La kuna uzo de la du simboloj: =-->

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Mar 16, 2008, 8:23:54 PM3/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
En kelkaj linioj ni uzas la du simbolojn "=" kaj "-->" kune, ekz-e che

antipati-o [1oa] =--> mal-simpati-o

En la "Klarigoj pri la maniero uzi la vorto-listojn" estas la jena klarigo pri tio: "Ghenerale post radikoj fundamentaj au oficialaj estas la signo =. Nur en kelkaj okazoj ni tamen signalas per kombino de la du singoj =-->, ke malgrau la oficialeco au fundamenteco prefere vi uzu alian radikon."

Tiu klarigo ankorau venas el la tempo, kiam nia listo ne aparte montris la Fundamentecon au oficialecon de vortoj. Intertempe la supra listero jam havas la signon "[1oa]", kiu montras ke "antipatio" aperas en la unua Oficiala Aldono. Do ni ne plu bezonas montri tion per "=". Lau mi do sufichus uzi "-->" chi-kaze.

Ni fakte jam uzas sole "-->" che kelkaj oficialaj vortoj, ekz-e

ald-o [2oa] --> (muzik-a) alt-o

Do certe ni devas pliklarigi la regulojn pri la uzo de la signoj. Lau mi, ni chesu uzi la du signojn kune (=-->), kaj chiam uzu nur unu el la du.

Kion opinias la aliaj?

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Mar 17, 2008, 4:16:13 AM3/17/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:


Do certe ni devas pliklarigi la regulojn pri la uzo de la signoj. Lau mi, ni chesu uzi la du signojn kune (=-->), kaj chiam uzu nur unu el la du.

Mi iom adaptis la klarigojn kaj mi konsentas ke oni povas uzi nur unu el la du signoj.

Renato



~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
~ ~ ~
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages