haloven-o/halovin-o

5 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Aug 5, 2021, 8:31:50 AM8/5/21
to °listo 'lbl', Solis, Chaoming Cho Abengo*
vilhelmo din demandas, chu ni hava fortradukon por haloven-o.
kion vi pensas?
chu havas sencon fortraduki ion tiel vaste akceptita?
kiel oni nomas tion en la china, solis kaj abengo?

amike

renato

--
~~~
renato corsetti
22,  St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, UK/Britujo
ren...@esperanto.org  

Noam

unread,
Dec 20, 2021, 5:48:44 AM12/20/21
to la bona lingvo
En la ĉina, la nomo estas 萬聖節前夕 aŭ 萬聖夜 (t.e., la vespero antaŭ la festo de multaj sanktuloj, aŭ la nokto de multaj sanktuloj), traduko de la angla "All Saints' Eve".

Sed oni ofte lernas la anglan en Ĉinio, kaj oni ofte konas kaj festas ĉi tiun tagon (se nur pri ornamaĵoj), do Haloveno eble estas sufiĉe uzebla vorto.

Leo De Cooman

unread,
Dec 20, 2021, 6:49:54 AM12/20/21
to la-bona...@googlegroups.com
Op 20/12/2021 om 4:11 schreef Noam:
> En la ĉina, la nomo estas 萬聖節前夕 aŭ 萬聖夜 (t.e., la vespero antaŭ la
> festo de multaj sanktuloj, aŭ la nokto de multaj sanktuloj), traduko
> de la angla "All Saints' Eve".
>
> Sed oni ofte lernas la anglan en Ĉinio, kaj oni ofte konas kaj festas
> ĉi tiun tagon (se nur pri ornamaĵoj), do Haloveno eble estas sufiĉe
> uzebla vorto.

La vortlisto angla-esperanta, kiun mi uzas en mia komputilo, diras:

  All Hallows' Eve : la antaŭvespero de (la Festo de) Ĉiuj Sanktuloj
  halloween : halovino; antaŭvespero de la Festo de Ĉiuj Sanktuloj

Iom longe, sed pli komprenebla ol ha-lo-ven-o

Amike salutas Leo

--
Deze e-mail is gecontroleerd op virussen door AVG.
http://www.avg.com

pj...@laposte.net

unread,
Dec 20, 2021, 7:47:50 AM12/20/21
to la-bona...@googlegroups.com
Halovino, kia stranga vino kaj haloveno estas kurioza veno... :-). 
haloŭin'? 
Amike, Pjer. 

Envoyé depuis mon téléphone Huawei


-------- Message original --------
De : Leo De Cooman <Leo.De...@telenet.be>
Date : lun. 20 déc. 2021 à 12:49
À : la-bona...@googlegroups.com
Objet : Re: (la bona lingvo) Re: haloven-o/halovin-o
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/d9771188-1ea6-ab2c-2432-edaffc051adb%40telenet.be.

lowenstein, anna

unread,
Dec 21, 2021, 5:30:50 AM12/21/21
to la-bona...@googlegroups.com
Haloveno estas jam sufiĉe uzata vorto. Estas vere, ke temas pri la antaŭvespero de la festo de ĉiuj sanktuloj, kaj tio estas la (apenaŭ rekonebla) origino de ĝia nomo en la angla, sed Haloveno estas aparta festo, kiu tute ne rilatas al la kristana festotago, kiu havas la saman daton. Fakte ĝi devenas de la antaŭkristana festo Samono, kiam la spiritoj de la mortintoj vagis aŭ revenis al siaj hejmoj, kaj laŭ la legendoj bestoj parolis ktp.

Do ĝi meritas apartan nomon en Esperanto, kaj ne estas kialo, kial tio ne estu Haloveno. Oni apenaŭ supozus, ke tio signifas "kurioza veno", kaj ĉiuokaze tiaj vortkombinoj de ĉiam ekzistas en Esperanto, kiel "balkono"  kaj simile. Mi estus multe pli ĝenata pro la provo enkonduki en la normalan uzon la sonkombinon "oŭ".

Kore,
Anna



--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)20 8444 2018
      0794 313 7891
anna.lo...@esperanto.org

Leland Ross

unread,
Dec 21, 2021, 5:01:33 PM12/21/21
to la-bona...@googlegroups.com
halo-veno, la vespero kiam ekvenas la halooj.

Leland Bryant Ross aka Ros' Haruo (呂須春男)
Delegito en Seattle, Universala Esperanto-Asocio
My Hymn Blog | Mia Himna Blogo — The Seattle Esperanto Society
Sankta Harmonio (formnotacia libro plurlingva) — Biblioteko Culbert


Leo De Cooman

unread,
Dec 22, 2021, 12:59:11 PM12/22/21
to la-bona...@googlegroups.com
Aŭ Mortintreventago aŭ Fantomotago aŭ io tia...      (Zombitago? Mi ne scias, kio estas zombio)

Op 21/12/2021 om 23:01 schreef Leland Ross:

Tirifto

unread,
Dec 22, 2021, 1:29:11 PM12/22/21
to la-bona...@googlegroups.com
On Wed, 22 Dec 2021 18:59:08 +0100
Leo De Cooman <Leo.De...@telenet.be> wrote:

> Aŭ Mortintreventago aŭ Fantomotago aŭ io tia... (Zombitago? Mi ne
> scias, kio estas zombio)

Zombio estas irkadavro. :-)

Mi ne aparte kontraŭas al »Haloveno«, sed »Fantomtago« plaĉas al mi!

Renato Corsetti

unread,
Dec 22, 2021, 1:36:00 PM12/22/21
to la-bona...@googlegroups.com
Tirifto skribis:


Mi ne aparte kontraŭas al »Haloveno«, sed »Fantomtago« plaĉas al mi!

same al mi.

amike

renato

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages