viskoza

1 view
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Sep 2, 2025, 6:53:10 PM (7 days ago) Sep 2
to la bona lingvo
Mi afiŝis en Facebook: viskoza → malflua.

Ni havas linion: viskoza → malflua, malfluema, flumalema

Iu plendis: Tamem ĝi fluas! Malpli rapide tamen samdirekten... Mi ne komprenas la signifon de "mal"… (La komento ricevis du ŝatojn.)
Iu diris: “malfluemo”. (Tio ricevis du ŝatojn.)

Mia emo estas pensi, ke malflua estas stagna, kaj malfluema estas viskoza. Sed ŝajne laŭ ReVo, malfluema ambaŭ signifojn -- kaj stagna kaj viskoza.

Kion vi pensas? Ĉu ni forigu "malflua" el la simpligoj, aŭ eble movu ĝin la pli posta pozicio?



Mi proponas, ke ni forigu “malflua”. 

lowenstein, anna

unread,
Sep 3, 2025, 4:09:15 AM (6 days ago) Sep 3
to la-bona...@googlegroups.com
La vorto "malflua" ĉiuokaze ŝajnas al mi dubinda. Ĉu oni povas diri, ke akvo estas "flua"? La vorto ne estas en PIV. Kaj efektive viskoza likvaĵo estas malfluema, sed ne malflua.

Stagna akvo entute ne fluas, simple staras. "Stagni" estas nun en la 9a OA, kaj oni sufiĉe uzas ĝin metafore, ekz. "la agado stagnas".

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/5ed64a14-20b7-4256-800a-b06b35f496fen%40googlegroups.com.


--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891

ro-esp

unread,
Sep 3, 2025, 8:29:43 AM (6 days ago) Sep 3
to la bona lingvo


Op woensdag 3 september 2025 om 00:53:10 UTC+2 schreef noammohr:
Mi subtenas tiun proponon. La vorto "malfluo" neniom klaras. Estas domaĝe ke la prefikso "mal" havas du signifojn [unu havas "malpli ol  nul", la alia ne havas].

La nederlanda vorto por "viskozeco" (stroperig) estas  io kia "siropeca" .  Vitro estas ekstrema ekzemplo: ĝi similas solidon multe pli ol likvon.

Viskozo estas trajto de la materialo. Stagno estas trajto de la cirkonstancoj.


                           ĝis, Ronaldo


                    

Leo De Cooman

unread,
Sep 3, 2025, 12:33:24 PM (6 days ago) Sep 3
to la-bona...@googlegroups.com

Mi forigus "malflua".

Amike salutas Leo


Op 3/09/2025 om 10:09 schreef lowenstein, anna:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages