puzlo, opcio, alternativo,

3 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Feb 15, 2009, 8:57:10 AM2/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
en la nederlanda, sudokuoj kaj krucvortenigmoj ankaw estas "puzzel".
Cxu en esp-o ne ?

Mi kontrawas la vorton "kaprompilo" ne cxar hispanio estus eksmoda,
sed cxar oni ne rompas kapojn per gxi, kaj la termino do tute konfuzus
homojn.


Opcio law mi ne estas elekteblo, sed elekteblajxo


La frazo "ne estas alternativo" estus france " n'est pas un alternatif".
Mi bedawras ke ankoraw mankas al esp-o io kia NL "er" aw FR
"il y a" (sed tio flanken)
gxis, Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
Feb 15, 2009, 2:00:50 PM2/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
en la nederlanda, sudokuoj kaj krucvortenigmoj ankaw estas "puzzel".
Cxu en esp-o ne ?
Mi ne scias. Certe mi aŭdas la vorton uzatan ĝenerale pri ĉiuj "kap-rompiloj".

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Feb 15, 2009, 2:01:53 PM2/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

Opcio law mi ne estas elekteblo, sed elekteblajxo
Ĉu ne temas pri la sama afero/aĵo?

Amike

Renato


Bertilo Wennergren

unread,
Feb 15, 2009, 2:37:19 PM2/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:

> Ronaldo:

Por mi "puzlo" estas nur tio, ke ne la Angla nomiĝas
"jigsaw puzzle". Alian uzon mi neniam rimarkis.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Anna Lowenstein

unread,
Feb 16, 2009, 3:53:15 AM2/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Opcio law mi ne estas elekteblo, sed elekteblajxo

Ĉu ne temas pri la sama afero/aĵo?

Ne precize. Fakte, tio s’ajnas al mi iom simila al la diskuto pri “alternativo”. “Elekteblo” supozeble rilatas al la vojkrucig’o, kie eblas elekti. “Elekteblaj’o” rilatas al la diversaj aferoj, pri kiuj oni devas decidi.

Anna


Renato Corsetti

unread,
Feb 16, 2009, 4:27:17 AM2/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

Ne precize.

Mi vastigis la linion al:

opci·o → elekt·ebl·o, ebl·o, elekt·ebl·ec·o; elekt·ebl·aĵ·o

Efektive jure ĝi estas uzata en la senco de ebleco/rajto elekti, en la normala lingvo ankaŭ kiel elektota alternativo: vi havas tri opciojn.

Renato


Bertilo Wennergren

unread,
Feb 16, 2009, 4:43:11 AM2/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:

> opci·o → elekt·ebl·o, ebl·o, elekt·ebl·ec·o; elekt·ebl·aĵ·o

> Efektive jure ĝi estas uzata en la senco de ebleco/rajto elekti, en la
> normala lingvo ankaŭ kiel elektota alternativo: vi havas tri opciojn.

Mi tamen dubas, ke "opcio" iam signifas "ebleco" aŭ "elektebleco".
Sed ja "eblo", "elekteblo" kaj "elekteblaĵo". Temas ĉiam pri tio,
kion oni rajtas elekti, aŭ pri la rajto ĝin elekti, sed neniam pri
la eco esti elektebla.

Laŭ mi la linio estu:

opci·o → elekt·ebl·o, ebl·o, elekt·ebl·aĵ·o, elekt·o·rajt·o

Renato Corsetti

unread,
Feb 16, 2009, 5:04:34 AM2/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:
opci·o → elekt·ebl·o, ebl·o, elekt·ebl·aĵ·o, elekt·o·rajt·o
Mi ŝanĝis tiel.

Cetere mi komprenis "elektebleco" en la senco "ebleco elekti".

Renato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages