sintagmo

2 views
Skip to first unread message

Eduardo Trápani

unread,
Jun 20, 2011, 10:01:06 PM6/20/11
to la-bona...@googlegroups.com
La radiko origine signifas "aranĝo/kunaranĝi". La Vikipedio angla uzas "frazo"
(ili tamen havas "syntagme" kiel sinonimon), la ĉina ion kiel "parolaranĝo", la
rusa "frazo", la hispana "sintagma" sed ĝia aŭtoritata difino estas simple
"grupo de vortoj".

La franca klarigo estas por mi tre bona por klopodi havi samsignifan vorton (jen
rapida mallongigita traduko de la originala[1]): "En moderna gramatiko oni nomas
'syntagme' (aŭ 'grupo') la unuon sintaksan kiu troviĝas inter frazo kaj elemento"

Mi do proponas:

sintagmo -> frazaranĝo, grupo, (nefake) frazo

"Frazaranĝo" estas PIVa. La difino de "frazo" estas sufiĉe ampleksa. Oni povus
plendi pri la ĝeneraleco de "grupo" sed oni uzas tiun vorton.

Amike, Eduardo.

[1] http://fr.wikipedia.org/wiki/Syntagme

Marcos Cramer

unread,
Jun 21, 2011, 10:07:59 AM6/21/11
to la-bona...@googlegroups.com
Se per "sintagmo" oni intencas la samon kiel per la angla vorto "phrase" (kiel lingvoscienca faktermino), tiam laŭ mi tre taŭgas en Esperanto "frazero", kiun Edmund Grimley Evans uzis por traduki "phrase" en la verko "Lingvo kaj menso" de Noam Chomsky.

Amike,

Marcos

renato corsetti

unread,
Jun 21, 2011, 10:19:22 AM6/21/11
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:

 

>   Se per "sintagmo" oni intencas la samon kiel per la angla vorto "phrase" (kiel lingvoscienca faktermino), tiam laŭ mi tre taŭgas en Esperanto "frazero", kiun Edmund Grimley Evans uzis por traduki "phrase" en la verko "Lingvo kaj menso" de Noam Chomsky.

 

Mi konsentas. Mi kutimis nomi tion “esprimo” sed “fraz-er-o” estas la ĝusta vorto.

 

Amike

 

Renato

 

Eduardo Trápani

unread,
Jun 21, 2011, 10:27:03 AM6/21/11
to la-bona...@googlegroups.com
> > Se per "sintagmo" oni intencas la samon kiel per la angla vorto "phrase"
> (kiel lingvoscienca faktermino), tiam laŭ mi tre taŭgas en Esperanto "frazero",
> kiun Edmund Grimley Evans uzis por traduki "phrase" en la verko "Lingvo kaj
> menso" de Noam Chomsky.
>
> /Mi konsentas. Mi kutimis nomi tion “esprimo” sed “fraz-er-o” estas la ĝusta vorto./

Ankaŭ mi konsentas. Ni havus do:

sintagmo -> frazero

Fra Simo

unread,
Jun 21, 2011, 2:24:40 PM6/21/11
to la-bona...@googlegroups.com
     Ni gardu nin de egaligo de vortoj iel smilaj, sed alilingvaj : la angla Vikipedio ne uzas la Esperantan vorton "frazo" (kies angla tradukajho estus "sentence" <sentens>), sed la anglan "phrase", al kiu mi revenos en alia fojo.

2011/6/21 Eduardo Trápani <etra...@gmail.com>

___________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Eduardo Trápani

unread,
Jun 21, 2011, 2:54:45 PM6/21/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Ni gardu nin de egaligo de vortoj iel smilaj, sed alilingvaj : la angla
> Vikipedio ne uzas la Esperantan vorton "/frazo/" (kies angla tradukajho estus
> "/sentence/" </sentens/>), sed la anglan "/phrase/", al kiu mi revenos en alia fojo.

En la Akademia Vortaro, kiu estas plej aŭtoritata pri oficialigitaj vortoj, oni
listigas kaj "phrase" kaj "sentence"[1] kiel anglaj tradukoj de "fraz/o" ĉe
oficialigo. Tial mi pensas ke ĉi okaze ne temas pri malĝusta egaligo de vortoj.

Amike, Eduardo.

[1]
http://www.akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/index.html?serchas=1&ve=fraz&tradukoen=1

Renato Corsetti

unread,
Jun 21, 2011, 4:18:06 PM6/21/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:

>ᅵᅵ En la Akademia Vortaro, kiu estas plej aŭtoritata pri oficialigitaj vortoj, oni listigas kaj "phrase" kaj "sentence"[1] kiel anglaj tradukoj de "fraz/o" ĉe oficialigo.

Se ni havas ĉi tiun tekston:

La verda flago malrapide svingas, dum la vespero rapide alproksimiĝas.

"La verda flago" estas sintagmo/frazero.

La verda flagomalrapide svingas
dum la vespero rapide alprosimiĝasᅵ estas du frazoj en Esperanto (en la angla povas esti unu "phrase".)

La tuto estas kio en Esperanto? Ĉu "frazaro"? (en la angla estas unu phrase aŭ unu sentence).

Amike

Renato
-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Eduardo Trápani

unread,
Jun 21, 2011, 4:28:19 PM6/21/11
to la-bona...@googlegroups.com
>> /> En la Akademia Vortaro, kiu estas plej aŭtoritata pri oficialigitaj

>> vortoj, oni listigas kaj "phrase" kaj "sentence"[1] kiel anglaj tradukoj de
>> "fraz/o" ĉe oficialigo./

>
> Se ni havas ĉi tiun tekston:
>
> /La verda flago malrapide svingas, dum la vespero rapide alproksimiĝas.
> /

> "La verda flago" estas sintagmo/frazero.
>
> La verda flagomalrapide svingas
> dum la vespero rapide alprosimiĝas estas du frazoj en Esperanto (en la angla

> povas esti unu "phrase".)
>
> La tuto estas kio en Esperanto? Ĉu "frazaro"? (en la angla estas unu phrase aŭ
> unu sentence).

Oni povus nomi tion, laŭ Revo, "kompleksa frazo". La unuopaj estus "simpla
frazo". Tio kongruas kun la Akademia Vortaro. Ambaŭ estas "frazo" kaj do oni
devas precizigi per adjektivo, kio estas tute ordinara afero.

Sed ĉi tie ni celas fortraduki "sintagmo"! Mi pretas akcepti la proponon de Marcos.

Amike, Eduardo.

Antonio De Salvo

unread,
Jun 21, 2011, 4:53:50 PM6/21/11
to la-bona...@googlegroups.com

Krom la lingvoscienca signifo (= frazero, io meza inter vorto kaj frazo), “sintagmo” povas signifi ankaux apartan vortarangxon, kiu stabiligxis en la uzado kun propra signifo, alia ol tiu de la unuopaj komponantoj. Ekzemple, “fina venko”, “nigra truo”, “promesita lando”, “malvarma sango”, ktp.

La konsidero de tia vort-arangxajxo estas tre grava kiam oni sercxas ion en la reto: facile oni komprenas, kiel malsimilas la rezultoj se oni sercxas unuope “fina” kaj “venko”, ol se  oni sercxas “fina venko”.

 

Kuriozajxo: en la (nov)greka, “Syntagma” signifas “Konstitucio” (pro figura senco de “kunmetajxo”), kaj fakte unu el la cxefaj placoj de Ateno (kie staras la palaco, de kie en 1935 estis proklamita la Konstitucio) nomigxas tiel.

 

Gxis

Antonio

 

ro-esp

unread,
Jun 24, 2011, 4:22:25 PM6/24/11
to la-bona...@googlegroups.com

> From: "Eduardo Trápani" <etra...@gmail.com>
> Date: Jun 20 11:01PM -0300
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/1196f353a68d2b19

>
> La radiko origine signifas "aranĝo/kunaranĝi". La Vikipedio angla
> uzas "frazo"
> (ili tamen havas "syntagme" kiel sinonimon), la ĉina ion kiel
> "parolaranĝo", la
> rusa "frazo", la hispana "sintagma" sed ĝia aŭtoritata difino estas simple
> "grupo de vortoj".

Do, se temas pri unu sola vorto, gxi ne estas sintagmo (-sed jes termino)?


>
> La franca klarigo estas por mi tre bona por klopodi havi samsignifan
> vorton (jen rapida mallongigita traduko de la originala[1]): "En
> moderna gramatiko oni nomas 'syntagme' (aŭ 'grupo') la unuon
> sintaksan kiu troviĝas
> inter frazo kaj elemento"
>
> Mi do proponas:
>
> sintagmo -> frazaranĝo, grupo, (nefake) frazo
>
> "Frazaranĝo" estas PIVa. La difino de "frazo" estas sufiĉe
> ampleksa. Oni povus
> plendi pri la ĝeneraleco de "grupo" sed oni uzas tiun vorton.


> From: "renato corsetti" <renato....@uniroma1.it>
> Date: Jun 21 04:19PM +0200
>
>> Se per "sintagmo" oni intencas la samon kiel per la angla vorto
>> "phrase" (kiel lingvoscienca faktermino), tiam laŭ mi tre taŭgas en
>> Esperanto "frazero", kiun Edmund Grimley Evans uzis por traduki
>> "phrase" en la verko "Lingvo kaj menso" de Noam Chomsky.
>

> Mi konsentas. Mi kutimis nomi tion “esprimo” sed “fraz-er-o” estas
> la ĝusta vorto.

hmm, esprimo jes, sed ero el kiu konsistas frazo...

kial ne diri "frazparto" ? Ja "ero" sugestas ke temas pri plimalpli
samgrandaj samformaj partoj


> From: Fra Simo <fra...@gmail.com>

> Ni gardu nin de egaligo de vortoj iel similaj, sed alilingvaj : la angla
> Vikipedio ne uzas la Esperantan vorton "*frazo*" (kies angla tradukajho
> estus "*sentence*" <*sentens*>), sed la anglan "*phrase*", al kiu mi revenos
> en alia fojo.

bona averto


> From: Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
>
> Se ni havas c^i tiun tekston:
>
> /La verda flago malrapide svingas, dum la vespero rapide alproksimig^as.


> /
> "La verda flago" estas sintagmo/frazero.
>

> La verda flago malrapide svingas
> dum la vespero rapide alproksimig^as estas du frazoj en Esperanto (en la


> angla povas esti unu "phrase".)
>

> La tuto estas kio en Esperanto? C^u "frazaro"? (en la angla estas unu
> phrase au( unu sentence).

Cxu tial iu enkondukis la esprimon "propozicio" ??


> From: "Eduardo Trápani" <etra...@gmail.com>
>
>> povas esti unu "phrase".)
>
>> La tuto estas kio en Esperanto? Ĉu "frazaro"? (en la angla estas
>> unu phrase aŭ
>> unu sentence).
>
> Oni povus nomi tion, laŭ Revo, "kompleksa frazo". La unuopaj estus "simpla
> frazo". Tio kongruas kun la Akademia Vortaro. Ambaŭ estas "frazo"
> kaj do oni devas precizigi per adjektivo, kio estas tute ordinara
> afero.
>
> Sed ĉi tie ni celas fortraduki "sintagmo"! Mi pretas akcepti la
> proponon de Marcos.

Eble iu ripetu gxin, cxar mi ne memoras ekzakte.

gxis, Ronaldo N

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages