Europa biciklada leksikono

3 views
Skip to first unread message

Leo De Cooman

unread,
Sep 30, 2010, 1:05:54 PM9/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj geamikoj,
mi kunsendas kopion de la multlingva "eŭropa bicikla leksikono", kiun mi senpage ricevis post simpla retpoŝta peto ĉe: 
t...@eesc.europa.eu

Mi provis kopii la enretan vortliston  (ĝi "pezas" pli ol 9 M bitokojn)
www.eesc.europa.eu/resources/docs/bikelexicon_web72.pdf

La kopiado ne sukcesis por ĉiuj kolumnoj kaj ankaŭ ne por la ĉina, japana, araba kaj eble aliaj lingvoj. Cetere aperis vortoj, kiuj ne videblas en la enreta pdf-dokumento, nek en la papera versio. Mi ne sukcesis "purigi" ĉion.
La numeroj antaŭ la Esperanta termino estas la paĝonumero el la papera versio. Aldono de "R" indikas la dekstran kolumnon sur tiu paĝo.

Mi provis ĉie aldoni Esperantan tradukon. Iuj estas diskutindaj.
Ĉar "European Funding for Cycling and Cycling Infrastructure" deziras aldoni pliajn lingvojn al la listo, mi vidas bonan ŝancon por Esperanto.

Amike salutas Leo
bicikla leksikono.txt

renato corsetti

unread,
Oct 1, 2010, 6:03:42 AM10/1/10
to la-bona...@googlegroups.com

Gratulojn, Leo! Vi ne nur babilas kiel ni ĉiuj sed ankaŭ laboregas pri pluraj aferoj.

 

Nun, pri ĉi tiu bicikla terminaro, mi komprenas, ke vi deziras, ke membroj de ĉi tiu listo helpu. Kiel ni povas fari tion plej racie?

 

Ĉu dezirantoj revizii viajn proponitajn tradukojn, elpresu la tekston, kiun vi kunsendis – aŭ metu ĝin iel en sian komputilon, kaj poste sendu rekte al vi la ŝanĝo-proponojn? Pri aparte debatataj terminoj eble vi povus lanĉi la diskuton en ĉi tiu listo.

 

Ĉu tio funkcius?

 

Mi deziras helpi. Aliaj helpontoj ankaŭ anoncu sin.

 

Amike

 

Renato

 

Leo De Cooman

unread,
Oct 1, 2010, 9:51:45 AM10/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 1/10/2010 11:03, renato corsetti skribis:

Ĉu dezirantoj revizii viajn proponitajn tradukojn, elpresu la tekston, kiun vi kunsendis

nepre ne elpresi!

– aŭ metu ĝin iel en sian komputilon, kaj poste sendu rekte al vi la ŝanĝo-proponojn?

Bone.

Pri aparte debatataj terminoj eble vi povus lanĉi la diskuton en ĉi tiu listo.

Konsentite!

Nia celo estas, ke la EUa instanco eldoniginta la leksikonon, aldonu ankaŭ (bonan) Esperanton al ĝi.
Mi provizore aldonis proponojn de tradukoj. Pri kelkaj mi dubas.
Mi proponas, ke la listanoj trarigardu la liston. Sufiĉas rigardi la Esperantajn terminojn + tiujn en bone regata(j) lingvo(j) - se necesas, bonvolu rigardi la bildojn en la papera aŭ interreta versio ĉe www.eesc.europa.eu/resources/docs/bikelexicon_web72.pdf )  kaj reagu al mi
l...@de-cooman.be
pri nekontentigaj tradukoj. Supozeble ne estos tre multaj diskutendaj.

De kiam ni havos terminaron kontentigantan (preskaŭ) ĉiujn listanojn, iu (mi ja pretas fari tion) sendu ĝin al la EUa instanco, por ke ĝi aperu en la estonta eldono.
Bonvolu rimarki, ke jam enestas 4 ne-EUaj lingvoj, AR, ZH, JA, RU, kaj 5a, cirillitere, kiu strange videblis nur dum la kopiado! Do la ŝtupo por EO estas ne tro alta laŭ mi.

Informe:
Ekzistas Esperanta asocio BEMI  http://bemi.free.fr/eo.html  , kiun mi cetere ne konas.
Se iu membro de tiu asocio volus sendi la Esperantan terminaron al la EUa instanco, estus pli bone.

Amike salutas Leo

Fra Simo

unread,
Jan 27, 2012, 10:09:00 AM1/27/12
to la-bona...@googlegroups.com
     Sur la pagharo de BEMI oni trovas multlingvan vortaron, al kiu kunlaborado estas petata :

     Sur la ekranopagho aperas du unulingvaj vortotabeloj de 73 vortoj (au kelkvortaj terminoj), kun samaj numeroj. Anstatau chiu el la lingvoj oni povas per simpla alklako al la lingvonomo aperigi iun alian el la jam dudek ekzistantaj lingvoj. Tiel oni povas oportune kompari la terminojn en du lingvoj.
     Estas petata ankau aldonado de pliaj lingvoj

     Mi mallonge rigardis la Esperantan tabelon. Kvankam tiu unuavide estas malpli krude harstariga ol mi antautimis, tamen ne-malmultajn forkorektojn ni devus proponi ("framo", "pneumatiko", "bendo", "pario", "spokoj", "nabo"... "stirilo"...).
     CHu ne estus saghe, ke nia tiukampa unua kontribuo konsistu el trakribrado de tiu relative mallonga tabelo ?


2010/10/1 Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>
___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Un clic, votre signature = un acte de bon sens:
http://esperanto-au-bac.fr

Renato Corsetti

unread,
Jan 27, 2012, 12:28:10 PM1/27/12
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Francisko,

ni diskutis siatempe pri iu eŭropa projekto pri biciklada leksikono.

Leo, kiu estis la ĉefa aganto pri tio, eble poste transdonis la rezultojn al Eŭropo kaj al BEMI.


>   tamen ne-malmultajn forkorektojn ni devus proponi ("framo", "pneumatiko", "bendo", "pario", "spokoj", "nabo"... "stirilo"...).

Se vi trakribas tiun liston kaj poste proponas por diskutado pounu-e (ĉu oni rajtas diri "unu-poe"?) la vortojn, kiujn vi trovas dikutindaj, ni estos feliĉaj diskuti ilin.

Amike

Renato

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj


--

--------------------
Renato Corsetti
renato....@uniroma1.it
--------------------

Leo De Cooman

unread,
Jan 28, 2012, 2:28:01 PM1/28/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 27/01/2012 18:28, Renato Corsetti schreef:

> Leo, kiu estis la ĉefa aganto pri tio, eble poste transdonis la
> rezultojn al Eŭropo kaj al BEMI.

Bedaŭrinde ne. Pro tiamaj gravaj sanproblemoj de mia edzino, mi devis
rezigni.
Sed mi intencas provi retrovi la donitaĵojn en malnova komputilo aŭ en
rezervokopio.

Amike salutas Leo


renato....@virgilio.it

unread,
Jan 28, 2012, 2:31:04 PM1/28/12
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:


>   Sed mi intencas provi retrovi la donitaĵojn en malnova komputilo aŭ en rezervokopio.

En ordo!

Renato


Fra Simo

unread,
Jan 29, 2012, 2:40:52 PM1/29/12
to la-bona...@googlegroups.com
     Pri simboloj por lingvoj (eble negrave el nia vidpunkto, sed eble grave el ilia) :
     Kiam lastafoje mi rigardis pri tiaj simboloj, la simboloj por lingvoj konsistis el du au tri literoj malgrandaj (ekzemple "fr" au "fra" por la lingvo franca, "eo" au "epo" por Esperanto), dum el du literoj grandaj konsistis la simboloj por landoj (ekzemple "FR" por Francujo, "RU" por Rusujo). Tabelon de la simboloj por landoj oni trovas en la finaj paghoj de la Jarlibro de UEA, sed bedaurinde ne similan tabelon por la lingvoj.
      Mi opinias, ke estus bone, se ankau ni skribus lau tiuj reguloj, kiam ni ne plene skribas la vortojn (au ni ne uzas iun alian simbolaron, klare anoncitan).
     Se mi malghuste memoras, au se la reguloj estis shanghitaj, tiu korektu, kiu scias.

2010/10/1 Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>

[...]
Bonvolu rimarki, ke jam enestas 4 ne-EUaj lingvoj, AR, ZH, JA, RU, kaj 5a, cirillitere, kiu strange videblis nur dum la kopiado! Do la ŝtupo por EO estas ne tro alta laŭ mi.
 
___________________________

Leo De Cooman

unread,
Jan 29, 2012, 5:56:49 PM1/29/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 29/01/2012 20:40, Fra Simo schreef:
  Pri simboloj por lingvoj (eble negrave el nia vidpunkto, sed eble grave el ilia) :
     Kiam lastafoje mi rigardis pri tiaj simboloj, la simboloj por lingvoj konsistis el du au tri literoj malgrandaj (ekzemple "fr" au "fra" por la lingvo franca, "eo" au "epo" por Esperanto), dum el du literoj grandaj konsistis la simboloj por landoj (ekzemple "FR" por Francujo, "RU" por Rusujo). Tabelon de la simboloj por landoj oni trovas en la finaj paghoj de la Jarlibro de UEA, sed bedaurinde ne similan tabelon por la lingvoj.
      Mi opinias, ke estus bone, se ankau ni skribus lau tiuj reguloj, kiam ni ne plene skribas la vortojn (au ni ne uzas iun alian simbolaron, klare anoncitan).
     Se mi malghuste memoras, au se la reguloj estis shanghitaj, tiu korektu, kiu scias.

Mi kopiis la grandliterajn indikojn, kiaj ili aperas en la verketo.
Priskribo de la normo troveblas en la angla ĉe
http://en.wikipedia.org/wiki/List_of_ISO_639-2_codes
De tie kelkaj alilingvaj paĝoj atingeblas (klaku sur la bluan lingvonomon en la maldekstra kolunno).

Amike salutas Leo

Pjer

unread,
Jan 30, 2012, 4:41:53 AM1/30/12
to la bona lingvo
Oni skribas: 'la franca', do 'fra' taŭgas por francoj (kaj
esperantistoj,
sed ŝajnas ne por angloparolantoj, kiuj deziris' fre' > fre/fra).
Kiel ni skribas la nomon de nia lingvo: Esperanto anstataŭ esperanto,
mi ĉiam uzis de longtempe:'Eo', kaj kiam mi malkovris en teksto eo-n,
mi ne tuj komprenis, ke temas pri Esperanto.
Principe la kodoj devus aspekti proksime al la lingvo mem, fakte oni
vidas: (ger/deu, baq/eus), ĉu dezirinde (epo/Eo)?
Amike, Pjer.

On 29 jan, 23:56, Leo De Cooman >
> > *_Pri simboloj por lingvoj_* (eble negrave el nia vidpunkto, sed eble
> > grave el ilia) :
> >       Mi opinias, ke estus bone, se ankau ni skribus lau tiuj reguloj,
> > kiam ni ne plene skribas la vortojn (au ni ne uzas iun alian
> > simbolaron, klare anoncitan).
> Amike salutas Leo

Fra Simo

unread,
Jan 30, 2012, 9:32:54 AM1/30/12
to la-bona...@googlegroups.com

2012/1/29 Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>
Op 29/01/2012 20:40, Fra Simo schreef:
  Pri simboloj por lingvoj (eble negrave el nia vidpunkto, sed eble grave el ilia) :
 [...]
Mi kopiis la grandliterajn indikojn, kiaj ili aperas en la verketo.
     Per mia atentigo pri la simboloj por lingvonomoj neniel intencis ian mallaudon esprimi al Leo. Ke li trovis en sia fonto malghustajn simbolojn, tio konfirmas, ke indas, ke ni strebu al konscia unueco.

Priskribo de la normo troveblas en la angla ĉe
http://en.wikipedia.org/wiki/List_of_ISO_639-2_codes
De tie kelkaj alilingvaj paĝoj atingeblas (klaku sur la bluan lingvonomon en la maldekstra kolunno).

Amike salutas Leo

___________________________

Fra Simo

unread,
Jan 30, 2012, 10:46:07 AM1/30/12
to la-bona...@googlegroups.com, listo 'oficialigoj'

2012/1/30 Pjer <pjer-...@voila.fr>

Oni skribas: 'la franca', do 'fra' taŭgas por francoj (kaj
esperantistoj,
sed ŝajnas ne por angloparolantoj, kiuj deziris' fre' > fre/fra).
     En tia okazo (nome tiam, kiam en ISO 639 estas rekomendataj pli ol unu simbolo, el kiuj unu proksimas al la vorto angla), mi opinias, ke ni devas preferi la malpli anglecan (do, ekzemple, "fra" kaj ne "fre" por la franca, au "nld" kaj ne "dut" por la nederlanda).
     Bedaurinde, iuj simboloj havas nur unu formon, ne-pravigeble influitan de la vorto angla anstatau de la formo en la nomata lingvo mem au de io alia. Tiam ni ne povas shanghi la formon de la simbolo (ofte ni tamen povas uzi
nenian simbolon, sed preferi vorto(j)n).

Kiel [Supozeble, "Pjer" intencis chi tie skribi "Char".] ni skribas la nomon de nia lingvo: Esperanto anstataŭ esperanto,

mi ĉiam uzis de longtempe:'Eo', kaj kiam mi malkovris en teksto eo-n,
mi ne tuj komprenis, ke temas pri Esperanto.
Principe la kodoj devus aspekti proksime al la lingvo mem, fakte oni
vidas: (ger/deu,  baq/eus), ĉu dezirinde (epo/Eo)?
Amike, Pjer.
     Simbolojn anstatau vortojn oni ne skribu en normala tekstofluo, sed nur iel ekstertekste au eksterfraze (en tabeloj, au inter krampoj, au simile).
     En malformala stilo, celante nur malmultigon de la literoj, ni povas trankvile skribi ion ajn, kion la legontaj amikoj certe komprenos. Tiam mi rekomendus, ke oni konservu la grandliterigo(j)n de la formo plena.  Ekzemple, oni konservu la komencan grandliterigon de "Esperanto". Sed estus pli bone ne rezigni pri tiu Esperanta kutimo, ke en formo mallongigita per forigo de kelkaj literoj vortinternaj oni enshovas streketon : "E-o", simile al "s-ro".
      Sed tio ne rilatas al la formoj de la simboloj en la tabeloj de ISO 639, kiujn
nur la kreinta institucio rajtas shanghi.
 
On 29 jan, 23:56, Leo De Cooman >
> > *_Pri simboloj por lingvoj_* (eble negrave el nia vidpunkto, sed eble
> > grave el ilia) :
> >       Mi opinias, ke estus bone, se ankau ni skribus lau tiuj reguloj,
> > kiam ni ne plene skribas la vortojn (au ni ne uzas iun alian
> > simbolaron, klare anoncitan).
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages