> en la franca estas problemo:
> unue alternativo estas elektebleco, vojkrucigho. Mi staras antaů
> alternativo. Kion mi elektu?
Mi ne parolus tiel, seddirus ion kia: mi devas fari elekton
> Poste venis la senso [-->senco], ke alternativo estas tio,
>kion oni povas elekti. Chu mi elektu tiun alternativon aů alian?
mi uzus "opcio"-n
From: Renato Corsetti
> lau mia kompreno de la difino en PIV kaj de la zamenhofaj
> ekzemploj tie, "alternativo" en esperanto estas ambau aferoj.
> alia problemo en esperanto estas: cu alternativo rilatas al
> elekto inter du au inter pluraj eblecoj?
Law mia sperto, "alternativo" estas opcio alia ol la gxis nun sekvita,
aw alia ol la plej komunuza/konvencia
*Elekto* inter nur du opcioj mi nomus "dilemo"
From: "Antonio De Salvo"
> cu alternativo rilatas al elekto inter du au inter pluraj eblecoj?
> Laux PIV (kiu probable rilatigas sin al la etimologio, alter = alia
> en la senco “unu el du”, en latino), “alternativo” ekzistus nur inter
> du eblecoj.
PIV miaopinie tiupunkte tro francismumas, latinismumas kaj
arhxaikumas
> En la itala, krom tiu specifa senco, eblas pluraj “alternativoj”,
jes, law mia kompreno tiel estas en pluraj lingvoj, almenaw en
DE, NL, EN. povas ekzisti pli ol unu alternativo, sed la nombro
de opcioj estas almenaw unu pli granda ol la nombro de
alternativoj
Renato Corsetti sendis:
> cu la frazo: "antau ni estas tri alternativoj" estas bona en
> Esperanto?
Jes, se almenaw unu alia opcio estis konsiderita
From: "Anna Lowenstein"
> Por mi, “alternativo” estas la farota au farita elekto.
Mi ne bone komrenas la frazon
> Por mi la vorto ne rilatas al speco de vojkrucigo sed al
> la konkretaj elekteblecoj.
Mi kredas konsenti
> Mi ne normale dirus, “Mi atingis alternativon”
efektive
> Mi tamen povus diri, “Ni decidis fari X-on, sed jen alternativo”,
> tio estas alia ebleco anstatau X.
Jen la senco law mi
gxis, Ronaldo