Renato*
>>
>> --
>> --
>> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
>> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>>
>> ---
>> You received this message because you are subscribed to the Google Groups
>> "la bona lingvo" group.
>> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
>> email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
>> For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
>>
>
>--
>--
>la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
>http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
>---
>You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la
>bona lingvo" group.
>To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
>email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
>For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
>
>
>---html-part included links-------

Renato Corsetti

unread,
Nov 27, 2013, 4:31:12 AM11/27/13
to la-bona...@googlegroups.com
Josenilton:

| . . . la antaŭa PIV uzis DETERGENTO-n.

Ankoraŭ unu malbona vorto.

Johan Derks

unread,
Nov 27, 2013, 4:38:27 AM11/27/13
to la-bona...@googlegroups.com
Chu via mesagho implicas, ke 'Transparent Language’ estas kontrau uzado de deterganto ?
Mi ne estas por, sed mi ankau ne havas sufichan scion por esti kontrau.
Pur-ig-i havas ege pli vastan signfon ol detergi, do se por dommastrinoj, lavistoj kaj hhemiistoj la ideo de detergado estas konata,
mi ne dirus, ke ghi estas tehhnika. Mi ekzemple konas la vorton terebintoleo kaj mi preferas ghin ol ekzemple grassolvanto.
 
Amike,
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: woensdag 27 november 2013 8:57
Onderwerp: (la bona lingvo) deterg-ant-o
--

Renato Corsetti

unread,
Nov 27, 2013, 4:54:12 AM11/27/13
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
|  Chu via mesagho implicas, ke 'Transparent Language’ estas kontrau uzado de deterganto ?
Tute ne. La esperantisto, kiu zorgas pri ilia vorto de la tago [mi ne scias, kiu li estas] evidente estas favora al tiu vorto.

Josenilton

unread,
Nov 27, 2013, 4:50:28 AM11/27/13
to la-bona...@googlegroups.com
La radiko mem DETERGI estas dekomence malbona. Eble SAPUMEGI/SAPPURIGI estus pli bonaj. Au ne?


2013/11/27 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--

Josenilton

unread,
Nov 27, 2013, 4:58:43 AM11/27/13
to la-bona...@googlegroups.com

La fronta strangeco estas, ke ANTO, uzata post transitiva radiko, ĝenerale aludas al homo.



2013/11/27 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--

lowenstein, anna

unread,
Nov 27, 2013, 5:31:13 AM11/27/13
to la-bona...@googlegroups.com
Chu temas pri la likvajho, kiun oni uzas por lavi vestojn au telerojn? Mi uzus esprimojn de la speco "likva sapo" au "lavlikvajho". Mi ne scias, chu "detergento/anto" nepre estas likva. Alia ebleco estus "sappulvoro".

Mi ne scias, chu "detergent/anto" estas teknika vorto, kaj chu ghi iel diferencas de sapo. Sed chiuokaze, en la normala uzo, mi kredas ke la homoj uzas la vorton tutsimple por indiki tiujn hejmajn uzojn, kiuj ne postulas apartan teknikan vorton. Mi supozas, ke ankau tiu usona "Vorto de la tago" okupighas pri chiutagaj vortoj, ne teknikaj. La homoj, kiuj kunlaboras en tiaj listoj, ofte estas entuziasmaj komencantoj.

Kore,
Anna


2013/11/27 Josenilton <jota...@gmail.com>



--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Antonio De Salvo

unread,
Nov 27, 2013, 7:27:27 AM11/27/13
to la-bona...@googlegroups.com

En la itala, la verbo “detergere” (rekte el la latina de-tergere = forvisxi, sekigi) havas kvar signifojn:

1)      (for)visxi; ekz. detergere il sudore = forvisxi sxviton; Jesaja 25,8 la Eternulo forviŝos la larmojn de ĉiuj vizagxoj;

2)      lavi;

3)      purigi; ekz. detergere una ferita = purigi vundon;

4)      malsxminki.

 

El tiu radiko, cxiam en la itala devenas du diversaj vortoj:

 

1)      detergente (nekomunuza, adjektivo kaj substantivo): forvisxa, puriga, malsxminka; ekz. latte detergente = forvisxa/puriga/ malsxminka  lakto;

2)      detersivo (tre komunuza, adjektivo kaj substantivo): lava, puriga; ekz. detersivo in polvere = lavpulvoro; detersivo liquido = likva lavrimedo, lavlikvajxo; detersivo per i piatti = lavrimedo/ purigilo por teleroj; detersivo per i panni = lavrimedo/ purigilo por tukoj; detersivo per i pavimenti = lavrimedo/ purigilo por plankoj.

En ambaux kazoj, ne temas pri sapo.

Laux NPIV, sxajne oni povus uzi « lesivo », sed mi ne sxatas cxi tiun sugeston, cxar propre dirite “lesivo” estas alia substanco, kaj nur likva, kvankam en la itala-E vortaro Minnaja estas registrita ankaux « lesivpulvoro ».

 

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di lowenstein, anna
Inviato: mercoledì 27 novembre 2013 11:31
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) deterg-ant-o

Johan Derks

unread,
Nov 27, 2013, 5:33:44 AM11/27/13
to la-bona...@googlegroups.com
Kompreneble ne temas pri ilo kaj detergento estas malbonvena anglismo, sed
antau ol ni vochdonos pri vorto, kies signifo al mi ankorau ne estas klara:
Jam Gugl Trenslejt estas pli preciza ol kelkaj el ni, donante por mia nederlandlingva esprimo la francan tradukajhon
solution de nettoyage
 
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: woensdag 27 november 2013 10:31
Onderwerp: (la bona lingvo) deterg-ant-o

--

Renato Corsetti

unread,
Nov 27, 2013, 9:15:57 AM11/27/13
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:


|   Chu temas pri la likvajho, kiun oni uzas por lavi vestojn au telerojn?

Jes!

|   Mi supozas, ke ankau tiu usona "Vorto de la tago" okupighas pri chiutagaj vortoj, ne teknikaj.

Jes, la klariga frazo estis pri nelavado de vesto pro manko de 'deterganto'.

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Pjer

unread,
Nov 28, 2013, 4:40:55 AM11/28/13
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.org
Tiu klariga frazo povas iĝi: pri nelavado de vesto pro manko de purigaĵo. Tute simple.
Mi proponas:
detergi -> (dis)solve purigi
deterganto -> grassolvanto (pri purigaĵo de manĝilaro), solvpurigaĵo (pri aliaj purigaĵoj)
Amike, Pjer.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages