Kiel prezenti eblan samsignifaĵon

1 view
Skip to first unread message

Eduardo Trápani

unread,
Aug 19, 2011, 10:41:19 AM8/19/11
to la-bona...@googlegroups.com
Post iom da tempo mi reprenas la liston. Harri sugestas linio pri
"konmocio" sed tie estas nek difino nuna, nek uzado. Ĉu estas tiel
evidente kion ĝi signifas por ĉiuj? Ne, kaj do kelkaj prenas la eblajn
signifojn el aliaj lingvoj.

Mi *petegas*, antaŭ ol proponi samsignifaĵon oni kolektu difinojn,
listigu ilin kun unu aŭ du ekzemploj de uzado se tio eblas aŭ indas
(citante la fonton, kompreneble). Tio multe simpligos la aferon kaj
ŝparigos tempon al ĉiuj.

Mi proponas fari, por *ĉiu* propono pri samsignifaĵo ion ĉi tian:

komocio
[PIV] komocio: Organskuo, kaŭzita de bato trafante korpoparton proksiman
aŭ ne proksiman
[Revo] komocii: Ŝokegi ies korpon, kaŭzante momentan senmovecon aŭ
perturbante organon

Vikipedio: ne aperas
Tekstaro: ne aperas

sugesto:

komocio -> skuo

Amike, Eduardo.

PD: novradikoj vundas, sed novradikoj sen difinoj vundegas ĉar ili tuj
emas ampleksi la signifokampon de ĉiuj lingvoj kun samaspekta radiko,
kaj tio estas normala respondo. Almenaŭ ĉi forume ni klopodu eviti tion.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages