elektrofono, idiofono, membranofono

8 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Dec 6, 2025, 11:59:49 AM12/6/25
to la bona lingvo
Hornbostel-Sachs kreis 5 germanajn vortojn por priskribi kategoriojn de muzikiloj laŭ la maniero de sonproduktado. Mi proponas simpligi ilin:
  • Idiophone
    • propono: memsona muzikilo
    • en vikipedio: idiofono
    • ekz: triangulo, ksilofono
    • la muzikilo mem faras la sonon
  • Membranophone
    • propono: membranmuzikilo
    • en vikipedio: membranofono
    • ekz: tamburo
    • membrano faras la sonon
  • Aerophone
    • propono: aermuzikilo
    • en vikipedio: aerosonilo
    • ekz: fluto
    • Entenas blovmuzikilojn, sed ankaŭ aliajn (ekzemple).
  • Chordophone 
    • propono:  kordmuzikilo
    • en vikipedio: kordinstrumento
    • ekz: gitaro
  • Elektrophone
    • propono: elektronika muzikilo, elektrosona muzikilo
    • en vikipedio: elektrofono
    • ekz: sintizilo
    • Temas pri muzikilo kiu kreas sonojn per elektroniko. Ne temas pri, ekzemple, elektra gitaro, kiu faras sonojn per kordoj, kaj fortigas/manipulas ilin per elektro.
El ĉi tiuj, nur "elektrofono" estas en PIV, kaj neniuj en ReVo.

Ni jam havas "instrumento [1oa] → muzikilo", sed ni povas uzi "instrumento" en ĉiu simpligo kiel dua elekto.

noammohr

unread,
Dec 20, 2025, 4:31:35 PM12/20/25
to la bona lingvo
Leo skribis, pri "idiofono → memsona muzikilo":
ne. Necesas fari ion, por ke ĝi sonu.

Nu, la muzikilo estas memsona, ne memsoniga. La muzikilo mem vibras por soni, ne pere de aero, membrano, aŭ kordoj. Kaŭzas la vibron frapo, skuo, grato, aŭ simile.

Ĉu oni havas pli bonan proponon?

lowenstein, anna

unread,
Dec 23, 2025, 1:42:14 AM12/23/25
to la-bona...@googlegroups.com
Tiuj estas tre teknikaj terminoj, kiujn oni uzus nur en teknika kunteksto. Efektive mi neniam antaŭe eĉ aŭdis la koncepton "ideophone". Por "ideophone" taŭgas "memsona muzikilo", kvankam tio efektive donas la impreson, ke ĝi ludas de si mem. Sed oni verŝajne neniam renkontus la terminon krom en iu klasigado aŭ kontrastigado de ĉiuj specoj de muzikilo, kaj sendube en la koncerna kunteksto estus ankaŭ difinoj. Laŭ mi sufiĉas "memsona muzikilo", ĉar en la praktiko la vorto aperus nur en ia klariga kunteksto.

Kiel diris Noam, "instrumento" povus aperi kiel dua elekto, sed la unua devus esti "muzikilo".

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/04e301f4-ec53-4ce3-b201-87897f00ad4en%40googlegroups.com.


--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891

Leo De Cooman

unread,
Dec 23, 2025, 10:25:22 AM12/23/25
to la-bona...@googlegroups.com

Eble "proprasona muzikilo", sed ĉiuj muzikiloj havas propran sonon. Unu piano ne sonas precize kiel alia. Ĉu "natursona"? Mi dubas!

Amike salutas Leo


Op 23/12/2025 om 07:42 schreef lowenstein, anna:

Noam Mohr

unread,
Dec 23, 2025, 9:04:30 PM12/23/25
to la-bona...@googlegroups.com

lowenstein, anna

unread,
Dec 24, 2025, 4:25:10 AM12/24/25
to la-bona...@googlegroups.com
On Tue, 23 Dec 2025 at 16:25, 'Leo De Cooman' via la bona lingvo <la-bona...@googlegroups.com> wrote:

Eble "proprasona muzikilo", sed ĉiuj muzikiloj havas propran sonon. Unu piano ne sonas precize kiel alia. Ĉu "natursona"? Mi dubas!

Amike salutas Leo


"Proprasona muzikilo" ŝajnas al mi bona ideo. Mi ankaŭ pensas pri "sonprodukta muzikilo", alivorte, ke la muzikilo mem produktas la sonon. Eble ankaŭ "sonkrea muzikilo".

Anna 

Noam Mohr

unread,
Dec 24, 2025, 7:12:48 PM12/24/25
to la-bona...@googlegroups.com
Eble korposona muzikilo? La korpo de la muzikilo faras la sonon. Tio ne spegulas la grekan idio- = mem, propra, sed eble pli klaras paralele kun la aliaj kategorinomoj.

lowenstein, anna

unread,
Dec 26, 2025, 3:52:59 AM12/26/25
to la-bona...@googlegroups.com
On Thu, 25 Dec 2025 at 01:12, Noam Mohr <noam...@gmail.com> wrote:
Eble korposona muzikilo? La korpo de la muzikilo faras la sonon. Tio ne spegulas la grekan idio- = mem, propra, sed eble pli klaras paralele kun la aliaj kategorinomoj.

Tio donas iom strangan impreson, verdire!

Anna 
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages