humanitar-a

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Feb 16, 2009, 3:21:33 AM2/16/09
to °listo 'la bona lingvo'
mi aldonis la linion:

humanitar·a → hom·help·a

pro informo, ke oni aldonis tiun kapvorton al REVO.

amike

renato

Anna Lowenstein

unread,
Feb 16, 2009, 3:39:13 AM2/16/09
to la-bona...@googlegroups.com

La angla vorto “humanitarian” ofte havas la nuancon “homama” (kaj fakte mi j’us serc’is la vorton en la vortaro de Wells, kaj trovis g’uste tiun tradukon). Oni ofte trovas g’in en la kombino “humanitarian aid”, sed oni ne povus traduki tiun esprimon kiel “homhelpa helpo”!

Mi j’us serc’is en Wikipedia, kaj legis ke “humanitarian aid” kontrastas kun “development aid” – do, g’i celas helpi homojn en kriza situacio, kontraste kun helpo por evoluado. Eble oni povus traduki la esprimon per “homflega helpo”, “homcela helpo”, “homprizorga helpo”.

Tiel la Esperanta esprimo estus multe pli komprenebla ol la angla – c’ar fakte g’is nun mi ne sciis, precize kion signifas “humanitarian aid”! (Same kiel la ulo, kiu aldonis “humanitara” al ReVo, vers’ajne.)

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 16 febbraio 2009 9.22
A: °listo 'la bona lingvo'
Oggetto: (la bona lingvo) humanitar-a

Renato Corsetti

unread,
Feb 16, 2009, 4:10:02 AM2/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:
homflega helpo, homcela helpo, homprizorga helpo.

Mi vastigis la linion al:
humanitar·a → hom·am·a, hom·help·a, hom·cel·a (en esprimoj kiel 'homcela helpo')

Renato

Pilar Otto

unread,
Feb 16, 2009, 5:11:28 AM2/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Kaj kio pri "humanitarian catastrophe" (aux cxu oni diras "humanitarian
disaster"?), kion oni facilanime kaj papage redonas norvege kiel "humanit?r
katastrofe"??? Gxis nun "humanit?r" norvege signifis "homama", "bonfara"
ktp., sed katastrofo estas nek homama, nek homhelpa, nek homflega, sed
simple "homa" aux eble "homrilata". En la norvega oni devus diri
"menneskelig katastrofe", sed tiu estas diskuto por alia forumo. Tiu
"humanitarian" invadis ankaux aliajn lingvojn: mi povus veti, ke mi hispane
auxdis "catástrofe humanitaria"!

Otto


Anna:
> La angla vorto “humanitarian” ofte havas la nuancon “homama” (kaj
> fakte
> mi j’us serc’is la vorton en la vortaro de Wells, kaj trovis g’uste
> tiun tradukon). Oni ofte trovas g’in en la kombino “humanitarian
> aid”, sed oni ne povus traduki tiun esprimon kiel “homhelpa helpo”!
>
> Mi j’us serc’is en Wikipedia, kaj legis ke “humanitarian aid”
> kontrastas kun “development aid” – do, g’i celas helpi homojn en
> kriza situacio, kontraste kun helpo por evoluado. Eble oni povus
> traduki la esprimon per “homflega helpo”, “homcela helpo”,
> “homprizorga helpo”.
>
> Tiel la Esperanta esprimo estus multe pli komprenebla ol la angla –
> c’ar fakte g’is nun mi ne sciis, precize kion signifas “humanitarian
> aid”! (Same kiel la ulo, kiu aldonis “humanitara” al ReVo, vers’ajne.)
>
> Anna
>
>
>
> _____
>

Renato Corsetti

unread,
Feb 16, 2009, 5:33:18 AM2/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
simple "homa" aux eble "homrilata". 
Vi pravas. Mi enplektis ĉi tiujn du vortojn en la linion.

Renato

Bertilo Wennergren

unread,
Feb 16, 2009, 6:54:00 AM2/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto skribis:

> Kaj kio pri "humanitarian catastrophe" (aux cxu oni diras "humanitarian
> disaster"?), kion oni facilanime kaj papage redonas norvege kiel "humanit?r
> katastrofe"??? Gxis nun "humanit?r" norvege signifis "homama", "bonfara"
> ktp., sed katastrofo estas nek homama, nek homhelpa, nek homflega, sed
> simple "homa" aux eble "homrilata". En la norvega oni devus diri
> "menneskelig katastrofe", sed tiu estas diskuto por alia forumo. Tiu
> "humanitarian" invadis ankaux aliajn lingvojn: mi povus veti, ke mi hispane
> auxdis "catástrofe humanitaria"!

Tute povas esti, ke neniu scias, kion la esprimo signifas. Povas
temi pri ĵargono ripetata sen ajna penso pri signifo. Tiaj aferoj
bedaŭrinde oftas.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages