Golo

14 views
Skip to first unread message

Leo De Cooman

unread,
Mar 13, 2021, 7:30:36 AM3/13/21
to bona lingvo
Ĉu
  golo ~ cel-traf-o
?

En la (bona) nederlanda oni diras "doelpunt", proksimume "cel-poento"
En (malbona) nederlanda oni diras "gool", sed skribas "goal" (por tiu "oa" ekzistas neniu regulo en la nederlanda, laŭ kiu oni devus prononci ĝin.

Amike salutas Leo

Virusvrij. www.avg.com

Pjer

unread,
Mar 14, 2021, 6:16:59 AM3/14/21
to la bona lingvo
Povas taŭgi laŭ mi, tamen pri la "gooooooooool !", kiun ni tiuokaze aŭdas, mi eĉ bone komprenus tion, kio okazas, se estus simple dirita : " Ceeeeeeeel' ! " en esperanto.
Amike, Pjer.

Leo De Cooman

unread,
Mar 14, 2021, 1:24:42 PM3/14/21
to la-bona...@googlegroups.com
Op 14/03/2021 om 11:16 schreef 'Pjer' via la bona lingvo:

Povas taŭgi laŭ mi, tamen pri la "gooooooooool !", kiun ni tiuokaze aŭdas, mi eĉ bone komprenus tion, kio okazas, se estus simple dirita : " Ceeeeeeeel' ! " en esperanto.

:o)


Virusvrij. www.avg.com

Leo De Cooman

unread,
Mar 14, 2021, 1:31:18 PM3/14/21
to la-bona...@googlegroups.com
Op 14/03/2021 om 11:16 schreef 'Pjer' via la bona lingvo:
Povas taŭgi laŭ mi, tamen pri la "gooooooooool !", kiun ni tiuokaze aŭdas, mi eĉ bone komprenus tion, kio okazas, se estus simple dirita : " Ceeeeeeeel' ! " en esperanto.

:e)

(Iuj krias "Ceeeeeeeeeeeeeel")

Virusvrij. www.avg.com

noammohr

unread,
Sep 21, 2025, 7:21:08 PMSep 21
to la bona lingvo
En Facebook iu demandis:

Ni havas "golo → celo". 
Do ĉu golejo estas celejo? Aŭ celo? 
Ĉu golejisto ("golulo") estas celejisto? (Ŝajne ne celisto aŭ celulo.) 
Ĉu la ludantaro akris tre celojn? Tri poentojn? Tri encelejojn? Enceligojn?
Ĉu goli estas celi? Certe ne, eble poenti? Celeji? Enceligi?

Mi bonvenas aliajn ideojn.

(Aparte, ni havas "penalo → rekta punpilkpafo". Vere? Mi proponas "puna piedbato" aŭ "punpaf(ĵet)o".)

lowenstein, anna

unread,
Sep 22, 2025, 2:43:30 PMSep 22
to la-bona...@googlegroups.com
Rigardante en la diversaj lingvoj en Vikipedio, mi vidas, ke "Gol" estas vaste uzata termino. Estas vere, ke en kelkaj lingvoj oni uzas vorton en la propra lingvo, inkluzive de la franca kaj la nederlanda, sed en multaj aliaj oni diras "Gol", ekzemple la hispana, la itala, la bulgara, sed ankaŭ la indonezia kaj sendube ankaŭ aliaj. Mi supozas, ke la Esperanta piedpilka teamo verŝajne uzas la terminon "Golo".

Mi dirus, ke oni uzu ondan linion, ne sagon por la propono "Celo". Supozeble por la golejo kaj golisto, oni dirus "celejo" kaj "celejisto". Eble por la poentoj oni diru "celtrafo", ekzemple "Romo gajnis tri celtrafojn".

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/b51e6e48-e42e-4ae9-b08f-c98935578ca9n%40googlegroups.com.


--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891

Leo De Cooman

unread,
Sep 22, 2025, 3:40:45 PMSep 22
to la-bona...@googlegroups.com

Piedpilkado neniam interesis min nek miajn fratojn, sed mi aŭdas  en la pli oficiala nederlanda  lingvo "doel" (= celo, kaj por golejo kaj por celtrafo), 'doelpunt" por celpoento, "doelwachter'  por celgardisto, kelkfoje "doelman" (= cel-viro) por la celgardisto,  Tamen en malpli pura nederlanda lingvo  (ekzemple en la tre populara televida programo "FC de Kampioenen") ĉiu diras "gool" por celo aŭ celejo kaj "kieper" por la gardisto . En gazetoj k.s. oni ofte simple skribas la anglan vorton "goal" k.t.p. Kelkfoje mi aŭdas la vorton "buitenspel" (mi supozas "eksterludeje". Aliajn terminojn mi verŝajne ne komprenus en la "nederlandeca" angla. Do, se oni akceptus la anglajn radikojn en Esperanto, mi ne pli bone komprenus ilin ol en la neoficiala nederlanda.

Neludeme salutas Leo


Op 22/09/2025 om 20:43 schreef lowenstein, anna:

Leo De Cooman

unread,
Sep 25, 2025, 3:11:45 PMSep 25
to la-bona...@googlegroups.com

Ĉu  "(lud-o-)cel-o" ne taŭgus por ĉiaj sportoj kaj ludoj?

Amike salutas Leo


Op 22/09/2025 om 20:43 schreef lowenstein, anna:

Rigardante en la diversaj lingvoj en Vikipedio, mi vidas, ke "Gol" estas vaste uzata termino. Estas vere, ke en kelkaj lingvoj oni uzas vorton en la propra lingvo, inkluzive de la franca kaj la nederlanda, sed en multaj aliaj oni diras "Gol", ekzemple la hispana, la itala, la bulgara, sed ankaŭ la indonezia kaj sendube ankaŭ aliaj. Mi supozas, ke la Esperanta piedpilka teamo verŝajne uzas la terminon "Golo".

noammohr

unread,
Sep 26, 2025, 12:17:07 AMSep 26
to la bona lingvo
Mi tri ŝatas la nederlandajn tradukojn de Leo.

"Gol" estas duon-tutmonda radiko. Uzas ĝin ne nur multaj eûropaj lingvoj, sed ankaŭ la japana, korea, hinda. Sed ne uzas ĝin multaj aliaj eŭropaj lingvoj, kaj nek la ĉina, la taja, la araba (krom en certaj dialektoj). La signifo de la traduko en diversaj lingvoj estas versioj de celo, pordo, aŭ enirejo. Do mi emas pensi, ke celo estas pli tutmonde komprenebla ol golo, eĉ se ja eblas akcepti golo kiel iom tutmondan vorton.


> Ĉu  "(lud-o-)cel-o" ne taŭgus por ĉiaj sportoj kaj ludoj?
Por similaj ludoj, sed ne ĉiuj ludoj (teniso, bovlingo, ŝtonglitludo, bazpilkado, korbopilkado -- ĉu la korbon oni nomu la celo?)  

Leo De Cooman

unread,
Sep 29, 2025, 8:33:06 AMSep 29
to la-bona...@googlegroups.com

Laŭ mi oni povas en tenisludo difini kiel  celon  por la pilko la rektangulon trans la reto.

Kaj en tiu alia ludo, kiun mi konas eĉ pli malbone, mi supozas, ke la korbo estas la celo por la pilko.

Amike saluta Leo


Op 26/09/2025 om 06:17 schreef noammohr:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages