vatro, finn/

3 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
May 29, 2008, 5:44:05 PM5/29/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi jhus malkovris la jenan linion:

vatro --> radiator-o [8oa], en-ĉambr-a hejt-il-o

Unue mankas streketo en "vatro" (estu "vatr-o"). Due, mi ne aparte shatas la vorton "radiatoro", kaj preferas "hejtilo" (alia demando, kiun mi nun ne volas aparte tushi, estas chu entute necesas la Fundamenta radiko "hejt/", kiun oni povas senghene anstatauigi per "varm-ig/"). Mi ech preferus se che "radiator-o" ni uzus "-->" anstatau "=". Ech se ni tie daure uzos "=", mi opinias, ke ni certe ne uzu "radiatotro" kiel unuan alternativon che "vatro".

Chiuokaze, "vatro" estis proponita kiel mallongigo  de "varmtransigilo", kaj lau la proponinto estas uzinda anstatau "hejtilo"/"radiatoro", kiam temas pri ilo kiu ne mem produktas la varmon, sed nur transigas la varmon de centra hejtad-sistemo. Lau mi en la chiutaga lingvo sufichas la vorto "hejtilo". En la faka lingvo, kie la precizeco estas pli grava, oni povas uzi "varmtransigilo", kiu tute ne estas tro longa por faka termino. Dolau mi la linio aperu jene:

'''vatr-o''' -->  varm-trans-ig-il-o, hejt-il-o <br>

(Mi elektis meti "varmtransigilo" en la unua pozicion, char mi opinias ke tiuj malmultaj kiuj uzas "vatro" vershajne plejparte uzas ghin kiel fakan esprimon, kaj al ili gravas la precizeco).


Alia afero, kiu kaptis mian atenton estis la jenaj du linioj:

finnland-o --> finland-o, suom-uj-o
finn-o --> finland-an-o, suom-o

En la unua linio mankas streketo (estu "finn-land-o"), char certe tiuj, kiuj uzas "finnlando" konsideras ghin kiel kunmetajhon.

Due, mi ne certas chu vere indas malrekomendi la radikon "finn/" per la uzo de "-->". Shajne la sola kialo por tio estas la ekzisto de duobla konsonanto en "finn/". Mi konsentas ke tio estas preskaux ne elparolebla en la vorto "finnlando", sed en la vortoj "finno" kaj "finnujo" ghi estas same facile elparolebla kiel la duobla "l" en "allogi" au "ellasi" (kaj mi chiuokaze chiam preferas "-uj-", ne nur anstatau "-i-", sed ankau anstatau "-land-"). Certe indas mencii la nun menciatajn alternativojn, sed lau mi nur per "=". Mi do shanghus la liniojn jene:

'''finn-land-o''' = finn-uj-o, finland-o, suom-uj-o
'''finn-o''' = finland-an-o, suom-o

Amike,

Marcos

Anna Lowenstein

unread,
May 30, 2008, 1:34:04 AM5/30/08
to la-bona...@googlegroups.com

La duobla N en Finnlando estas komplikaj’o neniam solvita. Aliflanke, au’ estu unu N au’ du. La finaj’o –lando estas simpla anstatau’aj’o de –ujo (kiel en Skotlando, Skotujo ; Pollando, Polujo ktp.) Do, mi ne povas akcepti, ke Finnujo estas sama kiel Finlando. Au’ finoj log’as en Finlando/Finujo, au’ finnoj log’as en Finnlando/Finnujo, sed ne ambau’ samtempe!

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: giovedì 29 maggio 2008 23.44
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) vatro, finn/

Renato Corsetti

unread,
May 30, 2008, 2:11:24 AM5/30/08
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

La duobla N en Finnlando estas komplikaj'o neniam solvita.

La listo provas proponi solvon surbaze de unu "n" au' de s'ang'o de la radiko.

Renato



~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
~ ~ ~

Renato Corsetti

unread,
May 30, 2008, 2:09:56 AM5/30/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:


'''vatr-o''' -->  varm-trans-ig-il-o, hejt-il-o <br>

Mi s'ang'is tion.


mi ne certas chu vere indas malrekomendi la radikon "finn/" per la uzo de "-->". Shajne la sola kialo por tio estas la ekzisto de duobla konsonanto en "finn/".

Jes. Pri tio ni eble devos iom pli diskuti, surbaze de la 9-a regulo de la Fundamenta gramatiko.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
May 30, 2008, 3:30:04 AM5/30/08
to la-bona...@googlegroups.com

Au' finoj log'as en Finlando/Finujo, au' finnoj log'as en Finnlando/Finnujo, sed ne ambau' samtempe!

Lau mia kompreno, la plej multaj kiuj uzas la vorton "Finlando" konsideras ghin unuradika vorto (kun la radiko finland/), dum la plej multaj (vershajne chiuj) kiuj uzas "Finnlando" konsideras ghin kunmetjaho de finn/ kaj land/. Do tiuj kiuj diras "Finlando" kutimas diri "finlandano" kaj ne "fino" ("fino" ja havas tute alian signifon en Esperanto).

Kompreneble estus preferinde, se estus uzata nur unu sistemo, ne du paralele. Nuntempe la sistemo "finno" - "finnlando" estas uzata multe pli ol la sistemo "finlando" - "finlandano", do la plej facila vojo por atingi unuecon estus simple sekvi tiun pli multe uzatan sistemon. Sed aliflanke ghi estas problema pro la duobla "n".

Alia solvo proponita de iuj (kaj de kelkaj ech uzata) estas uzo de la radiko suom/ anstatau finn/, surbaze de la finna vorto por "finno". Tiu tamen estas uzata ech malpli ol la du supre menciitaj sistemoj.

Lau mia opinio, la problemo de la duobla "n" malpliighas se oni diras "Finnujo" anstatau "Finnlando", char la duobla "n" estas pli facile prononcebla, kiam ghi estas inter du vokaloj.

Amike,

Marcos

Anna Lowenstein

unread,
May 30, 2008, 5:09:34 AM5/30/08
to la-bona...@googlegroups.com

Mi ne konis la sistemon Finland-o, finland-ano. Tio certe estus tre simpla kaj eleganta maniero solvi la problemon pri la duobla N. Bedau’rinde tamen la alia sistemo (Fin(n)-lando) estas certe multe pli uzata, kaj vers’ajne estus nun malfacile s’ang’i tion. La Akademio nun (finfine!) faras decidon pri landonomoj, sed la propono estas fakte finno, Finn-lando.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: venerdì 30 maggio 2008 9.30
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: R: (la bona lingvo) vatro, finn/

Fra Simo

unread,
Sep 12, 2008, 4:52:37 PM9/12/08
to la-bona...@googlegroups.com

2008/5/30 Anna Lowenstein <anna.lo...@virgilio.it>
La duobla N en Finnlando estas komplikaj'o neniam solvita.
     Elparolo de"Finnlando" ja estas malfacila, sed, kiel Anna mem prave diras, ne tiu de "Finnujo". Renkontighoj de "ll" kun ia tuj poste venanta tria konsonanto chiam estas evitebla : ekzemple, same kiel oni diras "angl/a/lingv/a" kaj ne "angl/lingv/a", oni diras "finn/a/lingv/a" kaj ne "finn/lingv/a". Malfacilajhon tie frontas nur tiuj, kiuj ne volas malfacilajhon ne fronti.
 
Aliflanke, au' estu unu N au' du. La finaj'o –lando estas simpla anstatau'aj'o de –ujo (kiel en Skotlando, Skotujo ; Pollando, Polujo ktp.) Do, mi ne povas akcepti, ke Finnujo estas sama kiel Finlando. Au' finoj log'as en Finlando/Finujo, au' finnoj log'as en Finnlando/Finnujo, sed ne ambau' samtempe!
Anna
     Tute prave !
     Sed ni ne povas proponi, ke "fin/o/j" loghu en "Fin/land/o" au "Fin/uj/o", pro la Fundamenta "fin/".  Nur en okazo de ekstrema neceso ni enlasu, ke nove proponata nomo kunpushighu kun ordinara radiko. "Fin/land/o" eble povus esti internacia nomo de la franca "Finistère" <finister'> au de la hispana "Finisterre" <finisterre> (sed pli supozeble tiuj signifas "landofino", ne "finolando") ;  ghi povus esti poezia maniero paroli pri tombejo, au pri subtera lando de mortintoj... Sed sama literkonsisto de la ordinara radiko "fin/" kaj de ia nomo de lando au gentano estus ege bedaurinda.
     Restas do nur "finn/" : finn/o/j loghas en Finn/uj/o.
 
     Oni povus proponi savon de la multlingve konata nomo "Finland" (en iuj lingvoj aperanta precize tiel, en iuj aliaj kun unu au du pliaj literoj), kiu estas unu en la enlandaj nomoj de la lando, per elekto por la lingvo internacia de radiko "Finland/". Iuj tiel faras. Tiam en "Finland/o" (ne en "fin/land/o" !) loghus "Finland/an/o/j". Tion mi ne rekomendas, char tio naskus multajn miskomprenojn, interalie pro emo retranchi al "Fin/land/" (ja ankau parta formosameco estas danghera, do evitinda), kaj char tio estus malagrabla pri la finnoj ekster la limoj de Finnujo loghantaj, kaj pri la lingvoj au lingvoformoj aliaj, ol la Finnuja(j), sed rigrdeblaj kiel finnaj.
 

Per conto di Marcos Cramer
Inviato: giovedì 29 maggio 2008 23.44
Oggetto: (la bona lingvo) vatro, finn/
 [...]
Alia afero, kiu kaptis mian atenton estis la jenaj du linioj:
finnland-o --> finland-o, suom-uj-o
finn-o --> finland-an-o, suom-o
En la unua linio mankas streketo (estu "finn-land-o"), char certe tiuj, kiuj uzas "finnlando" konsideras ghin kiel kunmetajhon
.
     "Suomi" <suo mi>estas la finnalingva nomo de Finnujo (unu el la du oficialaj : la alia, svedalingva, estas "Finland"), kaj, se mi ghuste komprenis, finna vorto signifanta "finno", "finna", " la finna (lingvo)". Se ni rekomendus, ke oni diru "espanjol/o" anstatau "hispan/o", "dojch/o" au "deutsh/o" (au mi-ne-scia-kio simila) anstatau "german/o", "madjar/o" anstatau "hungar/o", kaj tiel plu, tiam (sed nur tiam !) ni povus rekomendi ankau, ke oni diru "suomi/o" anstatau "finn/o".
 
     Amike salutas                                              Francisko
 

     En nia tabelo de "simplaj samsignifaj vortoj" ni do skribu :

Finn-land-o --> Finn-uj-o

kaj, sub la litero "S" :

suom-o --> finn-o
[...]
 

Fra Simo

unread,
Sep 12, 2008, 6:10:14 PM9/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
2008/5/29 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>
Mi jhus malkovris la jenan linion:
vatro --> radiator-o [8oa], en-ĉambr-a hejt-il-o
[...] Due, mi ne aparte shatas la vorton "radiatoro", kaj preferas "hejtilo" (alia demando, kiun mi nun ne volas aparte tushi, estas chu entute necesas la Fundamenta radiko "hejt/", kiun oni povas senghene anstatauigi per "varm-ig/").
     La netusheblan Fundamenton ni ne tushu (char sen alta respekto al ghi, nia lingvo irus al teruraj dangheroj : multon el la ghisnuna fushighado de laudire Esperantaj dirajhoj kauzis ghuste malatento al la Fundamento), krom en okazo de efektiva bezono (kiel, ekzemple, pri "firm/a" au "trikot/o", kiuj kun aliaj Fundamentajhoj krude kunpushighas). Do la efektive ne-necesan  radikon "hejt/" ni ne forigu. La vortobazo "varm/ig/" estas tute bona, sed ghin ni rekomendu nur por tiaj sencoj, por kiuj "hejt/" ne konvenas.
 
Mi ech preferus se che "radiator-o" ni uzus "-->" anstatau "=". Ech se ni tie daure uzos "=", mi opinias, ke ni certe ne uzu "radiatotro" kiel unuan alternativon che "vatro".
Chiuokaze, "vatro" estis proponita kiel mallongigo  de "varmtransigilo", kaj lau la proponinto estas uzinda anstatau "hejtilo"/"radiatoro", kiam temas pri ilo kiu ne mem produktas la varmon, sed nur transigas la varmon de centra hejtad-sistemo.
     Specialistoj pri hejtado efektive bezonas distingadon en hejtadosistemoj inter tiaj varmigantajhoj, kiuj mem estas varmofontoj, kaj tiaj, kiuj nur disradias varmon el iu varmofonto ricevitan. Sed el tio sekvas nek, ke oni bezonu unu novan radikon aldone al la jamaj "varm/" kaj "hejt/", nek, ke "hejt/il/o" ghuste por la dua speco ne plu taugu. Unue ni esploru, chu en la unua speco trovighas aparatoj aliaj, ol "hejt/kaldron/o/j" kaj "forn/o/j". Se montrighus, ke pri tio oni devus respondi jese, mi certas, ke kunmetajhoj au duvortajhoj preskau chiam sufichos, pri kio ni cerbumu per pristudado de efektivaj hejtadosistemoj kaj interkonslighe kun ties specialistoj. Por la nuna momento mi proponas, ke ni skribu senplie :
'''vatr-o''' --> hejt-il-o
 Lau mi en la chiutaga lingvo sufichas la vorto "hejtilo". En la faka lingvo, kie la precizeco estas pli grava, oni povas uzi "varmtransigilo", kiu tute ne estas tro longa por faka termino.
     Lau mia kompreno "varm(o)transigilo" havus signifon alian. GHi konvenus, ekzemple, por tubo, tra kiu fluas varmigita akvo, oleo au aero el iu varmofonto al iu hejtota ejo au al ia varmigotajho.
 
[...]
 
     Nun en nia tabelo aperas samtempe la jenaj du linioj :
vatr-o --> varm-trans-ig-il-o, hejt-il-o
kaj :
radiator-o [8oa] = varm-ig-il-o
     Mi volus scii, chu tiel estas pro ies intenco, au pro ia pretervido kaj manko de rekontrolo.
     Pri "vatr/o" mi jam pli supre skribis mian proponon. Pri "radiator/o" ni atentu, ke, lau la difino en la 8-a O. A. ghi havas almenau du malsamajn sencojn : iuj "radiator/o/j" utilas por hejtado, kaj aliaj por malvarmigado. Mi do rekomendas la jenon (eble kun numerado de la paragrafoj per "1" kaj "2", sed pri tio devas okazi decido por la tuto d la tabelo) :
radiator-o [8oa] (por hejtado) = hejt-il-o
radiator-o [8oa] (uzata por malhelpi, ke motoro au io alia trovarmighu) = mal-varm-ig-il-o
     Kore salutas                                            Francisko
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages