You do not have permission to delete messages in this group
Copy link
Report message
Show original message
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to la bona lingvo
Mi proponas:
antonomazio → nomekvivalento, nomanstataŭo, -a stilfiguro
Ekzemploj:
du kavaliroj riĉaj kaj gravaj, tiel intimaj inter si, ke ĉiu ilin konanta, nomis ilin antonomazie [→ nomekvivalente] kaj superdistinge “la du amikoj”. (Don Quijote)
La nomo Hindio deriviĝas de la vorto sindhu, kiu en la sanskrita havas la signifon de “rivero” kaj estis ne hazarde la nomo donita al Induso: ĉi-lasta estis antonomazie [→ nomekvivalente] nomita tiel (“la rivero”), pro sia grandeco. (Monato)
Alivorte ni revas, ke ETV fariĝu antonomazio [→ nomanstataŭo] por Esperanta televido. (Revuo Esperanto)